Enkomputiligis Don HARLOW

El la profundo

Kompilis R. D.

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 86-87


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ĵus pasis 75 jaroj post la morto de Dostojevsleij. Dostojevskij, la verkisto estas senmorta. Lia verkaro estas forto, efikanta por la kompreno pri la individua suferoj pri la tragedio de la individuoj eĉ en epoko, kiu subtaksas kaj bagateligas ilin.

Ni haltu iomete ĉe tiu mejloŝtono de la tempo kaj citu el du leteroj. La unuan Dostojevskij skribis antall ĉ. 100 jaroj alsia frato el Sibenio, kie la korpe kaduka verkisto pasigis dek pezajn jarojn en kancero kaj minejo. La dua letero tute me devenas de Dostojevskij. Sed legante ĝin, ni ne povas ne pensi pri Dostojevskij.

I.

"... Tutajn kvar jarojn mi pasigis inter la muroj de la malliberejo kaj rajtis forlasi ĝin, kiam oni kondukis min al punlaboro. La laboro plej parte estis peza, kaj miaj fortoj kolapsis ofte en pluva vetero aŭ en la severa frosto. La hidrargo ekfrostis kaj unu el miaj piedoj frostis. Ni ĉiuj loĝis en malnova ligna barakaĉo, kie estis ne tolereble varme somere, sed kruele malvarme vintre. Sur la planko colalte kuŝis la malpuraĵo, tiel ke oni ekglitis en ĝi. La etaj fenestroj estas tiel frostiĝintaj, ke oni apenaŭ povas legi dum taglumo; de la plafono gutas kaj de la muroj trablovas. Ni estas kunpremitaj, kiel haringoj en ladskatolo. Oni hejtas la kamenon per grandaj lignopecoj, sed tamen estas tiel malvarme, ke oni ne povas revarmiĝi. De la vesperkrepusko ĝis la mateno estas malpermesite al ni forlasi la kazernon; en la vestiblo estas lokita granda trogo por iu celo, kaj oni apenaŭ povas spiri en la pestigita aero. Sed la malliberuloj ja fetoras kiel porkoj. Ni dormas sur la nudaj lignobretoj; pli ol unu kusenon neniu rajtas havi, kaj la piedoj estas nudaj. Oni povas verŝi la pulojn kaj la pedikojn per sitelo ..." ktp.

La priskribon Dostojevkij daŭrigas kaj poste:

"Ni revidos unu la alian, frato. Pri tio mi fidas firme. En mia animo ĉio estas klara, kaj mi vidas definitive mian estontecon antaŭ miaj okuloj ... Cetere la homoj estas ĉie homoj. Eĉ en la pundomo inter la murdistoj mi ekkonis homojn, profundajn, fortajn kaj belajn naturojn, kaj trovi oron sub la kruda ŝelo ofte kaŭzis al mi grandan ĝojon. Unu el la pundomanoj ploris, kiam mi adiaŭis lin. Mi donis al li jen kaj jen kelke da moneroj, kaj la dankemo estis senlima. Sed mia propra karaktero dumtempe iĝis pli malbona. Mi estis eksplodema kaj malpacienca al miaj sammedianoj, sed oni konsideris natura mian animstaton kaj akceptis ĉion sen grumblado. Kiom da popoltipoj kaj karakteroj mi ekkonis en la pundomo! Mi kunvivis kaj mi kredas, ke mi konas ilin bone kaj ĉefe la preman vivon de la simpluloj. Mi ne vane pasigis mian tempon ĉi tie."

II.

Antaŭ la katastrofo de la germana armeo eĉ Stalingrad (1943) la lasta poŝtaeroplano de tie kunportis sep sakojn da leteroj. Tiuj leteroj neniam atingis la adresitojn, sed ilin oni trastudis, sistemigis, grupigis por envicigo inter historiajn dokumentojn. La germana publiko neniam ricevis informojn pri tiuj ĉi studoj. Pri tio oni ne povas miri. Sed post la milito aperis libroj kun la lastaj leteroj de la stalingradaj batalintoj. Tiuj leteroj gvldas plejparte niajn pensojn al Dostojevskij, kaj inter ili ankaŭ la jena krio el la profundo.

..."Neniu scias, kio okazos pri ni; mi mem kredas, ke ĉio estas finita. Tio estas kruda vorto, sed vi devas kompreni, kion mi opinias. Multo ŝanĝiĝis post tiu tago, kiam mi forlasis, mian postenon por iĝi soldato. Tiam ni ankoraŭ vivis en la kredo --kiun nutris mil esperoj kaj atendoj -- ke iam certe estos bone. Kaj tamen jam tiam kaŝis sin paraliziga funebro malantaŭ la adiaŭvortoj, kiuj devus konsoli nin pro tio, ke niaj kvar monatoj de geedza feliĉo jam forpasis. Mi memoras leteron, en kiu vi diris, ke vi plej volonte volus kaŝi la vizaĝon en la manojn kaj forgesi. Kaj mi respondis al vi, ke vi havas kaŭzon por fari tion, kaj ke la noktoj de Ruslando estas multe pli nigraj kaj pli premaj ol la noktoj tie hejme.

La noktoj ĉi tie ĉe la orienta fronto nun iĝis eĉ pli mallumaj, pli mallumaj ol mi estus kredinta ebla. Dum tiaj noktoj oni kuŝas kaj cerbumas ofte pri la senco de la vivo kaj kelkfoje oni kredas, ke oni distingas iun respondon. Nun kuŝas tempo kaj spaco inter ni. Mi estas transironta la sojlon, kiu por-eterne disigas nin de nia propra, malgranda mondo, kaj kiu gvidas en alian, kiu estas pli granda kaj danĝera, jes, neniiga. Se mi estus indulgita de tiu ĉi tuta milito, mi estus tiam kompreninta, kion signifas esti edzo kaj edzino en la plej profunda, plej vera senco. Nun, kiam mi skribas al vi tiujn ĉi lastajn liniojn, mi scias tion same."