Enkomputiligis Don HARLOW

Honorataj ostoj

de Pär LAGERKVIST

elsvedigis F. SZILÁYI

aperis en Norda Prismo, 1956/2 p. 52


[P. Lagerkvist (1891) Nobel-premiita sveda verkisto, estas unu el la grandaj verkistoj de la nuna mondliteraturo. Simpla, monumenta formo kaj kosme bazaj problemoj karakterizas lian verkaron. La subaj du rakontetoj estas el la volumo "Onda sagor" (Malicaj fabeloj).]

Du popoloj estis en granda milito, pri kiu ili ambaŭ estis tre fieraj kaj kiu ankoraŭ vivigis pasiojn tiajn, kompare al kiuj la etaj ĉiutagaj pasioj de la homoj estis kvazaŭ nenio. La postvivinta resto de la popoloj donis sin al tiuj pasioj kun fanatika ardo. Ambaŭflanke ĉe la limo, kie la batalo ondis tien-reen kaj la batalantoj kruele masakriĝis, oni konstruis gigantajn memormonumentojn por siaj falintoj, oferintaj sin por la patrujo, ripozantaj nun en ĝia tero. La homoj pilgrimis tien, ĉiu al sia monumento, tie oni diris ardajn vortojn super la amasoj pri la herooj, kies ostoj dormis sub la humo, sanktigita de heroa morto, altigita en honoro ĝis la eterno.

Kaj disvastiĝis tiam en la du bandoj terura famo pri io, kio laŭdire okazis dum la noktoj tie, ĉe la malnova batalejo. Estis fantomoj; la mortintoj levis sin el siaj tomboj kaj transiris la limon, vizitis unu la alian, kvazaŭ ili estus repaciĝintaj. Profunde ekscitite oni aŭdis pri tio. La falintaj herooj, la adoratoj de la tuta popolo, vizitis la malamikon, repaciĝis kun li. Estis konsterne!

La du popoloj elsendis po unu komitato por esplori la aferon. Oni embuskis malantaŭ kelke da velkintaj arboj, restintaj tie kaj oni atendis la noktomezan horon.

Terure, estis efektive vero. El la dezerta tero leviĝis timigaj figuroj kaj ili transiris la limon; ŝajnis, kvazaŭ ili portus ion. Oni rapidis al ili plene de kolero:

-- Kio? Vi, kiuj oferis vin por via lando, vi, kiujn ni adoras super ĉio, al kiuj ni pilgrimas por soleni kaj memori, kies ripozlokon ni konsideras sankta, vi interfratiĝas kun la malamiko? Ĉu vi repaciĝas?

La falintaj herooj rigardis mire al la komitato:

-- Certe ne. Ni malamas unu la alian kiel pli frue. Ni nur interŝanĝas ostojn, tiurilate tute ne estas ordo ĉi tie.


Aventuro de Pär LAGERKVIST