Enkomputiligis Don HARLOW

Venĝo de musoj

de Stephan ZODEL

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 74-77


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

S. Zodel, aŭstro, jam pli frue prezentis sin per artikolo pri Mozart al nia publiko. Ĉifoje li aperas per vigla rakonto.

Kio ĉi tie estas rakontota, tio okazis dum la lasta mondmilito. Temas pri travivaĵo de amiko laŭ la sekvanta kronologia raporto:

Mi apartenis tiam al germana armegrupo, kiu iutage translokiĝis el Italujo al Francujo. Tuj post la elvagoniĝo nia trupo marŝis en grandvilaĝon, kiu prezentiĝis preskaŭ orfigita de civilistoj.

Oni ŝtopis nin en domojn, en stalojn, en remizojn kaj budojn, mallonge dirite tien, kie ekzistis iom da spaco por granda bataliono. Laŭdire nia restado en tiu ĉi loko estis tempolimigita nur por kelkaj tagoj. La ejo destinita por mi kun dek samrotanoj iam servis kiel vendejo por nutraĵoj. Simplaj brunkolorigitaj etaĝeroj ĉe la muroj kaj du vitrokloŝoj, iam uzitaj por ŝirmi buteron kaj fromaĝon, sole atestis ankoraŭ pri la celo de nia restadejo dum bonaj pacaj tagoj. Krom tiuj malmultaj modestaj objektoj du ege primitivaj tabloj kaj kelkaj iom malfirmaj seĝoj tie troviĝis.

Soldatmaniere ni baldaŭ estis aranĝintaj ĉion laŭ nia bezono en tiu ejo ne tre vastspaca, kaj ĉar oni nelonge poste provizis nin per freŝa pano, ĝi estis provizore staplita en unu el la etaĝeroj. Ni posedis ankoraŭ panrestaĵojn el la kelktaga fervoja transportado. Vera maloftaĵo, fakte, ĉar soldatoj kutime ja konstante suferas pro manko de pano. En la genmana armeo oni bakis firmajn, kompaktajn panbulkojn laŭforme similajn al dikaj malhelbrunaj brikoj.

Kiam sekvantmatene kamarado etendis manon al tia "briko" por piktranĉe ĝin fendi, li miris, mantenante ion, kio distinge pezis alie ol kutime. Atente li rigardis la panbulkon, turnante ĝin, kaj surprizite konstatis, ke truo kondukis en kavon. La mimiko de la vira vizaĝo evidentigis, ke li fulmrapide rekonis la situacion. Ĉi tie do ne nur soldatoj trovis provizoran azilon, ĉi tie nestis ankaŭ musoj...

Ĉefserĝento Bodo, nia severa superulo, postulis la elkavigitan panbulkon por uzi ĝin kiel musokaptilon. "Ĝoju, vi etaj bestaĉoj! Vi ĝuste konatiĝos kun mia persono!" li diris sarkasme, dum moke kurbiĝis la larĝa bubo. Kaj li metis nun tiun ĉi panon sur la saman lokon de la etaĝero, ŝovante ĝin al la murtruo, kie jam antaŭe kuŝis la panbulko, ĉar tie, jes, tie en la murtruo ili ja certe nestas, tiuj etaj grizaj fibestoj.

Inside la musoĉasisto nun atendis streĉmiene. Kaj fakte: ne daŭris longe kaj li jam povis aŭdi, ke io gratetis kaj skrapis en la panointerno. Helpe de simpla kartono la viro ĉe la mura flanko rapidmanipule kovris la truon de la panbulko kaj jen: la unua museto estis kaptita.

Kiel do ĉio bonege funkciis! Nia ĉefserĝento, kutiminta ja ĉiam pensi pri farendaj necesaĵoj, jam antaŭpreparis la porekzekutotan ĉelon. Estis unu el la vitrokloŝoj. Kaj ĝi devis enen, la impertinenta museto, por tie atendi, kian diablemalican mortspecon elpensis la gigantula homo por ĝi.

Timigite la besteto jen kuris al tiu ĉi direkto, jen kuris alidirekte, puŝis ĉiam denove al la vitrovando, provis sin rektigi kaj grategi sur la glatglitiga vitro, malesperante rondkuris laŭ la vitra vando kaj fine devis rezigni ĉiujn pluajn klopodojn, kiuj celis elsavon el la vitra malliberejo. Jes, ĉio farita estis kaj restis vana.

