Enkomputiligis Don HARLOW

Ni ĝoju

de Hendrik ADAMSON

originale aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 90


Ni ĝoju sen ĝojo,
ni kantu sen gajo
kaj iru dancpaŝe sur viv-vojo,
ĉar kantoj kaj dancoj
forigas laciĝon,
pliigas kuraĝon,
ni ĝoju!

Ni ĝoju sen ĝojo,
ni kantu sen gajo,
ĉu vintro, aŭtuno, por ni estu majo,
kun floroj, bordĥoroj
kun nura trilado
kaj suna brilado,
ni ĝoju!

Ni ĝoju sen ĝojo,
ni kantu sen gajo,
kaj se eksilentos por ĉiam ni foje,
ne estu ja plendo tuj antaŭ silento,
sed kanta birdĥoro
en lasta stertoro,
ni ĝoju!

Antaŭ dek jaroj mortis la poeto de la supra poemo (muzikigita kaj aperinta en tiu formo en nia nuna numero) kaj multe da aliaj klasikaj esp. verkoj. Hendrik Adamson verkis ankaŭ en la estona lingvo; li estis rekonita verkisto en la estona literaturo. Liaj esp. prozaĵoj ne estas multaj, sed ilia realismo indikas de si mem la tutan, ĉiam kaj ĉie validan vivon. (Aŭli -- eld. de Literatura Mondo, Arbarbieneto -- aperinta en Literatura Mondo 1935/1). Sed Adamson aperas kun sia plej artisme magia virtuozeco en siaj poemoj. La instinktan kaj motivitan pesimismon de la malsana kaj mizere vivanta poeto en la ombro de la historiaj okazaĵoj en lia lando riĉigas en iu kortuŝa maniero la optimismo kaj la vivosaĝo de alta spirito.

Ferenc SZILAGYI