Enkomputiligis Don HARLOW

Mia junaĝo en Grenlando

de Peter FREUCHEN

eldanigis Karl GUSTAFSSON

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 82-85


Tiu ĉi traduko el la bonega libro de la dana Grenlandspecialisto, P. Freuchen (n. 1886) kun la sama titolo, aperis en la Tria Rapsodio (Stockholm 1944).) La nuna Grenlando grave diferencas de tiu, kiun Freuchen renkontis iam.

Mi estis sendata per la vaporŝipo Hans Egede al Grenlando por lerni la hejtistan profesion kaj por asisti ĉe aĉetado de hundoj. Mi surbordiĝis en Sukkertoppen, la plej granda kolonio de Sudgrenlando. Tie mi ekhavis spertojn pri la unuaj eskimoj, vidante ilin en iliaj antikvecaj domoj, kiuj estis malfacile videblaj de ekstere ĉar la neĝo monte altiĝis, kaj la torfkabanoj estis preskaŭ kaŝitaj sub ĝi. Estis en aprilo. Mirinde estis vidi la indiĝeninojn elsvarmi el truo en la neĝo, kvazaŭ formikoj, feste vestitaj en multkoloraj vestoj -- mirindaj knabinoj.

Jørgen Brønlund kaj mi elveturis per virina boato por trovi viron, kiu laŭdire havis hundojn por vendi. Ĉiam estas libera akvo ĉe Sudgrenlando, kaj tiutempe oni ĉiam uzis virinboatojn kiel trafikilon -- estis poezio en ili. Ok virinoj remis, la posedanto de la boato direktis.

Virina boato estas farita el ledo, genia inventaĵo. Ĝi naĝas surakve kvazaŭ giganta mevo, balancas sin supren kaj malsupren, ne enlasante pli da akvo ol kiam ŝpruciĝas super la ondokrestoj. Sed ankaŭ kontraŭ tiu akvo estas ebleco sin ŝirmi. La eskimoj lernis aranĝi tiun aferon. Ĉiun virinboaton akompanis ĉasistoj en kajakoj. La kajako estas kvazaŭ torpedŝipeto, kaj la virinboato estas la potenca batalŝipo. La viroj rapide ekveturas kaj amuziĝas survoje pafante sagojn al mevoj aŭ, kiam ŝanco proponas sin, harpunante fokon. Se la ondoj estas altaj, la kajakoj metas sin kontraŭvente al la virinboato kaj servas kiel ondorompilo. Ili estas tute kovritaj per ledo kaj povas ridi al la akvo.

Survoje al la hundvendisto mi sidis en la poŭpo de la boato studante la teknikon de la kanakistoj kun la plej granda miro. Sed mi ne estis kutima sidi senokupa lasante virinojn labori por mi, kaj tial petis remilon je granda plezuro de ambaŭ partoj, viroj kaj virinoj. Mi ne laboris longan tempon laŭ la takto de la virinoj, kiam estis por mi pli ol sufiĉe, kaj ne multe da persvadoj necesis por igi min redoni la remilon al la juna, bela knabino, al kiu mi volis montriĝi kavalireca. Estas tute strange, kiel eltenemaj tiuj knabinoj estas. Kaj remante ili kantadas dum la tuta tempo. La kantoj kutime estas improvizitaj, la teksto konvenas por la situacio kaj estas kantata laŭ danaj melodioj, kiujn oni laŭplaĉe aliigas. Kelkfoje ili ridas kaj subridas kaj rakontas historiojn, el kiuj la plej multaj trafas la pasaĝerojn, kiuj ja ne komprenas, kion ili diras.

Pluraj el la virinoj en nia boato estis mezaĝaj, kaj ĉiufoje, dum ni haltis, juna kanakisto 14-15-jara pagajis al ni vokante sian patrinon. Ŝi ekkliniĝis trans la boatrandon, malfermis la anorakon kaj prezentis al li sian mamon, kaj li mamsuĉis kiel ĵusnaskito. Pli poste mi malkovris, ke tio estas laŭkutima ĉe la eskimoj. La plej juna infano de la familio, precipe se ĝi estas knabo, daŭre mamsuĉas sian patrinon dum multaj jaroj. Knud Rasmussen rakontis al mi pri viro, kiu mamsuĉis, ĝis kiam li mem edziĝis. Ĉiam estas la patrinoj mem kiuj deziras tion, t. e. por fanfaroni pri sia juneco kaj esprimo de ĉarma, nesubigebla patrinsento, kiu daŭras, ĝis kiam la infano estas preskaŭ plenkreska. Kiam patrino ne plu havas infanon por mamnutri, tiam ŝi estas maljuna.