Tiom malgranda estis la muso! Tiel juna! Kaj bahdaŭ, bedaŭrinde, ĉesos la bela musovivo, kiu apenaŭ komenciĝis kaj kiu, ho, estis tiel ĝuinda, tiel plaĉa!

Laca de la streĉa luktado, indiferente rigardis la kaptita hesteto antaŭ sin. Malŝvele ĝi kaŭris en stato malgaja, apatia. Se nur ekzistus iu, taŭga por konsoli ĝin en tiu trista situacio kaj plenigi ĝin per eta espero!...

Subite skuiĝis la korpo de la malgrandulino. Ĝi estis kvazaŭ hipnotigita, ĉar en la vitrokloŝon sagis muso me tute juna plu. Ĉu la patrino? Ĉu eble la patro? --

Ĝiukaze nun ŝanĝiĝos ĝia sorto, tute certe, ĉar venis ja helpo. Sed kio okazis? Nenio alia ol tio, kion antaŭe faris la eta besto. Unue sekvis sovaĝa, ĉagrena kurado zigzage; poste la muso, kolerigita, furioze ribelis kontraŭ la vitrovando, kaj ĉio ĉi finiĝis tiel kiel ĝi estis antaŭvidebla. Sekvis stato de laca malstreĉiĝo, stato de malgaja rezignacio. Ankaŭ la maljuna, vivosperta muso devis do kapitulaci, ankaŭ ĝi devis cedi al la nepra senŝanco, sin savi el la malliberejo.

Kiam la tria grizulino troviĝis sub la vitra kloŝo (laŭ la grando ĝi havis mezan aĝon), ĉefsergento Bodo pripensis, ĉu ne estus konsilinde, la pluajn kaptotajn musojn enkarcerigi en la duan ĉelon. Ĉu li ne malhelpu fuĝon? Jes tia eblo ekzistis, kiam li ĉiufoje levis la vitrokloŝon por pligrandigi la nombron de la kapitoj. Kaj libereco estis io, kion tiu viro ne povis toleri por iu ajn homo, des malpli por besteto. Ho, lia persono estis tia, ke la sinsavo de nur unu museto estus loginta el liaj okuloj larmojn de rabio.

Nun jam entute ses estis enŝlositaj. Kion projektis fari la viro kun la bestetoj sub la du vitrokloŝoj, tio restis la sola sekreto. Ĉu povis esti io bona? Certe ne.

Intertempe vesperiĝis. Grupeto el niaj dekunu samrotanoj fervore kartludis. Tie en angulo kamarado sur altlevitaj genuoj skribis leteron por la hejmo. Unu, kiu ŝatis dormi, jam streĉis siajn membrojn por ripozi. Alia kamarado, sidanta sur la planko, kun atenta sindono fadenflikis siajn ŝtrumpetojn.

Flanke de ni ĉiuj sidis Bodo ĉe tablo antaŭ la du vitraj kloŝoj kaj incitetis siajn musojn. Pro amuziĝo li, de ekstere piketante jen tiun, jen alian muson per trikilo, puŝis unu besteton kontraŭ la alia por kaŭzi konfuzon inter la bedaŭrindaj enŝlositaj bestoj. Aŭ la viro tiklis ilin per paperstrio, kiun li, ĝuste por tiu celo, enturnis spirale. Dum tiuj faroj malice fulmis liaj okuloj kaj plezure li mienridis por si kiam li kun sukceso turmentis unu post la alia el la musoj per siaj sadistaj rafinitaĵoj.

Ĵus estis fuĝintaj ĉiuj tri bestetoj de unu vitrokloŝo al la ekstremkontraŭa flanko. Timigite unu premis sin al la alia. Sed la viro ne ĉesis piketi aŭ tikli ilin tiel, ke unu rampis sun la dorson de la apudulo, kio aspektis, kvazaŭ la musoj vigle interbatiĝus. Pli da plezuro li ne povis deziri por si. Kaj la bestoturmentanto pli alte levis la kloŝon, por ke li kapablu sufiĉe froteti ĉiun el la tri musoj per la spiraligita paperstrio, kiun li ĵus tenis en la dekstra mano. Kiel gajiga estis tio! Kaj kiel ridiga! ĉio ĉi tiel amuzis la antipatian ulon, ke li tutvizaĝe grimacis, kvazaŭ la vizaĝo apartenus al cirka klaŭno.

