Enkomputiligis Don HARLOW

Neniu tiel daŭre

de Edward THOMAS (1878-1917)

elangligis Victor SADLER

originale aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 77


E. Thomas mortis en la unua mondmilito. Milda, simpla, belversa poeto, anglo. La tradukinto estas novico kun ambicio kaj artista humilo.

Neniu tiel daŭre
Amas mian korpon,
Aŭ kiel vi bedaŭre
Plorus ĝian morton,

Vi konas min ĝisfunde:
Ĉion nediritan;
Sed vi ne riskas trude
Scion akiritan.

Neniun ajn mi trovis
Bela kiel vin,
Eĉ vorton mi ne povis
Toleri kontraŭ vin.

Malbela mia faro
Al vi ŝajnon lasis,
Kun tio en komparo,
Kion mi subkaŝis.

Apenaŭ mi vin fronti
Povas por ne nuran
Reagon pruve montri,
Ka) ne amon puran.

Okule ni komprenas,
Je parol' senpovaj:
Nur bagateloj venas
Ka) vortoj provaj.

Mi pleje nur alprenas
Amon, kaj ĉagrenon;
Ke jen ĉio: retenas
Mi nur ian ĝenon,

Ke mi neniam same
Ĝin resoni povus,
Kaj min neniam flame
Tia amo movus.

Ĝi ŝajnis al mi iam
Pli bone esti,
Revidi vin neniam,
0l ĉi tie resti,

Kun nur dankemo sola --
Kaj ne amo granda --
Kvazaŭ pino izola,
Kolombon lulanta.