Enkomputiligis Don HARLOW
La lira produkto de Helge Rode (1870-1927) prezentas grandan danan poeton.
Nun estas mi pli aĝa ol estis mia patro, kiam el tiu mondo forpasis li tre frue, la milda patro kun serena frunto, for li nun estas! -- Ho for: Memoras mi, ke iris mi knabo eta kun li ĉemane trans monteto Ordrup (1). Li montris al mi vintran ĉielegon, volbegon super neĝo de la tero kaj super la maihela densaĵo de l' arbaro. Li montris al mi altajn, klarajn stelojn: La ora filigrano de la Granda Urso kaj jen la briletantaj juveloj de l' Plejadoj, Venuso granda, radianta pro mildeco kaj perle plenbrodita vualo Galaksia. Li montris al mi kvazaŭ dens-surskribitan ĉielon kun miloj da literoj malfacilaj en rava brilo, alto, trankvilo kaj potenco, sed kun signifo de la nomo nedirebla. Ho, ĉi vesperon ambaŭ estis ni infanoj piemaj, seriozaj, man' en mano. Li alta, saĝa en mantelo longa, kaj mi etulo, granda nur tiele. Vergil kaj Dante ĉe revido de la belaĵoj sur la firmamento ne estis pli solenaj ol li kaj mi. Ka) ofte mi memoras, kiam li koleris, ka) kiam mi tremegis pro l' okula fulmo, la milda patro kun serena frunto. Tre ofte mi deziris, ke kolero lia pli longe restus en proksimo mia akompananta min pli longe laŭ viv-vojo. Nun estas mi pli aĝa ol iĝis mia patro. Ĉirkaŭas min junuloj kiel fontoj playdaj. Se vivos mi ankoraŭ kelkajn jarojn, mi iam staros kun hararo blanka, vizaĝ-vizaĝe kun la juna patro. Ridetos tiam certe li pro sia knabo, demandos: Helge, kio estas tio? Al mi vi venas kun hararo blanka. Rektigu nun la dorson kaj viŝu faldojn for! Kaj li ridetos, ambaŭ ni ridetos pro tiu troe stranga maskobalo, ka) ridetante mi denove estos juna. |