Enkomputiligis Don HARLOW
Lotuso timas ardan Radion de la sun'. Ĝi klinas sin kaj revas, Atendas al nokta Lun'. Lun' estas ĝia amato, Noktbrile vekas ĝin, Ka) ĝia ĉasta floro Al Luno malkovras sin. Ĝi floras, ĝi odoras, Turmentas ĝin sopir'. Ĝi tremas kaj ĝi ploras Pro amo kaj kordezir'. |