Enkomputiligis Don HARLOW

La filozofio

de Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 133


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Sur monto kruda kabanaĉo kaŭras
skuita jam de mil muĝantaj ŝtormoj
dum longaj jaroj for de homa loĝo,
kraniaspekta: grotas la fenestroj
simile okulkavojn, dentonude
rikanas monden ventmordita pordo.

Silente post la ventfajlita pordo
fantoma nigro kuntiriĝe kaŭras
dum la taglumo videbligas nude
l' internan ejon, kiun skrapis ŝtormoj
libere fajfegintaj tra l' fenestroj
antaŭe kiuj montris pri homloĝo.

Ne plu kabanon vivopulsa loĝo
okupas vigle post pentrita pordo,
kandeloj malaperis el fenestroj,
la kato antaŭ fajro ne plu kaŭras,
rifuzas ŝirmon kontraŭ frapaj ŝtormoj
kaduka domo, impresanta nude.

Mi tremas, ĉar mi jam staranta nude
nun estas antaŭ l' ejo de praloĝo
dum min trapikas la kruelaj ŝtormoj,
Mi vidas time, kiel antaŭ pordo
spirito mia en teruro kaŭras
dum ekrikanas en malic' fenestroj.

Timante mi rigardas tra l' fenestroj
en la internon senornaman nude,
enrampas pene, en angul' ekkaŭras.
Denove ekokupis homa loĝo
kabanon forlasitan, -- ekster pordo
daŭrigas sian furiozon ŝtormoj.

Tra nokta sovaĝej' blovegas ŝtormoj,
reziston ne plu faras la fenestroj
nek de l' kabano la kaduka pordo.
La vintro senindulga dentonude
kolere grincas pro la nova loĝo
de mi tremanta, kiu kaŝe kaŭras.

Dum muĝas ŝtormoj mi inerte kaŭras
en nude vaka lok', sen kuna loĝo,
post difektitaj pordo kaj fenestroj.