Enkomputiligis Don HARLOW
Emba (Emerika Baranyi, n. 1902j proletpoeto, hungaro. Melankolia tono, socia indigno kaj esprimriĉa, belforma lingvo donas la plenefikan agordon de lia poezio. -- Hororo=plej absoluta teruriĝo; hanta=supernature deviga, fantoma.
Memoras mi pri nokt' el infanaĝo. Kortorda inkubsong' el dorm' min vekis minutojn poste la vilaĝo terurite alarmpretis, en tur' la sonoriloj fate sonis, domoj brulis, bestoj blekis. Fantomaj ombroj ŝvebis super domoj en hanta lumo de la ruĝaj flamoj, senkape kuris agaj homoj, vee ploris la infanoj; mi aŭdis batojn de la propra koro timtremegis korp' kaj manoj. Memoras mi pri tago en somero, daŭris tiam grenrikolto pace. El foro de l' soifa tero nigra nub' aperis lace; minutojn poste fulmoj, tondroj sekvis, luktis dioj mil enspace. Tremtremis mont', fendiĝis la ĉielo, ĝis vea ter' sin klinis zumaj arboj. En malhel' kun duba celo tra spac' malhela sort' murmuris kaj antaŭ uragan' la mortaj garboj en kadavra danco kuris. Memoras mi alian nokton fatan, en peze sonĝa nokt' tambur' eksonis, alarmis la vilaĝon lacan: Ve! milito nun eksplodis. Pretiĝu viroj por la mortodanco, ĉar milito nun eksplodis. Ektremis la virinoj en la lito kaj ploris la infanoj en lulilo, eksaltis strebe la spirito, kaj la Morto kun falĉilo nun dek-kvar paŝojn faris rikanante al la dua jarmilo. Kaj antaŭ kelkaj jaroj nur okazis: bomb-ovaj birdoj en milopo venis, la muĝan spacon Morto razis, Ter' la veojn post si trenis, kaj en la hurla kataklismo, tremo brilaj urboj malaperis. En kapo denove mordaj pensoj svarmas kaj tordaj sentoj sidas en la koro. Pro Fat' terura jam alarmas sonoriloj en la foro; kaj por eksalto tigre jam-jam pretas rigidige la Hororo. |