Enkomputiligis Don HARLOW

Maljunulo en la parko

de Jan NERUDA

originale aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 85


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Jan Neruda, elstara ĉeĥa ĵurnalisto kaj poeto el la dua duono de la XIX. jarcento (1834-1891). La suba poemo estas el la kolekto "Simplaj motivoj" (1883), en kiu li deponis lirikon de unika valoro. "Tie parolas pri si maljunulo sobre kaj honteme, serĉante kaj trovante por la subjektiva sento esprimon ĝeneralan kaj necesan. Li vidas kaj trovas sin laŭ la vidmaniero de la homaro, t. e. kiel tipo" (F. X. Salda).

La tradukinto d-ro T. Pumpr estas unu el niaj grandaj lingvo-virtuozoj, tradukinto de la libro "La bapto de caro Vladimir" de Havlicek. (Stafeto-libro).

Kie ja mi troviĝas? Jen -- en la urba ĝardeno:
Kvazaŭ okazus tie ia virinkunveno.
Inter la jupoj svarmante en ludoj elanaj
kvikas la homaj idaĉoj per voĉoj akre sopranaj.
Kaj meze de ili mi sidas.

Aĥ, cerbo doloras, la kapo turniĝis,
la vido jam lacas, la aŭdo surdiĝis,
ĉio en giro nur dancas, saltkuras, senbridas,
plengorĝe ĝojkrias kaj ploras kaj ridas,
la naŭzaj voĉoj infanaj!

Jen -- kia arogant'! Eble dujara infano
kaptis min ĉe la krur' kaj puŝas min per mano
(anstataŭ man-artikoj kavetojn li posedas)
kaj stulte naive, demande rigardegas
la grandaj bluaj okuloj.

Ĉu puni lin mane? Ĉu peli lin riproĉe?
Mi embarasiĝas momenton senvoĉe --
kaj jen -- min kredu! -- tute sen konscio
-- kiel ĝi okazis, ne scias eble mem Dio --
mi tenas la bebon en sino.

Mi premas lin, karesas sur la hararo lin-mola,
kaj kiel al knabinet' ĉe mia konfeso amora,
kiam la amo je unua fojo min tuŝis,
mi time, singulte demandon elbuŝis:
"Ĉu vi min amas, etulo?"