Enkomputiligis Don HARLOW |
Ĉe la fajro el torfo, senflame ardanta, dum tempesto skuegis la domon, mi aŭskultis al voĉo de milda aĝulo, kiu flustris mistere la nomon: Annika! Morta ŝi vivas en oldaj rakontoj, drona ŝi drivas laŭ vento kaj ondoj, dum muĝas la maro, kaj densas la nuboj ĉe Dimun. De plej frua juneco en Sandoy famiĝis ŝi per haroj pli nigraj ol nokto, kaj ridetis per dentoj rabbeste perfektaj la varmsanga filino de l' vokto, Annika! Gape avidis ŝin pretaj junuloj, frape rebridis ŝin patraj skrupuloj, dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe Dimun. Tamen vermo la vokton en karno mordadis: la pasio pri kartoj, kubĵeto. Tio nutris ĉe riĉaj aĝuloj esperon: iam estos objekto de l'veto Annika! Tial ĉe l' vokto la tinto metala, tial en nokto maldormis ŝi pala, dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe Dimun. Tial velis matene post veto gajnita la maljuna patrono de Dimun al bieno tutsola ĉe l' fino de l' mondo enkaĝigi la virgan viktimon Annika! Krutis kastele el maro la roko, grimpis ŝi pele de naŭza apogo, dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe Dimun. Sed de kiam la naŭzo estigis inklinon -- aŭ kaduko por amo altiris? Rigardante al suno-subiroj kun spleno ombrojn ĉirkaŭ okuloj akiris Annika! Ĝis de servuta servisto subite trafis ŝin gluta ekvido ekscite, dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe Dimun. Kial kombas ŝi harojn laŭ ŝultroj molrondaj kaj al paŭzo tagmeza sopiras? Kial senpacience, per paŝoj elastaj, al plej densaj herbtufoj foriras Annika! Pri la respondo libeloj silentas, nur al la ondo tjalduro lamentas, dum muĝas la maro, kaj densas la nuboj ĉe Dimun. Kiel fulmo alvenis sciigo el Dimun: la patrono forlasis la vivon! Kaj esploro pravigis la pezan suspekton -- por veneni nur havis motivon Annika! Aris ŝalupoj, kaj eĥis admonoj - baris la ŝtupojn lavange la ŝtonoj, dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe Dimun. Post du jaroj eliris dekreto, ke leĝo kun valido en Fero-insuloj ne esceptas la paron adultan sur Dimun, sekve mortu laŭ leĝaj reguloj Annika! Kaptis ŝin lite, poste grimpo en blindo, trupo perfide de l' juna aminto, dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe Dimun. Sed fileto baraktis per man' diafana kaj lulite la panjon admonis. Lastan fojon butonis ŝi la ĉemizeton; laktokremon, nur kremon ordonis Annika! Mevoj rikanis el montoj torente, rem-akompanis la viroj silente, dum muĝis la maro, kaj densis la nuboj ĉe Dimun. Ĉe l'publika dronigo en golfo de Torshavn sian robon ruĝsilkan ŝi petis. Sed pro l' densa hararo la kapo ne sinkis, kun doloro al tondo ĝin cedis Annika! Morta ŝi vivas en oldaj rakontoj, drona ŝi drivas laŭ vento kaj ondoj, dum muĝas la maro, kaj densas la nuboj ĉe Dimun. |