Enkomputiligis Don HARLOW

Atlantis

de J. H. O. DJURHUUS

elferoigis Povl SKAARUP

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 125


Vindis ŝin la blanka ŝaŭm' facila de la maroj;
kaj ŝi lumis fosforeske en la pala lunradi',
bela kiel Brynhild Budladóttir, inter flamremparoj,
la princino svatrifuza, posedita de neni'.

Al mi ŝajnis ekmemori ŝin el malproksima ero,
-- kiel en kantanta konko mueliĝas marmuĝad',
elegioj katenitaj en helika konkkarcero,
de Okeanos kantitaj kun Monsuno kaj kun Trad'.

Al mi ŝajnis vidi urbojn kun marmoraj belpalacoj,
kie paŝas elegante nobeluloj en la strat',
kaj popolamasoj svarmas en la parlamentaj placoj
antaŭ temploj konsekritaj al la dioj de la ŝtat'.

Kaj subite mi ŝin konis: la pastrino de Atlantis,
la legenda, altkultura, nun droninta land';
ŝi la homojn, bestojn, plantojn, vestale, dum ŝi kantis,
por printempa fest' konsekris, kun erantidgirland'.

-- -- --

Laŭ legendo Feroujo en la maro nordatlanta
kuŝas kie kuŝis iam la poetrevata land',
la pastrino de Atlantis, sian manon etendanta,
en nordvent' kaj fum' vestita, staras nokte ĉe la strand'.

Laŭ legendo tiu, kiu de ŝi havas nur ekvidon,
al la bluaj sonĝohaloj de l' profundo sekvas ŝin,
ŝi ridetas lin en dormon, sur lin ŝutas erantidon,
dum parencoj kaj amikoj ploras kaj funebras lin.

Klarigoj

Brynhild Budladóttir: ĉefa persono en la baladciklo pri la Nibelungoj.
Okeanos estas greka dio de la akvo. Monsuno kaj Trado nomo de ventoj.