Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉina kampara vivo

de Harald GROENBORG

eldanigis Elis JOHANSSON

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 68-71


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Harald Groenborg, estro de Popolaltlernejo en Odense, partoprenis vojaĝon de 10-persona dana kulturdelegacio al Ĉinujo. La vojaĝo daŭris dum 5 semajnoj. La jena artikolo estas parto de liaj "Vojaĝimpresoj". Harald Groenborg cetere estas malnova esperantisto; kun sia edzino li eldonis Dansk-Esperanto Ordbog, kaj organizis multe da bonegaj someraj kursoj.

Per terkulturado sin okupas ĉ 3/4-oj de la ĉina popolo. La dense konglomeritaj vilaĝoj kun amaso da argilbrikaj kabanoj situas laylonge de malebenaj tervojoj. Same kiel en la urboj, ankaŭ ĉi tie mankas maŝinoj, kaj la teknikaj helpiloj estas minimumaj. Akvon oni akiras el naturputoj, t. e. el tertruoj sen pumpilo aŭ levilo por la siteloj. La laboriloj estas tre primitivaj. Hakiloj kaj fosiloj estas la plej gravaj por la manovro pri la tero. La malmultaj plugiloj en la suda parto, estas tirataj de bovoj kaj en la nordo de azenoj kaj muloj.

Tretmuelado, sterko-problemoj

Karakterizan bildon ni vidis en la sudo, kie unu aŭ du viroj kun larĝa sunĉapelo movadis ligno-aparaton provizitan per kuvo. Estis tretmuelilo, kiun oni movis horon post horo perpiede kvazaŭ pedalojn de biciklo. Tiamaniere leviĝis la akvo kun grinco kaj knaro el la rivereto ĝis la kampo, kiu estus akvumigenda. En aliaj lokoj ni vidis bubalojn kaj bovojn rondiri tute kiel en ĉevaltretejo. Metodo, kiun ni en nia lando aplikis pli frue. La bienoj estas ĝenerale kompare al niaj tre malgrandaj. De duono ĝis du hektaroj. La posedanto kaj lia familio tial intense povas ekspluati la terspacon malgraŭ la pnimitivaj rimedoj uzataj por terkulturado, sterkado, akvumado kaj semado. La dombestaro estas mirige malgranda. Kelke da porkoj, plej ofte nigraj, ĉirkaŭkuras en la vilaĝoj, kvazaŭ hundoj, iom da kokinoj, kelke da tirbovoj, sed preskaŭ mankas laktobovinoj, ĉar la ĉino havas kunnaskitan malŝaton al hakto kaj laktoproduktoj. Grasa fromaĝo estas por li abomenaĵo. Nu, ili havas iom da sterko produktita en plantoskorio kaj akvoŝlimo; ili kolektas ankaŭ tre zorge la sterkon de siaj kelkaj bestoj. Azenoj kaj muloj sur la stratoj de Peking havas inter si kaj la ĉaro sakon pendantan, em kiun falas la sterko. Ni vidis, ke la ĉaristo tuj haltigis la ĉaron, se sterko falis straten kaj ensakigis ĝin. Ĉiumatene infanoj kaj gemaljunuloj kolektas la sterkon de la sinpaŝtaj bestoj en korbojn kaj gajnas per tio ŝilingon. Cetere oni uzas kiel sterkon cindron, sodon, mastrumajn restaĵojn, homan ekskrementon kaj ĉiaspecan rubaĵon. Lastatempe oni komencis uzi artefaritan sterkon. La plej grava greno por ĉinoj estas la rizo. Sude oni rikoltas dufoje, en la nordo unufoje ĉiujare. Cetere oni kulturas multe da tritiko, maizo kaj kotono. Krom tiuj en Manĉurio sojatabon, hirŝon kaj ternukson. En Sudĉinujo teon, sukeron, bananon kaj ananason. Cetere en la tuta lando kuirplantojn kaj fruktarbojn,

La servuta sistemo de la ĵuspasinto

Tio, kio pleje surprizis nin en la kamparo, estis la malriĉo kaj la malalta vivnivelo, kontraste al la fekundega tero kaj bona klimato. Evidentiĝis, ke malbonaj sociaj cirkonstancoj tiagrade subpremis tiun ĉi diligentan popolon, ke tio ĉihejme estas neimagebla. Miaopinie la ĉina kampularo vivis ĝis 1949, samkiel niaj prapatroj antaŭ la forigo de la feŭdismo antaŭ la 19-a jarcento. En ĉiu komunumo kelkaj kulakoj posedis preskaŭ ĉiun tenpecon, kiun ili dum la tempoj akaparis. La kampuloj dependis de la grandbienuloj; ili havis aŭ tro malmulte da propra tero, aŭ ili estis senteraj kampuloj devigataj labori por mizeraĉa salajro ĉe la kulakoj.

