Enkomputiligis Don HARLOW

Anstataŭa patro

de Tryggve NORDLÖF

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 50-52


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

[Arthur Lundkvist, la nun 50-jara sveda verkisto diris la jenan aforismon, kiu povus esti moto de tiu ĉi artikolo: "Krimo: truo en la labortago, tra kiu la horoj fluas kiel sablo." En ĉiuj landoj, kaj ne lastvice en tiuj, kie la ekonomla konjunkturo estas favora, ekzistas problemo de la junularo, kiu malfacile povas trovi sin en la postmilita mondo. La longaj jaroj de la t. n. malvarma milito ne firmigis la moralan spinon de la nova generacio. La kresko de la homnombro, la industriiĝo, la socia evoluo rezultis ian samniveliĝon uniformiĝon, kiu tedas la junulojn. La familio ne plu direktas sian atenton al la sama celo. La kunligo estas malpli strikta. La infanoj jam dum la milito alkutimiĝis al la penso: rapide preni la lokon de falintaj plenkreskuloj. La eduka sistemo transformiĝas. La junulara alkoholismo kreskas, precipe eble en Svedlando, kie la aĉetado de alkoholaĵoj ĵus liberiĝis. Pli frue la alkoholo estis la privilegio de plenkreskuloj super 25 jaroj, kies alkoholkonsumadon oni kontrolis kaj porciigis. Malfortuloj, kies karaktermankojn la medio kaj la ĝenerala atmosfero eĉ pligrandigas, serĉas nervostreĉon en danĝera vivo. Oni devas esplori ankaŭ la korektivojn, por ke la sekse klera junularo ne perdu la mezurojn. En tia koncentrita registro la bildo iĝas forte konturita kaj tro malhela. Sed ne ĝeneraligu: temas nur pri simptomoj, kiuj iom post iom certe estos forigeblaj. Esplorantoj kaj esploristoj laboras por sana socio kaj por la elimino de la eraroj individuaj kaj sociaj. Pri iu detalo de tiu ĉi granda temkomplekso okupas sin la jena, originala artikolo de T. Nordlöf.]

Ĉu nia eduko donas senton de sekureco?

Ni svedoj volonte fieras pri nia bonorda "popolhejmo". Do ne estas mirige, ke ni ĉagreniĝas, klam la statistikistoj raportas al ni pri ampleksa kaj rapide kreskanta krimeco ĉe nia junularo. Verŝajne oni povas kulpigi la malagrablan fenomenon parte al erara toleremo kaj al la manko de edukado, kiel multaj gepatroj interpretas la esprimon "libera edukado". Tamen temas pri multe pli gravaj kaŭzoj. Montriĝis, ke la plej multaj el la junaj pekuloj estas eksedzecaj kaj eksteredzecaj infanoj. Verŝajne ne multe gravas, ĉu oni edukas laŭ demokrata aŭ aŭtoritata principo. Plej grave estas, ke oni donas al la etuloj saman prizorgon kaj senton de sekureco. En tiu rilato nia hodlaŭa kulturo do ne estas sufiĉe sukcesa -- malgraŭ la materia prospero. Nu, mi ne intencas diskuti la fundamentan problemon, sed nur rakonti iom pri kiopodo fare de la socio por savi viktimojn de la nomita manko en nia kulturo.

Barnbyn (Infanvilaĝo)

Pasintan vintron mi laboris en loko por neŭrozaj kaj mediodifektitaj infanoj, posedata de la urbo, Stokholmo, Barnbyn (infanvilaĝo). Ĝin oni aranĝis laŭ modernaj psikologiaj konceptoj. Du kuracistoj kaj tri psikologoj garantias al la ĉ. 60 infanoj sciencan traktadon, i. a. laŭ psikoanalizaj metodoj. La ĉiutagan vivon oni klopodis aranĝi en medio, kiel eble plej simila al ordinara familla vivo. Tiel la infanoj loĝas en sepopaj grupoj kun "patrino kaj patro" en dometoj disŝutitaj en arbareta tereno apud Mälaren (Melarlago). Estas vera paradizo, precipe somere, kiam oni povas konstrui kabanetojn en la arbaro kaj vivi, kiel sovaĝuloj.

