Enkomputiligis Don HARLOW

Arto en Islando

aperis en Norda Prismo, 1956/3 paĝoj 138-140


La islandoj sagaoj tre ŝpare mencias islandan bildarton en la antaŭaj tempoj, sed la malmultaj pridiroj estas rimarkindaj. Plej antikva estas la rakonto pri Tjörvi en Landnámabók (libro pri la koloniiĝo de Islando, supozeble skribita en la 12-a jc.): "La filo de Uni (la dana) kaj Thórunn estis Hróar ... Tjörvi la mokema kaj Gunnar estis filoj de la fratino de Hróar. Tjörvi svatis Astridr, filinon de Módóolfr, sed ŝiaj fratoj Ketill kaj Hróolfr rifuzis al li la virinon, sed donis ŝin al Thórir Ketilsson; tiam Tjörvi desegnis iliajn figurojn sur muron de necesejo, kaj ĉiun vesperon, kiam li kaj Hróar iris al la necesejo, li kraĉis sur la vizaĝon de la figuro de Thórir, sed kisis ŝian figuron, antaŭ ol Hróar forskrapis ilin. Post tio Tjörvi entranĉis la imagojn sur la tenilon de sia tranĉilo". -- Tio okazis ĉirkaŭ 978. Sekvas rakonto el la Laxdaela saga ( la sagao de la Salmvalanoj, kredeble skribita en la dua kvarono de la 13-a jc.): "Tiun someron Olafr konstruigis porfestan ĉambregon en Hjardarholt (bieno), pli grandan kaj pli bonan ol oni antaŭe vidis. Belegaj bildoj estis gravuritaj sur la vandojn kaj la internan flankon de 1' tegmento ..." (Granda festo nun okazas en Hjardarholt). "Tiun feston oni ĉeestis multnombre, ĉar tiam la festoĉambro estis finkonstruita. Ĉe la festo estis Ulfr Uggason, kaj estis verkinta poemon pri Olafr Höskuldsson kaj pri la bildoj, kiuj estis pentritaj sur la festoĉambron, kaj deklamis ĝin ĉe la festo. Tiu poemo estas nomita Húsdrápa (hús = domo, drápa = heroa laŭdpoemo) kaj estas lerte farita. Olafr bone rekompencis la poeton". -- Tio supozeble okazis ĉ. 985.

Laŭ la vortoj de la rakonto la bildoj estis kaj gravuritaj kaj pentritaj. La strofoj, kiuj ankoraŭ ekzistas el Húsdrápa, atestas, ke la bildoj almenaŭ montris epizodojn el la antikvenorda mitologio.

Estas rimarkinde, ke la plej antikva kortegpoemo (1), kiu ankoraŭ ekzistas (Ragnarsdrápa de Bragi la maljuna) priskribas bildojn pentritajn sur ŝildon. La priskribo atestas ĝuon pri koloroj kaj formoj. La poeto prezentas la ŝildon kiel folion de la arbo de la maro, t. e. de la marmilitisto, la vikingo, -- la bildo priskribas la militistojn kiel arbaron kaj la ŝildojn kiel ĝian foliaron. Tiaj poemoj kiel Húsdrápa kaj Ragnarsdrápa atestas, ke la bildarto vekis deziron ĉe poetoj formi per vortoj tion, kion aliaj prezentis per desegnoj kaj koloroj. Ili ektrovis ke ĉiuj artoj estas branĉoj sur la sama trunko.

Njáls saga (la plej ampleksa kaj plej arta de la sagaoj, skribita en la lasta kvarono de la 13-a jc.) tiel rakontas pri Thorkell la impertinenta: "Thorkell la impertinenta estis vojaĝinta eksterlande kaj tie akirinta al si honoron. Li estis mortiginta malpacigistojn oriente en Svedujo kaj faris kunligon kun Sörkvi la viraĉo, kaj militiris kun li en la baltaj regionoj. Sed oriente post Balagardssida (sur la finna bordo) Thorkell devis alporti akvon iun vesperon. Tiam li renkontis "finngálkn" (monstro, kiu antaŭparte estis homo, postparte besto) kaj longe sin defendis kontraŭ ĝi. Sed tiel finiĝis, ke li mortigis la monstron. De tie li iris orienten al Estonujo. Tie li mortigis drakon. Poste li reiris al Svedujo kaj de tie al Norvegujo kaj poste al Islando, kaj farigis bildojn de siaj heroaĵoj super sian alkovon kaj sur seĝon antaŭ sia honora sidejo."

