Enkomputiligis Don HARLOW

Pri Jan Amos Komensky

de Julia ŜUPICHOVÁ (1)

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 88


Ĉiu nacio havas siajn eminentulojn, kies nomo ne estas enskribata sole en la enlanda historio, sed estas konata ankaŭ en eksterlando. Unu el ĉeĥaj geniuloj, kiuj pro sia laboro apartenas al la tuta mondo, estas Jan Amos Komensky, fama ankaŭ sub latina nomo Comenius.

Kiam vivis Comenius? -- Li naskiĝis la 28.111.1592 en Nivnice, urbo situanta en Moravio, unu el la ĉeĥaj landoj, kaj mortis la 15.XI. 1670 en Amsterdam (Nederlando).

Kiu li estis? -- Profesie li estis teologo, lasta episkopo de la eklezio, nomata "Ĉeĥaj fratoj" aŭ "Frata unuiĝo".

Kial li mortis en fremdlando? -- Comenius vivis en tiu malluma tempo, kiam la tutan Eŭropon skuis milito (1618-1648). La netoleremo de la katolika eklezio kontraŭ alireligiuloj devigis lin forlasi la patrujon kaj vivi kiel politika ekzilito en fremdaj Iandoj. Li vagadis preskaŭ tra la tuta Eŭropo kaj fine trovis eternan ripozon en la nederlanda urbo Narden.

Kial li meritas estimon de ĉiuj nacioj? -- Ĉar ii estis glora reforminto de la edukado; konstruinto de la popola klerigado; verkisto, kies libroj estis tradukataj en ĉefaj Lingvoj eŭropaj; homo, kiu metis daŭran fundamenton al ĉiu klereco; pensulo, kiu havas eternan honoran lokon en la tutmonda pedagogio kaj pacifisma penado; fine -- sed ne laste: Li estis viro de la XVII-a jarcento, kiu propagandis ideon de unu lingvo internacia.

Kiom da verkoj li skribis? -- Comenius mem skribis, tradukis kaj eldonis pli ol 150 verkojn. Inter ili estis 50 skribitaj en ĉeĥa lingvp, proksimume 100 latinaj, keLkaj estis verkitaj en pola kaj germana lingvoj.

Kiu estis la ĉefa celo de lia tutviva penado? -- Nobla kaj forta volo helpi al ĉiuj, grandaj kaj malgrandaj nacioj, al viroj kaj al virinoj, kiuj estis ĝis nun malatentataj, al la tuta homaro -- por ke ĉiu homo vivu feliĉe.

Kiujn rimedojn li serĉis por efektivigi tiujn postulojn? -- Laŭ Comenius estas necese kolekti ĉies bonajn ideojn, disvastigi la klerecon inter plej vastaj popoltavoloj kaj montri al ĉiuj vojon al la lumo. Oni prave nomis lin "instruisto de la nacioj".

Ĉu la plibonigo de la lernejoj kaj de la edukado estis lia sola deziro? -- Per sia "Didaktiko" li montris novajn vojojn de la tuta instruado kaj persone partoprenis je la reformo de la lernejoj de kelkaj fremdaj nacioj, tamen ĉio ĉi estis nur preparo kaj baza ŝtupo al la plibonigo de la sociala ordo kaj al la tutmonda paco.

Kiel li fervoris por unu lingvo universala? -- Per tiu ideo Comenius okupis sin pli ol 30 jarojn: per helpo de la artefarita lingvo disvastigi la veran civilizon kaj tiamaniere plifaciligi la pacon inter la nacioj.

Kie li plej unue esprimis deziron pri lingvo universala kaj tute nova? -- En la libro VIA LUCIS (Vojo de lumo), kiu aperis en la jaro 1641.

Kion li postulis de la nova lingvo? -- La nova lingvo devas estis (a) pli facila ol ĉiuj aliaj, por ke oni povu ĝin lerni sen perdo de tempo, (b) phi agrabla ol ĉiuj ceteraj, por ke estu ĝojo ĝin instrui kaj lerni, (c) harmonia, tio estas ne kaŭzanta disharmonion inter aferoj kaj ideoj.

Ĉu li estis konvinkita pri ebleco krei artefaritan lingvon? -- Laŭ Comenius ĉi tio "kvankam ŝajnas esti neebla, tamen ne estas tio, ĉar pli facile povas ĉiuj homoj ellerni ion unu, ol iu unu ĉion".

Ĉu li serĉis metodon por krei tian lingvon? -- En sia grava verko "Panglotio" (Ĉe-lingvo) li donis al ni imagon, kiel li volis solvi problemon de la mondlingvo.

En la iama "Revuo por Esperanto en Ĉeĥoslovakio -- Esperantista", II-a jarkolekto, paĝoj 49-52, aperis artikolo en D-ro J. Hendrich, profesoro de pedagogio en Karlo-universitato en Praha, eminenta fakulo pri Comenius: "Artefarita Lingvo laŭ Johano Amoc Comenius", kies Esperantan tradukon faris redaktoro de la revuo D-ro S. Kamaryt, Mi citas finon de la interesa artikolo: "Hodiaŭ jam al neniu venos ideo, konstrui artefaritan lingvon laŭ skizoj de Comenius. Sed la sorto, kiu tiomfoje trafis lin maljuste, maljustis al li ankaŭ pro tio, ke lia Panglotio restis dum jarcentoj perdita. Aliokaze havus Comenius fiksan nomon en historio de artefaritaj Lingvoj, kie li estas preskaŭ nekonata!"


Piednoto

(1) La aŭtorino de la supra artikolo estas unu el la plej gravaj pioniroj de nia movado. Ŝi estis prccipe aktiva inter la du militoj, sed eĉ la nuna malsano ne reduktas ŝian energion.