Enkomputiligis Don HARLOW
Tiu ĉi traduko de R. Rossetti (Birmingham) estis premiita per la "Laŭro Verona" kaj "Laŭro Rodo" en la Poezia kaj Muzika Konkurso "Ariel".
Romeo: Sed haltu: kia lumo traradias tiun fenestron? Jen la oriento, kaj Julieta estas mem la suno! Leviĝu, bela suno, kaj mortigu l' envian lunon, kiu triste palas, ĉar vi, servanto ŝia, estas jam pli bela ol ŝi mem. Ne estu plu ŝia servanto, se ŝi vin envias: ŝia vestala robo estas verda kaj malsaneca, kaj nur malsaĝuloj portadas ĝin volonte. Ĝin forĵetu. Jen mia damo, ho, jen amo mia! Se nur ŝi tion scius!... Ŝi kvazaŭ ion diras, sed silentas. Nu kio? Elokventas la okulo, kaj mi respondos ĝin. -- Mi tro arogas. Ne min ŝi alparolas. Jen du steloj, plej belaj de l' ĉielo, pro afero volas foriri kaj ĝentile petas okulojn ŝiajn briletadi dume, ĝis la reveno, en iliaj orboj. Kio, se supre ardus la okuloj, kaj en vizaĝo ŝia brilus steloj? La hel' de ŝia vango superbrilus la stelojn, kvazaŭ taga lum' la lampon. Ŝiaj okuloj sur ĉielo verŝus tra l' tuta volba vasto tian brilon helegan, ke la birdojn tio vekus al kanto, kvazaŭ nokto jam ne regus. Jen, ŝi la vangon klinas sur la manon! Ho se mi estus ganto sur ĉi mano, ke povu mi ektuŝi tiun vangon! Julieta: Aj mi! Romeo: Ŝi ekparolas! Ho denove parolu, anĝelino, ĉar vi staras en glor' majesta super mia kapo, kvazaŭ flugila kurier' ĉiela por la okuloj, blanke allevitaj de homoj repaŝantaj por rigardi, dum li traarkas la malviglajn nubojn kaj velas sur la brusto de l' aero. Julieta: Romeo! Kial estas vi Romeo? La patron neu kaj la nomon ĵetu Aŭ, se ne tio, ĵuru vin nur mia, kaj mi ne estos Kapuleto plu! Romeo: (Ĉu plu aŭskulti, aŭ jam nun paroli?) Julieta: Min malamikas sole via nomo; vi tamen estas vi, ne ia Montekjo. Montekjo, kio estas? nek piedo, nek mano, brak' vizaĝo, nek alia esenco de la homo. Ho nur estu alia nom'! Ĉu gravas do la nomo? Ja tio, kion ni titolas rozo, sub nom' alia same dolĉodorus. Romeo do, estante ne Romeo, retenus sian dolĉan perfektecon sen tiu nomo. Jetu ĝin, Romeo! Kaj, por ĉi fremda parto de vi mem, prenu mm tutan! Romeo: Kore mi akceptas. De nun neniam estos mi Romeo. Julieta: Ej, kia homo estas vi, ke tiel sub noktvualo vi aŭskultas min? Romeo: Per nomo, sanktulino, mi ne scias respondi. Mian nomon mi malamas, ĉar vin ĝi malamikas. Se ĝi estus skribita, mi traŝirus ĝin detrue. Julieta: Ankoraŭ mi ne trinkis per orelo cent vortojn de parolo via, tamen la sonon mi rekonas. Ĉu vi ne Romeo estas, kaj Montekjo? Romeo: Ne. Nek unu nek alia, bela nimfo, se unu aŭ alia vin malplaĉas. Julieta: Kiel vi venis tie ĉi, kaj kial? La ĝardenmuroj altas por grimpado. kaj tie ĉi la monto vin atendas, se miaj virparencoj trovos vin. Romeo: Per la flugil' facila de la amo mi superflugis tiujn murojn, ĉar ne povas ŝtonaj limoj bari amon, kaj kion amo povas, ĝi ekfaras. Tial ne ĝenas min parencoj viaj. Julieta: Se ili vidos, ili murdos vin. Romeo: Ve! pli minacas nur okulo via, ol dudek el iliaj glavoj. Nur ridetu, kaj mi spitos al atakoj. Julieta: Mondo! Prefere ili vin ne trovu! Romeo: La volvo de la nokto nin forkaŝas; kaj, se vi min ne amas, ili trovu ĉi tie min kaj finu mian vivon, prefere ol ke vivu mi en morto, sen via amo. Julieta: Kiu vin direktis Ĉi tien? Romeo: Amo, kiu spronis min demandi; li konsilon al mi donis, kaj mi okulojn donis al li danke. Piloto mi ne estas, sed se vi troviĝus trans la hasta, fora maro, sur ties bordo ĉe la monda rando, mi aventurus por juvelo tia. Julieta: La nokta masko ombras miajn vangojn, alie honta ruĝo ilin pentrus pro tiuj vortoj, kiujn vi subaŭdis. Volonte mi rifuĝus al la deco, volonte neus, kion mi eldiris, sed konvencioj for! Ĉu vi min amas? Mi scias, ke vi diros "Jes", kaj mi la vorton kredos, tamen, se vi ĵuros, vi eble ĵuron rompos. Oni diras, ke Jovo pri perfidoj de amantoj ridetas. Ho Romeo, mia kara, se amas vi, deklaru ĝin sincere. Aŭ, se vi kredas, ke mi tro facile estas venkita, mi brovumos spite kaj diros al