Ni remis trans kelkajn fjordojn kaj ĉirkaŭ krutaj montoj. Ne ekzistas en la mondo io tiel rava kiel grenlanda fjordo somere kun la pompaj neĝmontegoj ĉirkaŭe. La aero estas klara kiel la etero kaj kvieta kiel la morto. La krutaj rokoj speguliĝas en la akvo, kaj la majestaj, drivantaj glacimontoj radias per ĉiuj koloroj de la ĉielarko.

Kaj aldone al ĉio ĉi venas la kantado de l' knabinoj, la gaja atmosfero, la arĝentosona rido. Ni ĉiuj estis junaj kaj sopiris trovi iun ĝuon de l' vivo.

Ni remadis dum dek tri horoj, kaj kun riproĉoj de l' konscienco mi pensis pri la knabinoj, kiuj certe estis mortlacaj. Sed kiam ili ekaŭdis, ke estos danco en iu metiejo, iii kriegis pro ĝojo. Post tuttaga penado ĉe la remiloj tutnokta dancado estis ĝuste tio, kion ili pleje sopiris.

Mi estis speciale atentinta unu el la knabinoj. Ŝi nomiĝis Arnarak, kaj ŝi estis mirinda. Nun ŝi rakontis, ke ŝi vestiĝos per speciala festa vestaĵo por la danco, kaj mi akompanis ŝin al la domo de ŝia patro. Li estis grandĉasisto, kaj mi estis akceptata kiel estimata gasto.

La knabino ŝanĝis vestojn, sed jen ŝi ekhavis la ideon, ke ŝi frizu siajn longajn, belajn harojn, kiuj estis suprenfiksitaj pinte sur la kapo. Ŝi malfiksis ilin kaj mi sentis ektremon en mia interno, kiam mi vidis ilin ondi, nigraj kaj brilaj, malsupren ĝis la planko, dum ŝi kliniĝis antaŭen kaj diskombis ilin. La suno enbrilis tra la fenestro rekte sur ŝin kaj donis al la hararo tiun karbonigran brilon, kiun oni vidas sur la flugiloj de l' korvo. Mi iĝis senforta pro enamiĝo, kaj mia marista koro ŝvelis pro fiero pri tio, ke mi estos la kavaliro de tiu ĉi bela knabino dum la danco.

Ĉio certe estus bone sukcesinta, se la knabino nun ne estus tiel fervora fari bonan impreson al sia juna, dana kavaliro. Sed por montri, kia eksterordinare purema knabino ŝi estas, ŝi altiris gigantan kuvon starantan sub la kuŝbreto. Ĝi estis ĝisrande plenigita per homa urino, kiun oni uzas por tani haŭtojn kaj ankaŭ por lavi. Singarde ŝi trempis sian belan hararon en la fluidaĵon kaj aranĝis harlavadon, frotis kaj tordis ĝin, dum mia amo degelis, kaj mia raviĝo falis samrapide kiel la tajdo en la Angla Kanalo.

Kiam ni fine alvenis la metiejon, mia bona humoro estis komplete forfluginta. Ĝi revenis, sed en tre alia maniero. Arnarak estis supren fiksinta sian potencan hararon je pinta nodo sur la kapo, kaj ĝi balanciĝis kaj skuteiĝis, dum ŝi dancis. Malfeliĉe mi estis tre alta, kaj ŝi estis malgranda laŭstature. La plafono de l' metiejo estis tiel malalta, ke mi devis klini min malsupren super ŝin, dum ni dancis kaj ŝia harnodo frapetis mian nazon ĉiufoje, kiam ni rondturniĝis -- narkoto, ĉe kiu la amoniaka odoro efikis pli svenige ol la amsentoj.

Sed la intenco estis, ke ni dancu kaj amuzu nin, kaj tion mi faris. La muzikon liveris grenlandano kun harmoniko, kaj la ĉambro estis plena de balanciĝantaj homoj, krioj kaj ridoj. kaj tio estis la unua fojo, ke mi ĉeestis ion similan. Mi havis sufiĉan bonŝancon por malkovri en la plafono lukon, kiun oni povis levi. Supre estis la subtegmento. Bone, ĉi tie mi povas stari rekta kaj tamen partopreni la dancadon. Kompreneble mia agadradio limiĝis laŭ la grandeco de la luko, sed mi ja dancis ankaŭ per la piedoj, kaj ili estis sur la planko. Mi enspiris la odoron de krudaj ledoj, kiuj kuŝis supre en la subtegmentejo, miksitan kun la urinodoro de mia kundancantino, sed mi havis minimume same tiom da plezuro el la vespero kiom iu ajn.

Ho -- tiuj belegaj unuaj travivaĵoj en Grenlando!