Enkomputiligis Don HARLOW

Mia vi

elgermanigis Kolomano KALOCSAY

originale aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 58


3 germanaj popolkantoj el la XII-a centjaro: "Ich bin din, du bist min..." estas la plej konata el ili. La kantoj estas troveblaj en "Carmina Burana", kies kantojn parte latinlingvajn verkis mezepokaj vagantaj studentoj. Tio klarigas la komencon de la tria kanto: Floret silva undique=ĉie floras la arbaro.

I.
Mia vi,
via mi,
certu pri
tio ĉi.
Mi vin korfunde
fermis, profunde,
ŝlosil' perdiĝis post la ferm',
vi restos tie por etern'.
II.
Venu, venu, dolĉulinet'
en ĉi kanto pulsas pet'
en ĝi por mi pulsas pet';
vents do, dolĉulinet'.

Rozkolora, rava buŝ',
vartu min per varma tuŝ',
vartu min per varma tuŝ',
rozkolora, rava buŝ'.
III.
Floret silva undique,
mi pro l' amato ploras, ve,
verdas ĉie la arbaro,
kaj forrajdis mia karo,
ho ve, li estas fore,
kiu min amos kore?