Enkomputiligis Don HARLOW

La lasta tago

de Ŝtefo URBAN

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 62-63


[Ŝ. Urban estas talenta prozisto, komponisto kaj poeto (plej ofte de epigramoj).]

Ĉe la piedo de la Granda Piramido staras alta viro. Senmove fiksas sin la rigardo al la fora horizonto, kie malrapide subiras la sangoruĝa sunglobo. Kiel statuo li staras, kaj facila vento ludas kun liaj longaj grizetaj haroj. La lastaj sunradioj reflektiĝas sur la alta frunto. Ĉu vere -- la lastaj...? Nu, la meteorologoj jam antaŭ jaroj deklaris neeviteblan katastrofon de la teratmosfero. Antaŭ janmiloj -- laŭ la Biblio -- pereis preskaŭ Ia tuta homaro je inundo; pro evidentaj kaŭzoj sekvos nun incendio, asertas la sciencistoj. Laŭ kalkuloj restas nur nemultaj horoj, kaj poste...? Poste eksplodos brulego, kiu supozeble neniigos la plej grandan parton de la Tero...

La homaro ne pereos: ĝi povas fidi al la grandioze evoluinta tekniko. La viro ridetas: subkonscie oni sentis danĝeron jam delonge. La plej grandaj talentoj dediĉis sin al esploroj teknikaj; kulturo, male, degeneris. Jes, ekregis kvazaŭ ia teknika frenezo, ĉiun alian valoron oni malatentis. Nun la homaro serĉas rifuĝon sur la plej proksimaj planedoj; nun unu homo rifuzas la savon: Ben Akir, filozofo. Oni provis lin persvadi, deteni de la decido resti sur la Tero. Sed fine devis iu pensi prefene pri si mem, pri la propra estonteco. Fine en la tumulto oni forgesis; nur li ne subiĝis al la paniko.

Ben Akir levas la brovojn: li ja estas efektive la lasta homo sur la Tero! Okazintaĵoj pasas antaŭ li: Precize je la 13a horo laŭ Griniĉ startis la lasta spaco-rakedo kun pasaĝeroj. Ben Akir sekvas ĝian rapidan fuĝon... poste ascendas sian elektran aeroplanon kaj forflugas orienten. Romo -- Ateno -- Aleksandrio: ruinoj de la malnova mondo ...; li celas Egipton. Ankoraŭ foje li volas rigardi la antikvajn monumentojn de la homa kulturo ... Kiom da aspiroj kaj esperoj! Nun ĉio forpasis. Ĉiuj rapidas konstrui la Novan Vivon; sub malfavoraj kondiĉoj ili provos denove krei la perditan hejmon, ion, kion ili devis forlasi sur la Tero. Ĉu ili sukcesos ĉe la novaj bordoj ...?

Parte jes: dum jarcentoj oni penos adapti la novan medion por pli oportuna vivo de pluaj kaj pluaj generacioj. Denove, post longa tempo, la homo, la homa volo festos triumfojn. La vivo akomodiĝos ... Ben Akir rigardas antikvan reliefon super la enirejo de la piramido kaj meditas: Paŝon post paŝo oni konstruos Novan mondon, kreos novan historion, ĉizos novajn dokumentojn de la homa volo kaj scio. Jam oni ree trovos vojon al Belo, restarigos la kulturon ...; iam post satigo de la bazaj bezonoj. La nepoj de l fuĝintoj pridubos fabelojn pri feliĉa vivo sur la Tero.

Ben Akir profunde amas la Terpatrinon; li havas la memoron pri epokoj. Kiom aĝa li estas ...? Li mem tion ne scias; eble tridek, tricent ..., aŭ pli? Li igas la cerbon bobeni rememorojn: la pensoj reiras, dum li rigardas la misteran pejzaĝon de Gizeh, la Valon de la Reĝoj, reiras tra jarcentoj, jarmiloj. Ben Akir sekvas la historion de la homaro ... Sur la sama loko ekstaris iam Napoleono, Cezaro, Aleksandro! Sed la spirita rigardo penetras multe pli profunden ...; subite li ne sentas sin sola, ĉio ondas de moviĝantaj homoj. Centoj da homoj, brunaj kaj nigraj, portas trabojn, bretojn, rulas grandajn ŝtonblokojn; sonas ordonoj en nekonata lingvo. Oni komencas konstrui la Grandan Piramidon. Ben Akir observas la Sfinkson: jes, ĝi staras -- ĝi do ekzistis jam longe antaŭ la piramidoj! Giganta leona silueto reliefiĝas sur la krepuska fono. Ben Akir provas retroirigi la memoron pluen, streĉas la menson ...: vane! La enigma Sfinkso staras firme. La suno jam subiris en skarlato kaj oriente aperis mallarĝa arko de la huno. Ĉirkaŭ la majesta kapo de la Sfinkso briletas aŭreolo, zono el pura oro. Ĝiaj larĝe malfermitaj okuloj rigardas hipnote, kaj du violetaj flamoj brilas en ili. Ben Akir klinas la kapon, por eviti la rigardon, sed en la momento malfermigas pordo kaj el interno de la koloso eliras klara lumo ...

La violetaj flamoj klariĝis kaj super la Sfinkso ekradiis sep steloj. Ben Akir atente esploras la okulflamojn kaj atendas...

-- Mi estas Centro de la Tero: ĝia Templo -- sugestas la violetaj flamoj.

-- La fino ..., Sfinkso? -- flustras Akir kaj ĝi mute respondas:

-- Mondo eternas: neniam estis komenco, neniam venos la fino. Metamorfozo estas leĝo ununura ...!

-- Kien mi iru ...?

-- Ripozu..., dum certa tempo; restu ĉe mi, filo mia -- aŭdiĝas subite velura voĉo. Ben Akir turniĝas mirigita en la direkton, de kie sonas la mole trankvilaj vortoj ...; sed neniu estas videbla, nun la enirejo de la piramido lumas verdete. Akir turnas sin ree al la Sfinsko, streĉas la adon ...

-- Jen, la sep steloj: sep magiaj vortoj akompanas la Vojojn. Unu ankoraŭ estas irota ... La Vojo de l Silento!

-- -- --

Sep steloj super la Sfinsko estingiĝis, sube ekregis mallumo. En la profunda nokta silento naĝas arĝenta Luno super la dezerto. Ben Akir proksimiĝas al la Granda piramido, por momento ankoraŭ hezitas ĉe la enirejo, poste decide pasas la sojlon de la koridoro. La verda lumo cedas antaŭ li pli kaj pli profunden. Peza bronza pordego fermiĝis senbrue ...

Ekstere ekfajfegis sabla ŝtormo, densa nigrega nubo kovris la firmamenton ... Tempo kaj Spaco kunfandiĝis.