Malriĉo, mizero, malsatoj kaj kadukeco turmentis la kampulojn. Se la rikolto ne sukcesis, mankis rezervo kaj iĝis mizero kaj sekve pereiga malsato. Tiam la kampuloj devis iri al la grandbienulo por prunti grenon por la semado, sed ili devis garantii repagon post la rikolto kun alta rento, k. s. Povis okazi, ke pro pruntita barelo de greno ili devis repagi du- aŭ trioblon kio pli kaj pli subfosis la jam tre mizeran staton de la kampularo. Multfoje oni ne povis repagi la monon plus renton. Tiam la kulako konfiskis la teron kaj la kamparano fariĝis sentera kampulo, aŭ la grandbienulo prenis kiel pagon la infanojn de la kampulo. Tiuj ĉi devis vivi kiel sensalajraj dungitoj ĉe la bienposedanto. Ofte okazis, ke tiuj havis tutajn haremojn kun amaso de kamparaj junulinoj. Estis ekonomia ekspluatado kaj morala subpremo, senlime pli terura ol dum nia terservuteco de la 18-ja jarcento. Fakte la kulakoj regis la vivon kaj morton de la ceteraj kamparanoj. Ili havis armilojn kaj interalie ili eĉ havis propran jursistemon. Siajn kunvenojn ili havis en la temploj, kie ili pendigis la familiajn portretojn de siaj prapatroj, kiel signojn de iliaj privilegioj. Ili intertraktis kaj decidis ĉion pri la kamparo kaj ĝia loĝantaro. Ili juĝis kaj punis, eĉ mortkondamnis kaj ekzekutis. Tio estis la stato ĝis 1949, kiam la revolucio frakasis la potencon de la grandbienularo dank' al la granda terreformo, per kiu oni konfiskis kaj dispartigis la teron de la grandbienuloj aŭ ĉiuj en la kamparo.

Teroreformo

La ĉina revolucio (1947-49) estis kampula revolucio, la rusa en 1917 estis klare laborista. Tial la du revolucioj sufiĉe forte diferencas, kvankam ili ambaŭ nomas sin komunistaj kaj sentas sin reciproke parencaj. La unua faro post la potencakiro estis la terposeda reformo inter la kamparanoj. Ĉie oni tutsimple konfiskis la teron de la grandbienuloj. La plej kruelaj el ili jam estis rifuĝintaj sed la plej bonaj, kiuj restis en sia loko, venis inter la kadrojn de la reformo, malgraŭ tio, ke ili apartenis al la ekspluatintoj. Ili devis redoni sian terparton, sed cetere ili partoprenis egalrajte la parceligon de la tero. La senteraj kampuloj ricevis terspacon same grandan por plenkreskulo kaj infano. Granda familio kun multaj infanoj laŭ tiu sistemo ricevis pli grandan teritorion ol familio pli malgranda. La kamparanoj ricevis la terspacon, kiel propran posedaĵon, kaj tio fakte estas tre stranga en revolucio, kiu sin nomas komunista. En tiu rilato la ĉina revolucio similas al la terreformoj en nia lando de la 19-a jarcento. Kun la terreformo sekvis multe da aliaj problemoj, pri kiuj nun la ĉina popolo baraktas. La registaro devis ordigi por la kamparanoj pruntojn por funkciigado, aĉeto de ilaro, dombestoj, semgreno k. s. Jam staris granda kleriga kampanjo por pli bonaj labormetodoj, ekstermado de fiinsektoj pli racia uzado de sterko, semgrenaj problemoj k. t. p. Ĉie en la municipoj kaj vilaĝoj oni konstruis lernejojn por infanoj, kiuj pli frue ne havis eblon lerni. Estis aranĝitaj vesperkursoj por plenkreskuloj, kie oni lernis legi kaj skribi. Oni rimarkas ĉie la fervoron, la emon akiri tion kio mankas. La registaro ankaŭ klopodis kolekti la kampulojn en kooperativajn organizojn por aĉetado kaj vendado de la produktoj. Ĝi ankaŭ klopodis veki intereson pri kolektiva aĉeto de teknikaj helpiloj plej ofte mankintaj. Ĝi promesis al la terkulturistoj aĉeton de meĥanikaj pumpiloj por akvumi la teron kaj anstataŭigi la malnovajn tretaparatojn per modernaj teknikaĵoj Dum la lastaj jaroj fondiĝis kooperativoj, kies membroj komune eluzas la teron. La kampuloj aliĝas libere al la kooperativoj, kiuj pli kaj pli kreskas. Membro de la kooperativo tamen propre posedas sian parcelon, tion oni strikte substrekas. Niaj gvidantoj ne volis malkaŝi ke ili konsideras la koopenativojn, kiel transiran epokon en la evoluo, kaj ke la intenco estas finfine kolekti la terkulturistojn en kolektivan terkulturadon, kiel en Sovet-Unio. Ĉu estos tiel, ne eble scii. Mi kredas, ke la kamparanoj forte protestus, se oni forpnenus de ili la teron. Mi tamen ne dubas pri tio, ke Ĉinujo estas survoje de progreso. La vivnivelo jam altiĝis en la kamparo kaj en la urboj. Sendube la terkulturistoj laboras pli energie ol antaŭe, ĉar ili havas propran teron. Ni havis la impreson, ke la ĉina popolo optimisme kaj energie akcelas la estontan evoluon. Se oni volas demandi, ĉu oni najtas en Ĉinujo "libere pensi, paroli kaj kredi", mi volas respondi: popolo, kiu tute aŭ parte malsatas, pensas pli pri materiaj avantaĝoj ol pri libero k. s. Lastamomente aspektas, kvazaŭ ia granda vekiĝo kaptus la ĉinan popolon. Sed la estonta historio juĝos, kion rezultigos tiu ĉi movado. Mi volas ĉiaokaze sekvi kun granda interesiĝo, streĉo kaj simpatio, kio naskiĝos el la mikso de la cirkonstancoj.