Enkomputiligis Don HARLOW

Piramidoj kaj kanaloj

de Julio BAGHY

originale aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 49


Piramidoj kaj kanaloj
ŝviton sorbas, penon urĝas,
laborestroj sklavojn skurĝas,
vivojn glutas la bataloj...
KLIO notas en analoj:
"Supre siblas - ureuso,
sube veas sklavkorpuso,
milionoj da damnitoj
kaj kreiĝas gloraj mitoj,
piramidoj kaj kanaloj...

Piramidoj kaj kanaloj;
inter ili Vivo bruas,
ondas, tajdas kaj detruas
dum jarmiloj en bataloj...
KLIO notas en analoj:
"Supro reĝe regi ŝajnas,
subo perdas, eĉ se gajnas;
supro planas, subo kreas,
sedm... kun mitoj ja pereas
piramidoj kaj kanaloj...

Notoj

Ureuso planeda konstelacio.
Analo la libra kroniko de Klio (= Historio).