En la Jóns saga helga (la vivrakonto de la episkopo Jón la sankta Ögmundarson, originale verkita en la latina iom post 1203, sed restas nur en islandlingva traduko) la vivado en la tiama nordlanda episkopejo estas tiel priskribita: "En ĉiuj domoj de la episkopejo oni povis vidi grandan laboremon kaj agemon: iuj legis sanktajn skribojn, iuj skribis, iuj kantis, iuj studis, iuj instruis... Tie ankaŭ estis studanta senpeka virgulino, kiu nomiĝis Ingunn. Ŝi ne estis malpli lerta ol aliaj pri la menciitaj artoj, al multaj ŝi lernigis grammaticam kaj instruis ĉiujn lernemajn; tial multaj fariĝis kleraj sub ŝia gvido. Ŝi korektis tiel latinajn ekzercojn, ke ŝi igis laŭtlegi ilin por ŝi, dum ŝi mem kudris, ŝakludis aŭ prilaboris bildojn de sanktuloj, tiel konigante la gloron de Dio ne nur per buŝa instruo sed ankaŭ per mana laboro."

En la Saga Páls byskups (la vivrakonto de la episkopo Páll (Paŭlo) Jónsson, skribita komence de la 13-a jc.), estas priskibite, kion la episkopo farigis por la preĝejo en Sjkálaholt (la sudlanda episkopejo): "Episkopo Paŭlo havigis al si la viron plej lertan pri ligna prilaboro en tuta Islando, kies nomo estis Amundi Arnason, kaj igis lin fari turon tiel perfektan laŭ materialo kaj konstruo, ke ĝi ne malpli superis ĉiujn lignajn faraĵojn en Islando ol antaŭe la preĝejo mem. Li farigis preĝejon supre en la turo ... Li igis la pastron Atli, skribiston, pentri la tutan internon de la tura tegmento kaj la murojn kaj kovri ilin per tukoj malsupre ... kaj ĉiel ornamigis laŭ imago, kaj la preĝejon kaj la turon, per krucoj, bildoj, figuroj, lampoj kaj vitraj fenestroj..." "Ankaŭ estas menciinde, ke episkopo Paŭlo sendis multajn donacojn eksterlanden al siaj amikoj; tio estis kaj agloj kaj aliaj valoraĵoj. Li sendis al la ĉefepiskopo Thorir bastonon, faritan el dento tiel lerte ke neniu antaŭe vidis ion similan en Islando; ĝin estis farinta Margareto la lerta, kiu tiam estis la plej kapabla pri eltranĉa arto en Islando."

Tiuj ĉi eltiraĵoj sufiĉe klare elmontras la artemon de Islandanoj en tiu mezepoka tempo. Ni vidas, ke la manartoj ludas rimarkindan parton en la vivo de la popolo, ke ili estas uzataj por esprimi sentojn, -- la estro dekoraciigas sian festoĉambron per mitologiaj bildoj, ili admirigas la gastojn, la poeto verkas pri ili poemon. Ni vidas farmiston ornamigi sian domon per bildoj el sia propra vivo, kaj fine ni vidas, kiel ĉiuj artobranĉoj servas la eklezion en la episkopejoj. Tie laboras la plej lertaj en tuta Islando je prilaboro de ligno, dentoj kaj metaloj; faras ĉiuspecajn ornamaĵojn, pentras bildojn, eltranĉas figurojn. Ateste pri tio, kiel libereca estas tiu artokulturo, estas la partopreno de virinoj en la artaj laboroj.

La eklezio tiel fariĝis en Islando, kiel ankaŭ aliloke, la ĉefa instiganto kaj protektanto de la artoj, almenaŭ ĝis la Reformacio. Tie la lertuloj en ĉiuj artoj ekhavis la plej bonan okazon montri siajn kapablojn. Sed la ekleziuloj havis kontaktojn kun aliaj landoj. Kiam la episkopoj vojaĝis eksterlanden por esti konsekritaj, ilin certe kelkafoje sekvis artistoj por konigi al si novaĵojn en la eklezia arto. En amika letero al islanda episkopo en tiu tempo norvega episkopo skribas i. a.: "Thórarinn, kiu iom scias pentri kaj skribi, estas ĉe ni kaj diras, ke vi lin absolvis de tiu violencia, kiun li faris al iu via pastro."

