Enkomputiligis Don HARLOW

El Havamal

(tradicia islanda poezio)

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, paĝoj 102-103


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Havamal (Paroloj de l' Altulo, t. e. Odin) estas komuna nomo de kelkaj poemaj kaj poemeroj, entute 164 strcfoj, de diversaj aŭtoroj en la antikva tempo. La enhavo plejparte transdonas sciindaĵojn kal saĝajn konsilojn kaj klare respegulas la pensmanierojn kaj vivopiniojn de la plej bone kulturaj homoj en Norvegujo kaj Islando en la antaŭkristana periodo.

Enrigardu
antaŭ ol eniri,
zorge kaj atente.
Ĉar oni ne scias
ĉu malamikoj
sidas sur la benkoj.

Saĝon bezonas
multvojaĝanto.
Facilas hejme ĉio.
Ridindiĝas
nesciulo
sidanta kun saĝulo.

Silenta kaj atenta
estu viro
kaj brava en batalo.
Ĝoja kaj gaja
li ankaŭ estu
ĝis la fina morto.

Scias brutaro
kiam hejmeniri,
kaj el paŝtejo iras.
Sed malsaĝulo
scias neniam
finon de manĝado.

Multajn vortojn
sensencajn diras
neniam-silentanto.
Langorapida
sen haltigo deca
oftigas malbonon.

Havi farmejon
kvankam malgrandan
viron mastrigas.
Kaprino kaj ĉambro
malriĉe tegita
superas almozpeton.

Varmon bezonas
enirinto
kun genuo frosta.
Manĝon kaj veston
bezonas viro
transirinta monton.

La atenta gasto,
veninta al manĝo,
atentas kaj silentas,
aŭskultas orele,
rigardas okule,
jen konduto saĝula.

Viro malsaĝa
kredas sin vivi
batalon evitante.
Sed ne indulgas
lin maljuneco,
kvankam lancoj indulgas.

Viro malsaĝa
maldormas dum nokto
kaj ĉion cerbumas.
Tial lacas
li en mateno.
Samas kiel antaŭe.

Malrekta vojo
al malamik' kondukas,
kvankam ĉefvojo.
Sed al amiko,
kvankam ekstervoja,
rektvojo kondukas.

Havi farmejon
kvankam malgrandan
viron mastrigas.
Sangas ties koro
kiu devas peti
manĝon por ĉiu fojo.

Akvon bezonas
veninto al manĝo,
viŝtukon kaj bonvenon,
amikan konduton,
parolon kaj aŭskulton,
se haveblas tio.

Ne tiel bonas
kiel dirate
vino al viroj.
De menso perdas
kun plia drinkado
viro kontrolon.

Manĝegulo
ne tenante prudenton
manĝas sin al morto.
Ridigas saĝulojn
manĝegemo
de viro malsaĝa.

Viro malsaĝa
kredas ĉiujn
ridantojn amikoj.
Li ne komprenas
mokajn parolojn,
sidanta kun saĝuloj.

Indas foriri,
gasto ne restu,
samloke ĉiam.
Plaĉulo tedas
sidanta tro longe
sur alies benkoj.

Al amiko
oni estu amiko,
donacu pro donaco.
Ridon je rido
viroj transdonu,
sed falson je mensogo.

Doni multon
ne ĉiam nepras
por rikolti laŭdon.
Per pano duona
kaj kruĉo neplena
akiris mi amikon.

Saĝon serĉu
ĉiuj viroj
ĝi neniam troas.
Sorton sian
neniu pripensu,
senzorgas do la menso.

Saĝon serĉu
ĉiuj viroj
ĝi neniam troas.
Pleje ĝuas
vivon viroj
sciantaj multon.

Brutaro mortas
mortas parencoj,
ankaŭ vi mortas.
Sed bona fam'
al akirinto
mortas neniam.