Enkomputiligis Don HARLOW

La formo estas konstanta

de Sirkku KOIVU

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 59-61


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

F-ino Sirkku Koivu mem estas skulptistino kun talento rimarkata kaj rimarkinda.


Kiom determinas la eksteraj cirkonstancoj evidentiĝon de krea talento? Facile oni diras, ke geniulo ĉiam trapenetras sin en vivolukto, kvankam pri ĝermoj, kiuj sufokiĝis, oni ne havas statistikon. Burĝono ne malfermas sin dum frosto, sed atendas varmon. En homa vivo la cirkonstancoj estiĝas pli komplike, je ili efikas ankaŭ la mensa kvalito de persono mem. Eĉ el geniaj energiuloj kelkaj puŝas sin tuj antaŭen, aliaj restas pli modestaj longatempe en ombro. Kaj la krea kapitalo ŝpariĝas, ĝis ĝia kompleta uzo estas ebla.

Tiel oni povas kiarigi la esceptan artistan vojon de Mikko Hovi, kies "promesoplenan talenton" oni en hejmlando konstatis post la 60-a naskiĝtago, kaj kiu nun kiel 76-jarulo estas la plej kuraĝa, la plej praforta kaj celkonscia pioniro inter la finnaj modernaj skulptistoj.

"Fiŝknabo." Vivoplena granita knabeto, kiu tenas grandan fiŝon sur sia brusto. La ĉefverko inter la fruaj skulptaĵoj de Hovi, ŝlosilo de lia arto dusence. En la infano rebrilas lia propra, ĉiam juna fervoro. Sed ankaŭ la plastika formo kaj la strukturo de la statuo jam montras la direkton, kiun li estis ironta...

Tiun etmonumenton urbo Viipuri aĉetis por parka ornamaĵo el la unua propra ekspozicio de Hovi (1924). Li estis tiam 45—jarulo, havis malantaŭ si maristajn jarojn de juneco, studadon en artmetia lernejo kaj diligentan, jam longedaŭran laboron kiel stukdekoraciisto je konstruaĵoj. Ankaŭ skulptadon, kiam ajn la severa vivo permesis tion al li. "Fiŝknabon" laŭdis italaj kritikistoj dum finna ekspozicio en Romo 1937. Sed hejme oni estis forgesinta ĝian farinton. Foje li ricevis etan subvencion de la ŝtato -- li tiam estis 47-jara -- sed cetere la finnaj kritikistoj kaj publiko apenaŭ rimarkis lian ekziston. Li partopnenis komunajn ekspoziciojn, tamen eĉ modestan ĉiutagan panon li ne akiris per siaj malgrandaj skulptaĵoj. Do li ĉefe laboris je konstruaĵoj aŭ faris artindustriajn objektojn, kandelingojn, cindrujojn k. a. Tiel daŭris proksimume ĝis la jaro 1940.

En la elekta komitato de komuna artekspozicio 1940 estis du skulptistoj, kiuj komprenis la laboron de M. Hovi. Tiuj intence prezentis liajn skulptaĵojn tiel multnombre kaj tiel bonloke, ke oni nepre devis rimarki ilin. Jam estis menciate kiel "la plej interesa fenomeno" en la finnlanda skulptado. Aperis aĉetantoj.

El tiu jaro estas i. a. bronza "Alarmo". Viro blovas malgaje en trumpeton, virino apogante sin al li eĉ pli pufvange blovas. Ambaŭ rigardas malsupren al etulo ĉe piedoj, kiu ankaŭ blovas direktante sian trumpeton rekte antaŭen. La grupo formas densan, kompaktan mason, kiu ŝajnas kvazaŭ svingi sin ritme. Kaj la rigardanto havas senton, ke la sono venas kunigite el la trumpeto de la etulo. Tio estas simbolo de unuanimeco en danĝero, tiel dinamike efika, ĉar ĝi naskiĝis pro nepra esprimdevo de sia kreanto. La statuo estas 39 centimetrojn alta, sed tiel monumenta ke oni povus pligrandigi ĝin ĝis supernatura skalo.

Dum la kriza tempo ne troviĝis laboro je konstruaĵoj. Alie -- estis eble vivi per skulptado, ĉar la publiko aĉetadis artaĵojn timante inflacion. Monon oni ja havis, sed mankis varoj. Tiam Mikko Hovi definitive dediĉas sin al arto. Liaj skulptaĵoj iĝas ĉiam pli celkonsciaj: lia gusto, puriĝas, ne-esencaj naturalistaj detaloj forfalas, la plastika formo mem regas kun konstruktiva ideo, tamen ankoraŭ en la kadro de organika leĝo. Tiel estas la verko, kiu prezentas sur bordo sidantan knabinon, konstruita el du kontrastaj partoj.