Kun la kristaniĝo skribarto kaj librofarado ekestis en Islando, kaj jen la artoj pri kiuj Islandanoj baldaŭ fariĝis tre kompetentaj. Ŝajnas, ke ili ĉiam ŝatis skribi, ne nur pro la temoj, sed ankaŭ pro la skribarto mem. Islanda skribarto kompreneble ekiĝis ĉe kopiado de eksterlandaj diservaj libroj, kaj kiam estas dirite pri la episkopo Klaengr (1152-76) ke "li igis skribi diservajn librojn multe pli bone ol antaŭe", tiam tio ŝajne aludas al tio, ke ili estis pli belaj, kaj tio atestas jaman lertecon ĉe Islandanoj ornami librojn. Sed la libroornamado ne sole konsistas en bele pentritaj komencliteroj, sed ankaŭ en bildoj, kiuj kelkfoje estis desegnitaj en la komencliteroj eke de ĉapitro kaj sur la marĝeno. Tie la kapabloj de Islandanoj ĉe bildfarado kaj ornamado ekhavis sian ĉefagejon, ja malvastan sed tamen gravan. Tie povis kunfluiĝi la amo al literaturo kaj beleco. En la antikvaj islandaj manuskriptoj do estas konservata unu el la plej belaj atestoj pri islanda artotalento.

Dro Harry Fett iam skribis bonegan traktaton pri bildetoj en islandaj manuskriptoj (dro H. F. Miniatyrer fra islandske haandskrifter en Bergens Museums Aarborg 1910). Li elmontras la vivpersiston de la romaneska stilo en popola arto kelkloke en Norvegujo. Sed la mirinda vivo de la romaneska stilo en la popolarto, la sorto de tiu ornameca stilo en la pasado de la tempo, nenie tiel klare sin manifestas kiel en islandaj manuskriptoj ... kaj en Islando la romaneska ornamo-stilo daŭras ĝis komence de la 19-a jc. kaj tiel pretervivis la stilojn gotikan, renesancan, barokan kaj rokokan ..."

Tio tamen ne estas kaŭzita de tio, ke la Islandanoj malatentis novajn artofluojn eksterlandajn, ĉar kaj la bildoj en la manuskriptoj kaj la islanda libro de desegnaĵoj, kiu supozeble devenas de la unua duono de la 15-a jc., montras influon de la gotika stilo. Dro Fett diras tiurilate: "El tiu kuniĝo devis do kreski la islanda majstroverko, originala kaj forme pli islanda ol io alia. Ĉar en Islando oni sukcesis fari la romaneskan stilon nacieca, ĉi tie estas la sola kampo, kie la gotika stilo alprenas speciale islandan karakteron.

"Oni devas konfesi, ke nur escepte la Islandanoj lernis manipuli libere kaj artece la gotikan stilon. Estis kvazaŭ ĝi ne konvene harmoniis kun ilia karaktero, al kiu la romaneska stilo tute nature adaptiĝis, kvazaŭ spontanee. Tamen estas unu escepto: la bela Skardsbók (manuskripto nomita laŭ la bieno Skard en okcidenta Islando). Ankaŭ estas manuskriptoj de Jónsbók (antikva leĝolibro). En manuskriptoj de Jónsbók estas distingeblaj du kategorioj, unu supozeble pli malnova, la alia influita de la altgotika stilo. En la menciita manuskripto ambaŭ kategorioj strange kunmiksiĝas kaj samtempe evoluo estas klare konstatebla. La manuskripto havas gotikan karakteron kaj kune kun la romaneska aspekto, kvankam ne ligita al ĝi, ĝi estas libereca kaj impona verko, kaj ĝi estas pli neordinara ol ĉiuj islandaj manuskriptoj kaj kredeble la plej rimarkinda verko de islanda ilustra arto.

"Post tiu gotika interludo en la islandaj manuskriptoj la antikva romaneska ornamado reakiras superecon, kaj tiu stranga, konservativa ornamarto nun tutforte reaperas. Ne sole en la libroarto. La sama abunda ornamado sin manifestas en prilaboro de ligno kaj metalo ... La romaneska stilo konserviĝas pura dum kvin jarcentoj, escepte de la mallonge-daŭra gotika influo." Islandanoj daŭrigas la arton ornamadon de manuskriptoj ĝis la 17-a jc. kaj eĉ pli longe, malgraŭ la alveno de la presarto.


Piednoto

(1) La t. n. kortegpoemoj (isl. lingve "dróttkvaedi") estas speciale faritaj laŭdpoemoj, deklamitaj antaŭ reĝoj kaj nobeloj en la periodo ĉ. 800-1300, plejparte de islandaj poetoj.