Enkomputiligis Don HARLOW

En la frenezulejo

de Eugeniusz MATKOWSKI

originale aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 84


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

En ĉi dom' de frenezuloj oni tenas nin sen ĉes',
ĉar ni kvazaŭ malsaniĝis tre danĝere je frenez'.
    Ni frenezas? Jen tiklaĉo asperganta nin per kot'.
    Kiu diris tion, estas mem piej granda idiot'.
Ĉar ne scias li, stultulo kun la cerbo de ezok',
kion diris Dostojevski) -- fama rusa psikolog':
    "Se konscias frenezulo mem pri sia mens-nebul'
    kaj frenezo, tiam li jam ne plu estas frenezul'."
Tiafoje, se konscias la saĝul' pri sia saĝ',
el saĝulo tuj li iĝas malsaĝul', idiotaĉ'...
Do, ĉu estas ni frenezaj? ne ... saĝuloj estas ni!
Nur en kapoj niaj pezas la tromulto da geni'.
    Por ekzemplo: miss Paloma estas tiu aks' el fer',
    ĉirkaŭ kiu ruliĝadas ka) turniĝas nia Ter'.
Tiu nuda homo lama, sen ĉemiz' ka) pantalon'
estas du-unuo fama: Edison -- Napoleon.
    En person' de Joĉjo Ŝuo -- kardinalo kaj profet'
    enkorpiĝas Triunuo: Krist', Budha kaj Mahomet'.
Du-unuo ... Triunuo ... kvin dietoj -- unu Di',
sed ne kredu -- li mensogas --- ... ĉar la Di'
            nur estas ... mi.
    Ni freneze fanfaronas? Jen absurda kalumni',
    ni ja tiel rezonadas pri sensci', konsci', kaj sci'.
Volu mem al ni bonveni kaj mem diru: "ne" aŭ "jes":
Ĉu videblaj estas ĉe ni iaj signoj de frenez'?
    Aĥ! pardon' ... en kabineta sia ĉambro en angul'
    korpe eta, malkvieta ... sidas unu frenezul'.
Sidas besto en kapoto, Timo estas lia nom'.
Tiu estas idioto, direktor' de nia dom'.