Enkomputiligis Don HARLOW

La labirinto de la amo

de Hannelore KONDOR

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 56-58


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

[La suba, agrable kaj june-ĉarme rakontita historio laŭ la aserto de la verkintino estas verkita de la vera vivo mem, kaj ĝi estas pruvo pri la daŭra regado de la ora romantiko en junaj koroj. Pri tio estas tiel refreŝige kaj agrable legi. En kelkaj rilatoj la rakonteto estas dokumento pri niaj tempoj.]

Estis en aŭgusto 1950, kiam nia grupo en Dresdeno -- kum la pensoj de paco kaj amikeco -- denove kunvenis. Ĉi-foje nia estro havis precipan ĝojon pon ni, li kunportis germanan Esp.-gazetom, kio malofte povis okazi. Rapide ni traserĉis la korespondanoncojn, ĉar leter-interŝanĝo estis la plej interesa por ni. Jam tiam batis mia koro por Hungarlando, tial mi precipe serĉis hungaran korespondadon. Kaj jen, mi trovis ĝin! "...juna hungara gimnazia profesoro serĉas kontakton kun katolika junularo," mi legis, sed malgaje mi konstatis, ke mi ja estas evangelia kaj krome: gimnazia profesoro kaj mi nur estas komencantino en Esperanto! Mi hontis pro miaj eraroj, kiujn mi ankoraŭ faris en miaj leteroj, tial mi rezignis. Sed samtempe pikis iom mian koron, kiam mia amikino, Janni diris: "Mi provas skribi al la gimnazia profesoro, eble li respondos al mi!" Si estis same komencantino kiel mi, havis la saman staturon kiel mi, sed ŝi estis blondulino kaj mi bruna knabino. Ni ambaŭ estis 19-jaraj.

Hejmen veninte el la grupvespero mi serĉis el iu jarlibro hungaran adreson.

Post 8 semajnoj ni denove renkontiĝis en la grupvespero. "Ĉu la gimnazia profesoro respondis al vi?" mi demandis scivole mian amikinon. -- "Ho, li eĉ skribas amleterojn!" fanfaronis Janni, "li estas 29-jara fraŭlo, kaj mi plaĉas al li laŭ foto, tial li nepre volas interkoniĝi kun mi kaj post ambaŭflanka persona plaĉo eĉ edziĝi kun mi!" "Ni ankaŭ amas unu la alian," mi diris fiere. -- "Kiuj?" demandis mirante la aliaj. -- "Nu, mi amas mian 24-jaran Laci el Hungarlando kaj li min," mi rakontis, "ni intersangas fotojn kaj mi enamiĝis je la unua rigardo. Mi forte esperas..." -- Werner batis ĉagrene per la mano la tablon kaj diris iom ĵaluze: "Tiam ankaŭ mi skribos jam morgaŭ amleteron at mia ĉarma, blonda, ĉeĥa Esp. amikino!" . . kaj mi" aldiris Siggi, "mi edziĝos kun mia gracia, bela amerikanino el Hollywood. Ŝi posedas multe da dolaroj!!" -- "Ĉu ŝi ankaŭ amos vin?" mi demandis iom ĵaluze. -- "Kial ne!" diris Siggi certe, "se mi kaŝas antaŭ ŝi ke mi nur estas malriĉa seruristo."

Duonjaro preteriris kaj ni troviĝis en la unuaj monatoj de 1951. Iutage telefonis Janni al mi kaj sciigis min, ke ŝia hungara fianĉkandidato volis komenci la batalon kun la ministerioj por la pasporto. -- "Estus bone," ŝi proponis al mi, "se via Laci povus veni kun mia Jozsi (elp. Joĵi~Joĉjo) al Germanio.

Entuziasme dum la sama vespero mi invitis lin per poŝtkarto, travivi sian libertempon en Dresdeno por konatiĝi kun mi. Granda, tre granda estis mia malgajeco, kiam Laci ne akceptis mian proponon. -- "Mi perdis mian patron", tiel li skribis al mi, "tial mi devas anstataŭigi lin kaj perlabori por miaj patrino kaj du fratetoj. Mia patrino bezonas min." -- Mi konsolis lin kaj respondis: "Mi amas vin kaj restos fidela al vi, ĝis kiam paco regos sur la tero kaj estos facile konatiĝi."