Jen, subite unu el la musoj, brr, sagrapide kuregis tra fendeto de la iom levita kloŝo kaj dua sekvis. Tio okazis dum ero de sekundo. La vojo rekte kondukis en la iom malbutonitan ĉemizon de la ĉefserĝento.

Bodo eksaltis kvazaŭ pikite de mil da pingloj kaj kriis en maniero, ke tiu akra krio penetris ĝismedole. Baraktante kiel fadenpupo, li forte tiris je sia ĉemizo por depreni ĝin de la korpo, ĉar la du musoj ade ĉirkaŭkuris lian korpan mezon.

Kun malfermitaj buŝoj ni ĉiuj por sekundoj intense fiksrigardis al la ĉefserĝento, kaj ĝis ni en nia paralizigo rekonis, kio fakte okazis, Bodo sukcesis perforte ŝiri de si la ĉemizon. Kaj la du musoj tra porda fendo povis sin elsavi. Ili estis liberaj...

Eksonis nun de ni ĉiuj, kiel laŭ energia komando de ĉefserĝento Bodo, komuna elkona ridosalvo. Eĉ la maldormigita dormemulo-kamarado kunridegis el plena gorĝo. Ĉu ne estis tute natura reago? Jes, vere. Sed unu ne kunridis: Bodo. Ŝvelaplombe li staris antaŭ ni. Ambaŭ manojn li pugnite apogis sun la koksojn kaj per rigidaj okuloj rigardis antaŭ sin, dum ŝvito perlis sur lia frunto.

Regis silento, kiam spiregante li krie elpuŝis la vortojn:

"Vi nulaj uloj, vi kuraĝas min mokegi? Mi vian superulon?... Tion mi ĝuste kompensos al vi! Jes, kompensos al vi... Pro kio vi tiel rigardaĉas, he? ..."

Malfermegante siajn malvarme aspektajn katogrizajn okulojn tiel, ke oni devis timi, ke ĉiumomente povus salti la okulgloboj el la orbitoj, li fikse rigardis min laŭ mia tuta figuro, ĉar mi staris plej proksime al li:

"Rinke!"

"Jes, sinjoro ĉefserĝento!" Kaj laŭ kutime mi ekis stari en soldatrigida pozicio.

"Forportu la... forportu tiujn ĉi aĵojn!" Tiel li ordonis komandotone, per supraja kapgesto aludanta al la du vitrokloŝoj.

"Rapide!"

Kompreneble mi tuj komprenis, kion li volis. Tamen mi ne hezitis naive demandi, kio okazu do kun ili.

"Kio! Vi rinocero! Ĉu vi opinias, ke mi konservos ilin en vitra ŝranko por muzeo? -- For, for, for el miaj okuloj!" li ordonis kun pli alta voĉo en kolera maniero ne miskomprenebla, dum li kiel per glavo platmane tratranĉis trifoje la aeron.

Okulride mi ekprenis la tablon kun la du vitraj kloŝoj, sub kiuj ankoraŭ kvar musoj atendis, ke ili ricevu la liberecon, kaj singarde ŝovis ĝin el la ejo. Bonhumore miaj okuloj karesis la bestetojn. Kaj bonhumore sekvis min la okuloj de la kamaradoj...

Ĉu necesas diri ion pluan pri la musoj? Estas kompreneble, ke ĉiuj povis forlasi la vitran malliberejon, kaj certe ili danke kvitancis mian agon. Sed nia ĉefserĝento ekde nun, ho, ege timis musojn kiel peston. Ĉiufoje, kiam li surmetis sian ĉemizon, singarde li elskuis ĝin, certigante sin tiamaniere, ĉu estas ĝi senmusa. Kien ajn ni poste venis: ĉie pleje li zorgis pri tio, ĉu ekzistas tie musoj. Ne estas do mirinde, ke Bodo mokironie fariĝis nia "musorego".