Enkomputiligis Don HARLOW |
En nia lasta n-ro ni rememoris pri la bataloplena vivo kaj pri la morto de Hendrik Adamson, okazinta antaŭ dek jaroj. Samtempe kun la apero de tiu numero ni ricevis leteron de nia estona poetino, Hilda Dresen, kun propraj tradukoj -- aperontaj -- kaj i. a. ankaŭ kun manuskriptoj el la lastaj nekonataj verkoj de Hendrik Adamson. Ĉiu analizo de tiu ĉi ne-sentimentala, tamen mirinda kortuŝa poemo paliĝus apud la vortoj adiaŭaj de la poeto, kies sorto estis jam tute sigelita kaj kiu fronte kaj spite rigardis en la okulojn de la morto.
Ĉu ĝisvivos mi someron aŭ formortos en printempo, oni metos min sub teron, kiun kisos pluv' kaj vento. En humido mi forputros pli rapide ol en frosto, mia polvo florojn nutros kaj ebur' fariĝos ostoj. Jen de floroj multkoloro kaj de ostoj brila blanko pro malgajnoj, pro doloro de la viv' plej nobla danko. Vivu en la mond' vivanto sen plorĝemoj kaj sen veoj, vivu, kara Esperanto, la plej nobla el ideoj! Ho, mi faris ja nenion, ke min danku posteuloj, ne postsekvos min envio, kovros nur forgesnebuloj. |