Enkomputiligis Don HARLOW

Litla Dimun, Stora Dimun

de Poul THORSEN

aperis en Norda Prismo, 1956/3 p. 106


Finfine, en frua mateno, el inter krudaj nebuloj elmariĝas la famaj Ferooj: Pintoj de sinkinta vulkan-montaro.

Maldekstre apudas, ĉirkaŭata de grizaj nuboj kaj marbirdaj svarmoj, la rombforma Litla Dimun. Proksime post ĝi krutas la pli plata silueto de Stora Dimun. Ambaŭ malmilde levas sin 400 metrojn rekte el la maro. La nomo Di mun kredeble estas kelta kun signifo: du montoj. Entute el 18 insuloj konsistas la arkipelago, kaj kelkaj atingas altecon de preskaŭ 900 metroj -- sed sole Litla Dimun ne havas loĝantojn. Kiel brunverda, nedensa muro staras la insuloj en la horizonto, brunaj pro pralafo, verdaj pro herba kovro.

La ŝipo preterglitas dense 300 metrojn al Litla Dimun, unukvadratkilometra keglo, kie kelkopaj ŝafoj estas videblaj sur la verdaj tufstrioj de la krutejoj fekundigitaj per amasa birdsterko.

Stora Dimun ampleksas 3 km2 kaj okcidente altas 396 metrojn, kie la maro plej furioze mordatakas. Sed nenie ĝia bordo estas malpli ol 100 metrojn alta. Tie staras unu sola bieno, nur alirebla en kvieta vetero laŭ piedlarĝaj ŝtupoj en la roko. Oni apogas sin per ĉeno, sed hisilo nun ekzistas por varoj.

La insulo estas kvazaŭ kaprico de la naturo, ĉar imito de fortikaĵo eĉ kun abisma remparforsejo: la ondluktado povas dum monatoj izoli la loĝantojn, kaj la glacio ofte baras longtempe la ŝtupojn. Vidante tiujn ĉi rokojn oni komprenas, ke en la feroa insularo pli da homoj pereas mare ol tere.

Ĉiam ŝvebis sinistra etoso ĉe Dimun. Ĉiugeneracie preskaŭ regule Morto postulis akcizon tie:

1859 mortfalis la bienulo, konstruante la hisilon. 1874 pereis pastro vizitanta la lokon. 1918 perdis la vivon bienulo kaj helpanto dum birdkaptado ĉe la rokmuroj. 1924 falanta ŝtono frakasis la kapon de lia filo. Sed krome mortis la patrino naskante, ĉar la vetero malebligis al akuŝistino albordiĝi.

Tamen plej elegia estas la antikva legendo pri la junulino Annika, kies nelongan vivon, finiĝantan en 1664, mi klopodis prezenti en formo de jena balado.