En tia familio mi do estis patro. Miaj taskoj estis helpi al la patrino per purigado ktp. kaj esti ludema, komprenema patro kaj kompreneble ankaŭ gardanto de la ordo. Mi do faris proks. tion, per kio amuzas sin ordinara patro, flanke de la pangajna laboro. Al mi la ludo ŝajnis streea. Mi estis nesperta, jam iom grizhara fraŭlo, klam subite mi trovis min kiel patron de 6 bruantaj kaj malpacemaj knaboj, kaj unu 14-jara knabino, ne ĉiam cedema. Cetere la Barnby-aj infanoj ne havas la plej bonan famon. Nur kelkaj estas evidente timemaj. La aliaj, kiel mi ĵus diris, malbonkondutaj. Kaj la patro en Barnbyn ne estas la sama aŭtoritatulo kiel ordinara patro. Ne gravas, ke li staras laŭ la dungokondiĉoj sub la patrino; pri tio la infanoj apenaŭ scias. Sed gravas, ke li ne estas alportanto de la grava mono. Li estas nur helpanto de la patrino, -- eĉ ne-bona helpanto, ĉar ne estas sekreto, ke dum liaj liberaj horoj la anstataŭantino ordinare faras pli akuratan laboron. Sed ŝajnis al mi, ke la titolo "patro" tamen donis iom da aŭtoritateco. Kaj paradokse, aŭtoritateco estas tre valora por tiu, kiu devas eduki ilin laŭ la principo de nedevigo.

Evito de rektaj ordonoj

Estas vero, ke en Barnbyn oni klopodas eviti rektajn ordonojn kaj malpermesojn. Sed tio ne signifas, ke la infanoj rajtas fari kion ajn. Tute erara estas la onidiro, ke la gepatroj sidas ridetantaj kun krucitaj brakoj kaj lasas, ke la geknaboj ruinigu la dometojn -- eĉ, ke la patroj mem ĵetas ŝtonojn al la fenestroj por kuraĝigi la knabojn "liberigi subpremitajn impulsojn". Ne, la scienca pasiveco apartenas al la psikologoj en la terapiejo. La gepatroj devas fidi pri la instinkta aktiveco. Certe la infanoj per siaj poŝmonoj devas pagi tion, kion ili detruas ahmenaŭ simbolan sumon. Ke tamen multege da fenestrovitroj estis rompitaj dum la okjara ekzisto de la vilaĝo, estas ne-kontestebla fakto. Kelkfoje kulpis nespertaj gepatroj, sed en aliaj okazoj oni ne povis trovi evidentan kaŭzon, nur ke infanoj kun tiaj kvalitoj, kiel la klientoj en la vilaĝo, foje-foje tute perdas la ekvilibron.

Oni klopodas starigi nepre necesajn regulojn per decidoj en kunvenoj, kie la infanoj havas plenajn rajtojn. Ke ili faras la plimulton, ne estas danĝere. La ĉefkuracisto, kiu ludas la rolon de vilaĝa patriarko, estas la prezidanto. Tio estas memkomprenebla. Kaj li scias gvidi la diskuton en la ĝustan direkton, kaj fari nerimarkeble konvenajn proponojn.

Maskita karesemo

Fremdulo, faranta mallongan viziton en la vilaĝo, ordinare konsterniĝas, ke la infanoj tute malkaŝe fumas kaj estas tre arogantaj al la plenkreskuloj. La malĝentileco tamen plej ofte estas evidente supraĵa, efektive maskita karesemo. Kiel signo de resaniĝo aperas ofte post surprize mallonga tempo spontana ĝentileco; speciale ekster la vilaĝo la plej multaj scias konduti dece. (Se eble, la infanoj vizitas gepatrojn aŭ aliajn koncernulojn dimanĉe. La, bedaŭrinde oftaj malhelpoj ĝenerale ne dependas de la infanoj.) Preskaŭ neniam temas pri gepatroj vivantaj en harmonia geedzeco, sed tute male. Ofte needziniĝinta patrino, aŭ eksedzino sola portas la respondecon. Unu el la plej gravaj taskoj de la psikologoj en Barnbyn, estas doni helpon al la gepatroj. En multaj okazoj oni devas havigi bapto-gepatrojn.

Ĝenerale grava sinten-difekto, plej ofte ŝtelemo venigas la infanojn at Barnbyn. La plej multaj povas forlasi ĝin post unu aŭ du jaroj. Neniu rajtas resti tie post sia 15-a jaro. La ĝisnunaj spertoj montras, ke 80 % el ili ne plu bezonas ian specialan atenton de la socio.