Enkomputiligis Don HARLOW

Redaktora poŝto

de F. SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 96


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Konstante alvenas leteroj, kiuj pruvas la komprenemon, simpation kaj aktivan kunagon de nia legantaro. Ni dankas kaj certigas niajn amikojn, ke estas plezure redakti gazeton al tia publiko. Vi komprenas, ke letero kun tiom da simpatio, kiom unu el la hodiaŭ alvenintaj leteroj montras i. a. per la suba citaĵo, efikas kiel sprono: "En certa maniero estas nemezureble posedi tian revuon, kiel propagandilon, kiam oni diskutas kun siaj amikoj pri uzado de nia lingvo kaj movado en la diversaj sferoj de la homa socio." (I. O. el Reykjavik.) En iu maniero ni respondas al ĉiu letero, sed aparte ni volas mencii leteron el Dresdeno, kiu diras la jenon: ... "mi nur povas legi tiun valoregan revuon, ĉar mia vialanda kolego, tramisto Ivar Paulsson oferas por mi la abonprezon por la tuta unua jaro. Do mi tre ĝojus, se eblus al vi, mencii en sekvonta numero ankaŭ tiujn idealistojn, kiuj per tia ago ebligas al kamaradoj, al kiuj neniel eblas abonpagi, la legadon de tiu ĝuodona verketaro." Ni konsentas: tiuj ĉi bonkoruloj, kies nombro ne estas malgranda, meritas sinceran dankon ankaŭ de la gazeto mem, kies utilan sangcirkulon ili akcelas per sia tributo. La tenton, aperigi ĉiujn nomojn, ni devas kontraŭstari pro lokomanko. Sed ni kore dankas la supre cititan leteron al tramkontrolisto R. M., kaj volonte instigas niajn legantojn -- se eble -- al simila ago, kiel la supre menciita.