Preteriris du jaroj kaj duono. Por ni neniu alia estis en la mondo, nur ni du. Ĉiusemajne ni ŝanĝis teterojn kaj nomantika flirto dolĉigis la grizan, monotonan vivon. Fotoj vekis sopirojn en la koro por interkoniĝi, sed la landlimoj malesperige baris la feliĉon de nia sonĝo.

Iom alie estis la amo inter Janni kaj Jozsi. Ilia korespondado ne estis tiel dohĉe-romantika, ne tiel revoplena kiel nia. Ili vere agis, batalis por sia amo kaj la sukceso estis, ke la juna hungaro vere havis eblon post pli ol unujara penado ricevi la permeson edziĝi en Dresdeno. "...mi estas nepriskribeble feliĉa," diris Janni al mi iutage tetefone, "nur unu grava dokumento mankas ankoraŭ, poste li venos at mi." Malgaje mi pensis pri mia propra feliĉo, kiu ankonaŭ estis tiel malproksime, ho tiel malproksime!

Tio estis la lasta, kion mi aŭdis de mia amikino, ĉar nia Esp.-grupo tute disiĝis kaŭze de translokiĝoj kaj profesiaj malfacilaĵoj.

Venis Kristnasko, 1952 kaj por mi estis tagoj de turmento. Ĉiun vivoĝojon mi estis perdinta, ĉar jam de la mezo de novembro nek leteron nek karton mi ricevis. Kelkfoje mi demandis: "ĉu vi estas malsana? Ĉu mi ofendis vin? Kio okazis, ke vi ne plu respondas al mi?" Sed li silentis. La malcerteco ege nervozigis min. Kaj jen, bona stelo montris al mi vojon al la hungara profesoro. Kristnaske mi skribis al li, klarigis al li, ke mi same amas hungaran viron, kiel li germanan knabinon. Mi petis lian helpon por ekaŭdi ion certan pri la kaŭzo de nia ama ŝiprompo. Por ke li ekkonu min kaj mian amaton, mi aldonis en mia letero familian bildon pri mi kaj pri mia Laci, kun la peto pri resendo.

Forte batis mia koro, kiam post Kristnasko alvenis la respondo de Jozsi. Mi ne kredis al miaj okuloj: mia Laci donis sian koron subite al hungana knabino kaj mi ploris la lastajn larmojn pro li. Dum la Silvestra nokto mi skribis adiaŭleteron al li. Mi ne petis ion de li, sed mia koro preskaŭ disŝiriĝis.

En la unuaj tagoj de 1953 mi ricevis novan leteron de la hungara profesoro. Kun miro mi legis: "...nun ni ambaŭ estas du ŝiprompitoj, ĉar 5 minutojn antaŭ la celo" mi perdis mian feliĉon. Eble estas konate al vi, ke mi volis vojaĝi al Janni por geedziĝi. Mi havis preskaŭ la elbatalitan pasporton en mia mano, kiam mi subite ricevis la sciigon pri ŝia fianĉiniĝo. Nun la vivo estas por mi amara kaj senkonsola. Sed via familia bildo estas tiel ĉarma, ke mi ŝatus daŭrigi kun vi la korespondadon. Ĉu vi permesas? Ni ŝanĝis fotojn kaj plaĉis unu al la alia. Niaj koroj ekflamis la duan fojon.

Sed ombro kuŝis sur nia feliĉo. Li ne povis veni al mi, ĉar la pasportdokumentoj validis nur por edziĝo kun Janni K. Tute ne estis eble komenci la saman aferon kun alia nomo. Tial mi komencis batali en marto 1953 por akiri al mi pasporton por elvojaĝi al Hungarlando. Unu jaro pasis inter granda korespondado kun la diversaj instancoj kaj fine de febr. 1954 mi ricevis la pasporton por vojaĝi al Hungarlando, sed nur sub la kondiĉo, ke ni en la unua duonjaro de nia kunesto nepre geedziĝu.

Do, la 3-an de marto nokte je la 3-a mi ekvojaĝis al fremda lando, kies lingvon mi ne parolis, al viro, kiun mi neniam persone vidis kaj -- sen mono, ĉar estis malpermesite tion kunporti.

Ĉu tiu aventuro bone sukcesis? Mi kredas: jes. Ni jam estas feliĉaj geedzoj, kiuj sen la alia ne plu ŝatus vivi. Ni uzas kiel hejman lingvon Esperanton.