Enkomputiligis Don HARLOW

Iuvespere en la Saharo

Recenzeto de F. SZILÁGYI pri Tartarin de Taraskono de Alphonse DAUDET

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 95


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Tartarin de Taraskono, la komika aventurserio de la bona sudfranco, kiun la facilmova plumo de Alphonse Daudet eternigis, nun aperis en tre bona traduko de karmemora Jean Delor kaj Paul de Brun. Pri la agrabla eksteraĵo de la libro zorgis la eldonejo "Heroldo de Esperanto", kiu krom bonaj bindo kaj papero provizis la libron per 10 tutpaĝaj ilustraĵoj de Lucien Guézennec. Ni tuj rimarkigu, ke la desegnisto de tiuj ilustraĵoj ne kreas same gracie, kiel la fantazio de Daudet. Ili reprezentas alian, ian plumpan specon de la satiro. Ĉar Tartarin estas satira bildo sed milde ridetiganta. Se oni komparas ĝin kun Don Kiĥoto, (sub kies konscia influo, eble kiel karikaturo de la karikaturo, ĝi naskiĝis): Don Kiĥoto estas tragikomedia simbolo de la homa idealismo, dum la bildo de Tartarin estas senombra, serena rakonto, amuze tuŝanta kaj prezentanta la difektojn de la homa naturo kaj taraskonaĵojn de multaj francoj (kaj ankaŭ alilandanoj). Tiun ĉi naivan heroon oni sekvas volonte kaj kun simpatio dum liaj aventuroj parte hejme, parte en Afriko "ĉe la Turkoj", kie li pelas la ombron de netroveblaj leonoj, kies faligo orumus lian nimbon, jam iom rust-atakitan. Tiu leonĉaso komenciĝas per mortpafo de azeno; en la nigro de la afrika nokto oni ne povas diferencigi la bestojn kaj tial viktimiĝas azeno anstataŭ leono. Sekvas aliaj epizodoj, inter ili amhistorio, kies idealigita virino estas same malproksima de la ideala supro, kiel la azeno de la leono. Sed pri tio Tartarin nur iom poste informiĝas kaj ankaŭ tiam rapide forskuas de si la memorojn, ne taŭgajn por la rememorado. Sed fine: li mortpafas leonon. Verdire ankaŭ tiu ĉi leono estis de duagrada sortimento, blinda kaj malsovaĝa, sed leono ... Iom polva kaj ĉifonigita estas la optimismo de Tartarin, kiam li returnas sin al Taraskon. Nur iu ne-forpelebla dromedaro sekvas lin. Sed kiam li alvenas, Taraskon atendas sian grandan leonĉasiston kun jubilo kaj Tartarin retrovas sian plenan memon en Taraskon kaj en siaj arabeskitaj afrikaj rememoroj; kaj la leganto demetas la libron kun agrablaj memoroj de bona verko, kreita de simplaj, sed majstraj rimedoj de eminenta verkisto.

La prezo de la plaĉa volumo estas 9:70 sv. kr. aŭ 1:75 usonaj dolaroj (plus sendkosto).