Enkomputiligis Don HARLOW

Animo

de J. H. O. DJURHUUS

elferoigis Povl SKAARUP

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 125


Animo, fortu dum la noktmalvarm',
kie al di' incenson vent' ne blovas,
kie esperon kovras neĝa svarm',
kaj koro varmon senti plu ne povas;
animo, grandu kiel mut' de l' spac',
la sola resto en la fina pac'.

Animo, fortu dum nebula ir',
kie enigmoj grizaj ĉe vi densas;
velkanta infanar' en sunsopir' --
ĝian ploradon mi dolore sensas;
animo, grandu en la prov' de l' tag',
dormigas milda nokt' sen sonĝimag'.