Enkomputiligis Don HARLOW

Vivu la stel'!

recenzo

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 93


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Vivu la stel'! (Eld. Förlagsföreningen Esperanto, Stockholm). Prezo 2 sv. kr, 64 p.

Agrabla, belaspekta libreto, enhavanta 52 plejparte svedajn kantotekstojn, tradukitajn en Esp-on. Sed krom la svedaj popol- kaj aliaj kantoj troviĝas ankaŭ kelkaj alilandaj. 4 psalmotradukoj kompletigas la libreton. La tradukoj ĝenerale estas bonaj, sed kiel la enkonduko mem konstatas, kelkaj el la kantoj ne estas tute perfektaj. Kial ne perfektigi la ne-perfektajn? I.a. Magda Carlsson havas bonegan Taube-tradukon (Marista Lulkanto), Ernfrid Malmgren similan Bellman-traudkon, kiuj ne aperis en la libreto. Sed tiu rimarketo ne influas entute la favoran impreson, kiun la libreto vekas.