"Kritikisto N. riproĉas min pro tio, ke miaj skulptaĵoj ne havas senton", diras Hovi. "Sed sentoj, sentimentoj, ŝanĝiĝas, la strukturo, la formo estas konstanta." -- Tamen, ĉu mankas sento al la knabino? Ĉu ne radias freŝecon tiu figuro, kies formo estas pura kaj firma la interna kerno? Tiajn skulptaĵojn de Hovi omi komparas al antikvaj egiptaj. La diferenco estas ĝuste je la sento: Juna fervoro ĉe Hovi, seniluzia plenaĝo ĉe la egiptoj. Mikko Hovi cedas: "Se aperas iaspeca atmosfero ĉirkaŭ la skulptaĵoj, tio ja rajtas esti, tio ne malbonigas." Jen ni atingis la esencan punkton: Senton li ne intence "metas" en siajn kreaĵojn. Li spekuladas nur je la formo. Sed lia propra vivosento per si mem respeguliĝas en ĉio, kion li faras, tute malfalsa, tute senafekta, kia li estas. Se li penus esprimi ion, kio ne esprimiĝas spontane, ĉu li estus same vereca? Sed troviĝas ankaŭ evidente pli sentemaj kreaĵoj de li. Ekzemple viro, kiu delikate kondukas virinon. La temo aperas plurfoje. Milde lirike sonas la linioj en argila skizo, per kiu li partoprenis 1945 konkurson por monumento al donacanto Kordelin. Ĝia sento estas varme intima sed tamen sufiĉe monumenta por koncerna ne granda skalo. Poeto Hellaakoski ekprenis plumon miregante, kial kelkaj afektaj propomoj estis premiitaj, sed ĉi tiu tute ne vekis atenton. "Bona arto ne malfermas sin tuj al la rigardanto", diris Hovi mem alian fojon.

Tiu relative trankvila, "klasika" periodo de Hovi daŭris kelkajn jarojn. En la komenco de ĉi jardeko li renoviĝas -- pli ol 70-jara. Samkiel Tizian, Frans Hals, Michelangelo, maljuna Mikko Hovi "furioziĝas". Liaj figuroj iĝas maldelikataj. Ilia vitaleco esprimiĝas ofte senbride komike. Tiel li rompas la kadron de natura formo. Nun li realigas siajn konstruktivajn ideojn sendepende de ĝi. El la transira periodo estas ekz. "Demeter", kies brakoj gluiĝis ĉirkaŭ la propra korpo. Ĉu la maljunan artiston speciale okupas penso pri paso de tempo aŭ kial ĝuste la rotacia movo interesas lin? Spirala rotacio de malsupre supren. Ĝi aperas en multaj liaj lastatempaj skulptaĵoj, sed -- ankaŭ jam en "Fiŝknabo". Li diras: "Arto estas matematiko." Tamen ankaŭ liaj lastaj kreaĵoj respegulas lian vivosenton, lian neelĉerpeblan fervoron.

"Estas absurde", Mikko Hovi cetere diras, "postuli, ke arto estu nacia. Internaciaj rilatoj kaj influoj estas jam fakto, kiun oni ne povas ignori." Li konsentas volonte, ke lia vivo estu prezentata al la legantoj de Norda Prismo. Eksterlande li ĉiam renkontis pli da kompreno al sia arto ol hejme. Li aranĝos ĉi printempe ekspozicion en Stokholmo. Tie liaj lastaj skulptaĵoj estos rigardeblaj. Kelkaj pli fruaj troviĝas em Nacia muzeo de la sama urbo.

Stata subvencio por 3 jaroj ebligas finfine al Mikko Hovi senzorgan skulptadon, kaj malgraŭ sia alta aĝo li laboras energie. Lia skulptista amiko diras ŝerce, ke pretiĝas sep skulptaĵoj semajne, sed unu el ili ĉiam estas unika perlo, kiu konservos sian honorindan lokon en tutmonda art­historio. Li vivas nun en sia propra dometo kun edzino, kiu gardas zorgeme lian sanon. Domon li akiris 70-jara, la edzino dividis kun li dum jardekoj la feliĉon kaj penojn de la laborplena vivo.