Enkomputiligis Don HARLOW

Scio-Belo-Lingvo

Recenzeto de F. SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 95


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Kun la supra titolo aperis stencilita, grandformata 36-paĝa almanako de la Londona Laborista Esperanto Klubo, kies enhavo me ritas seriozan atenton. La celo de la almanako estas provizi i. a. izolulojn kaj malgrandajn grupojn per prelega materialo. Laŭ la valoro de la unua "Almanako" oni povas nur kun intereso atendi la sekvajn numerojn. Ĉiu unuopa artikolo estas pripensiga kaj instiga por pridiskuto. La artikoloj rilatas plejparte Esp-on kaj ĝian rilaton al nia epoko socio kaj lingvistiko. Jen la aŭtoroj: D-ro A. Mildwurf, prof. Flugel, C. A. Capp, W. Auld, k. c. -- Unurilate ni tamen emus diskuti kun la lerta redaktoro, kaj tio rilatas la finaĵojn de la landnomoj. Io, kio estas en tiom vive eksperimenta stato, kiel tiu ĉi problemo, ne apartenas tute al la arbitro de la redaktoro. Niaflanke ni enlasis ambaŭ sufiksojn laŭ la manuskriptoj de la aŭtoroj kaj dumtempe ni zorge observis la reagon de la publiko kaj la sintenon de la verkistoj. Se ni ne eraras, granda parto de la "io-istoj" transiris en la ujo-tendaron, kiu lasta nuntempe komencas definitive superi nombre la unuan. Pro diversaj kaŭzoj, ĉefe pro la lingva unueco ankaŭ subskribinto mem preferus la ĝeneralan uzon de ujo en landnomoj, konstatante tamen, ke tiu ĉi landnoma sufikso ne favoras al la internacia aspekto de Esperanto.

La prezo de la kajero estas 2 a. ŝilingoj. (Mendebla: Workers Esperanto Movement, 3 Askdown Rd, Epsom, Surrey.