Enkomputiligis Don HARLOW

La polonezo de Mickiewicz

de F. SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 94-95


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

SINJORO TADEO, de Adam Mickiewicz. Eld. "Polonia" en Varsovio, esperanta traduko de Antoni Grabowski, Ilustraĵoj de David d'Angers, C. K. Norwid, E. M. Andriolli. Bindo kaj titolpaĝo laŭ projekto de A. Heidrich. Formato A 5 (20,5 x 14,5), XIII + 333 paĝoj. Tola bindo. 12 ilustraĵoj. Prezo 1,5 dolaroj (+ sendkosto) aŭ 8,50 sv. kr.

ADAM MICKIEWICZ, de Mieczislaw JASTRUN. Okdek paĝoj 20 x 15 cm. Dektri tutpaĝaj gravuraĵoj. Eldonejo Polonia, Varsovio 1955.

Mickiewicz pasigis grandan parton de sia vivo ekster la limoj de sia patrujo. Li vivis sian vivon en ekzilo, sed lia interna vivo daŭrigis la scenojn de liaj memoroj el la infanaĝo; li orumis ilin per sia formkrea kaj riĉiga talento, krediga fantazio, kiuj unuigis la realismon kaj romantikon.

Proksimume samtempe kun la nova eldono de "Sinjoro Tadeo", t.e. la granda epopeo "pri la lasta armita posedopreno en Litvo" en la genia traduko de Grabowski, aperis ankaŭ bonega vojgvidanto en la poezio kaj kariero de Mickiewicz el la plumo de M. Jastrun. En tiu tre interesa verko oni povas legi, ke la klasika ĉefverko de la pola epiko (kaj pro siaj detaloj ankaŭ tiu de la pola liriko), kiel tio ofte okazas, ne atingis unuanime favoran akcepton ĉe la samtempuloj. "Ne tiaspecan verkon postulis la elmigrantaro, kverelanta, batalanta kontraŭ la senkompata realeco." Sed al krea spirito oni ne povas ordoni, precipe, kiam temas pri geniulo. Daŭre mi citas la verkon de M. Jastrun. Mickiewicz formis dramon el etaj detaloj de pasinta vivo, dramon, kiu "estas viva, plena de movo kaj suno, enciklopedio de la pola ĉiutageco" pasinta; plena de tipoj malaperintaj, kiel nobelece vestitaj historiaj figuroj, sed reaperintaj, ĉar ili estas eterne homaj. Kiel Jastrun rimarkigas, la vorto "lasta" ofte ripetiĝas en la poezia rakonto. Ĝuste la napoleonaj tempoj, kiam "Sinjoro Tadeo" prezentas sian kaj la tutan polan vivon, signifas la disfalon de la feŭda sociordo. En la alrigardo de tiu epoko estas io el la vido de la infano kaj kritika rigardo de la batalanto por la libero. Sed kvazaŭ por ne perturbi la revan mondon de la rememoroj, en la komenco de la epopeo ni trovas nur delikate rakontitajn detalojn, kaj la malluman fonon ni sentas nur nerekte.

Nur en la fino de la epopeo ni venas en kontakton -- en tre optimisma maniero -- kun la ombro de la servutismo, kiam sinjoro Tadeo, juna, simpatia, sed ne giganteca heroo de la versa romano atingas la plenumon de siaj sopiroj, la geedziĝan tagon kun la ĉarma kaj alloga Zonjo; por feliĉigi ankaŭ la ŝvitantajn servutulojn ĉirkaŭ ili, li liberigas ilin; en lia bieno ne plu estu servutuloj. La figuroj de Mickiewicz vivas. Lia arto donis al ili eternan koloron. Al la valoro de la epopeo apartenas, ke en tiu ĉi revomondo neniu el la rolantoj altiĝas tiomgrade, ke pro tio ni sentus la rakonton direktita al specialaj celo kaj tendenco. Ni influiĝas nerimarkeble. Mickiewicz prezentas tamen ĉiam la grandan deziron de la homaro -- la liberon kaj la egalecon. Pri tio atestas la figuro Jankjel, la judo, el kies cimbalo fluas la plej belaj tonoj sensigantaj la tempojn, la okazaĵojn, kiuj ĵus preteris; kaj

"Apenaŭ aŭdantaro eliris el miroj
Ree muzik' alia: unue zumspiroj.
Delikataj, mallaŭtaj: ĝemas kelk-kordetoj,
Kiel muŝoj ŝiriĝas el araneretoj...
Sed kordoj plimultiĝas: Diskurintaj tonoj
Kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj,
Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj,
Formiĝas la malĝoja melodio kanta:
Pri soldato senhejma, tra l' arbar' vaganta,
Mizeron kaj malsaton ofte suferanta;
Li falas fine apud fidela ĉevalo,
Kiu por li la tombon fosas per hufŝtalo."

Jen, per tiu citaĵo aktualigis paroli iom pri la traduko de Grabowski. Tiu ĉi traduko baldaŭ estos 40-jara, sed ĝi ne nur prezentas la "patron de nia poezia lingvo" en sia plena forto, sed ankaŭ verkon, kiu en tiu genia interpreto apenaŭ distancas lingve de nia nuna poezia lingvo. Kompreneble estas kelkaj propraĵoj de Grabowski, kiujn la posta literaturo ne transprenis, sed la plej multaj iniciatoj de Grabowski eniris en la modernan literaturan lingvon. Estas interese rimarki, ke la plej malofta vorto en la traduko de Grabowski estas la difina artikolo. Per tiu artifiko la tradukinto ŝparis multe da ŝvito ĉi tiuj lokoj, kie Esperanto, precipe en lia tempo, estis apenaŭ enigebla en la koncizon de la pola originalo. Sed tiurilate la nuna poezio ne sekvas Grabowski (kaj ĉe Grabowski estas vere pli interese mencii karakterizaĵojn, kiujn la nuna literaturo ne konas, sed kiuj estas valoraj kaj incitaj faroj de genia lingvisto). Alia ofta formo ĉe li estas la jena:

"Sciu, ke kiu kreskas inter homoj-rondo" kaj tiu kunligo de kunmetitaj vortoj interne kun pluralo estas la sola, kiu donas iom da arĥaika patino al la traduko. Al la sama kategorio apartenas la kunmeta elementigo de mult- kaj kelk-. (Ekz. Kelk-kordetoj).

La eldono estas impona faro. Bela eksteraĵo, bonega papero, tre agrablaj ilustraĵoj kaj zorgemaj klarigoj ĝojigas la leganton. Kaj laste, sed ne lastvice ankaŭ la sensacie malmultekosta prezo, por kiu ĉiu esperantisto povas meti sur sian librobreton tiun ĉi belaspektan, bone binditan kaj literature ege gravan, samtempe instruan kaj interesan verkon, kune kun la menciita biografio pri A. Mickiewicz.

Ni ne dubas, ke la nova "Sinjoro Tadeo" havos senekzemplan sukceson.