vi ne, sed alikaŭze mi tion ja ne farus. Efektive, Montekjo bela, mi tro kore amas, kaj eble vi do kredos min leĝera. Sed ho, sinjoro, fidu, ke mi restos fidela pli ol tiuj, kiuj ruze sin vestas per mieno de fremdeco. Mi tenus min pli fremde, mi konfesas, sed jam vi aŭdis, antaŭ ol mi volis, mian pasian voton: do pardonu, kaj ne imputu al la am' facila ĉi tiun cedon, kiun nigra nokto alportis al la lumo. Romeo: Sinjorino, mi junas laŭ la sankta luno, kiu la pintojn de l' fruktarboj nun arĝentas -- Julieta: Ne ĵuru laŭ la huno, la kaprica, kiu monate ŝanĝas sian rondon, ĉar eble same via am' varios! Romeo: Laŭ kio do mi ĵuru? Julieta: Eĉ ne ĵuru. Aŭ eble nur laŭ via digna memo, la dio ja de mia idolamo, kaj kredos mi. Romeo: se mia kordediĉo -- Julieta: Ne ĵuru. Kvankam nun pri vi mi ĝojas, ne ĝojas mi pri tiu ĉi kunligo. Ĝi estas tro impulsa, malprudenta, tro flagra, kvazaŭ fulmo, kiu ĉesas, antaŭ ol oni povas diri: "Fulmas!" Plejdolĉa, bonan nokton. Ĉi burĝono de l' amo eble, per la spir' somera, fariĝos floro ĉe l' revido plua. Bonnokton! Dolĉa pac' al via koro, kiel en brusto mia, ho Trezoro! Romeo: Ĉu vi min lasos tiel senkontenta? Julieta: Kian kontenton nun vi povas havi? Romeo: La interŝanĝon de la amoĵuroj. Julieta: Mi donis mian antaŭ ol vi petis, kaj tamen mi dezirus ĝin rehavi. Romeo: Por kio? Ĉu vi volus ĝin repreni? Julieta: Nur por solene doni ĝin denove. Kaj tamen mi, doninte ĝin, ne perdis. Mia abundo estas, kiel maro, senlima; samprofunda mia amo. Ju pli al vi mi donas, des pli multe mi havas mem, ĉar ambaŭ ja senfinas. -- Interne io bruas. -- Kara mia, adiaŭ! La vartistino vokas interne. Nu tuj! -- Montekjo kara, nur fidelu. Restu momenton: mi revenos jam. Ŝi foriras. Romeo: Ho vi, benita nokto! Mi ektimas, ĉar estas nokto, ke ĝi estas sonĝo, tro flate dolĉa por substancon havi. Julieta reaperas supre. Julieta: Romeo kara, nur tri vortojn, poste bonnokton efektive. Se vi amas honore, kaj edziĝi vi intencas, sciigu al mi morgaŭ per sendito, kiun mi mem provizos: kie, kiam, la riton vi celebros, kaj mi metos mian fortunon ĉe piedoj viaj kaj sekvos vin, sinjor', tra l' tuta mondo. Vartistino (interne): Sinjorino! Julieta: Nu tuj. -- Sed, se vi celas malhoneste, mi vin petegas -- Vartistino (interne): Sinjorino! Julieta: Tuj! -- ĉesi la ampetadon, kaj min lasi al mia malfeliĉo. Morgaŭ frue mi sendos. Romeo: Ke prosperu mia animo -- Julieta: Miloble bonan nokton! Romeo: Miloble triste, sen radio via! Amo al amo kuras, kiel knabo de l' lernejo, sed sin fortrenas, kiel al libroj li kun veo. Li malrapide foriras. Reaperas Julieta supre Julieta: Romeo! Ts! Ho, por falkestra voĉo por logi ĉi virfalkon re al mi! Nun raŭkas mallibero, ne kuraĝas paroli laŭte, ĉar alia mi la groton ŝirus kie Eĥo sidas, kaj tedus ŝian langon aerecan per ripetad' de l' nomo de Romeo. Romeo: Mia anim'! ja vokas mian nomon. Kiel arĝente tra la nokto sonas la langoj de amantoj! Plej muzike por la oreloj, kiuj priaŭskultas! Julieta: Romeo! Romeo: Mia kara? Julieta: Kiam, morgaŭ, mi sendu al vi? Romeo: Je la naŭa horo. Julieta: Do nepre. Dudek jaroj dume pasos. -- Mi jam forgesis kial mi vin vokis. Romeo: Mi staru, dum vi penos ĝin memoni. Julieta: Mi plu forgesos, por ke vi staradu: Julieta: mi tiom amas vian societon. Romeo: Kaj restos mi, por ke vi forgesadu, kaj nur ĉi tie konos mi la hejmon. Julieta: Preskaŭ matenas; vin mi volus peli, sed ne pli for ol birdon de bubino, kiu petole lasas ĝin forsalti el sia amo, kiel en katenoj malliberulo povra, kaj tuj poste retiras ĝin al si per silkfadeno, pro amo domaĝante la liberon. Romeo: Mi volus esti via birdo. Julieta: Jes, mi same ĝin dezirus sed, tre eble, mi vin sufokus per la dorlotado. Nu, bonan, bonan nokton, kara mia! Disiĝo tiel dolĉas en ĉagreno, ke diros mi "bonnokton" ĝis mateno. Ŝi foriras. Romeo: Viajn okulojn lulu sonĝtrankvilo! Ho, se min benus sama sonĝazilo! Al mia konfespatro tuj mi iros, La helpon petos kaj feliĉon diros. Li foriras. |