Enkomputiligis Don HARLOW

Ibsen

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 1956/3 p. 144


Antaŭ 50 jaroj, la 23-an de majo mortis Henrik Ibsen, kies memoro estis iom vualita dum jardekoj. Nun lia stelo klaras, kiel tiam, kiam la nomo de Ibsen signifis sensacian novon, proteston kaj diskuton, aprobojn kaj admirojn en la dramarto. Kio estis la kaŭzo de la relativa silento ĉirkaŭ lia nomo kaj kio motivas, ke la ibsena arto travivas sian renesancon? Ibsen apartenis al la grandaj malkontentuloj, moralistoj, kiu -- kun brila teknika scio -- formis homojn el problemoj. En la dramoj de Ibsen ĉiu tia vivo strikte kaj koncentre direktiĝas al la Problemo, pri io, kie ne estas kontentiga en la socia vivo; ekz-e en la "Puphejmo" Ibsen postulas liberan movon al la virino, kiun la bonburĝa puphejmo groteskigis al iaspeca hejmdekora pupo, sen vivo kaj sen individuo. Liaj dramoj estas konstantaj alvokoj "por tribunali super si mem", por revizii ĉion kaj rekoni la radikajn malverojn, kiujn oni sankciigis kiel verojn. Oni ne ĉiam povas atingi tiun ĉi alton. Pri tio estas ekzemplo la "Sovaĝa anaso", en kiu nur la fortuloj rajtas konscii la "vivmensogon", la mezuloj, la malfortuloj ne povas vivi sen tio. La distila maniero de Ibsen tute konscie selektis el liaj problemoj tiujn elementojn, kiuj laŭ li apartenis al la relative efemeraj: la batalo ĉirkaŭ la ekonomiaj problemoj ne interesis lin, nur la morala flanko de la socia vivo kaj en tio oni povas trovi la kaŭzon de la plurjardeka silento ĝuste en tiu tempo, kiam la progreso gravigis la ekonomian batalon, la ekonomian niveliĝon en la socioj. Jen, nun, kiam tiu niveliĝo -- kvankam ne solvita, sed jam klare direktita, elvolviĝas kiel fakto, restas kiel eterna problemo aŭ problemaro la mensogoj, konvencioj, la sintrompoj, la farizea bagateligo de la veraj gravaĵoj de la vivo. Sian misvagadon en la vivo oni rekonas, kaj tiurilate Ibsen prezentas sin, kiel optimiston, sed tiu optimismo estas ŝvebanta en la nebulo de la animo, kiu provas kontraŭdiri sian propran malhelan vidsenson. Pri tio diras Peer Gynt, kiu volas -- post longa serĉado ĉe la fino de la vojo, trovi sin mem:

Tiel funde malriĉa do povas animo
en nenion refali -- al griz-malproksimo.
Ho, ĉarma tero, ne tenu kolere,
ĉar mi trotis sur via herbo en vano.
Ho, ĉarma suno, malŝparis vi vere
per via lumŝuto al senhoma kabano.
Neniun vi igis agorda aŭ varma,
ĉar la posedanto forestis konstante.
Ho, suno ĉarma. Ho tero ĉarma,
malsaĝis vi, mian patrinon nutrante.

Ibsen, la moralisto havos longan vivon kaj eternan aktualecon.

Aldono el Esp-a vidpunkto: la supra citaĵo estas el la majstra Peer Gynt-traduko de E. A. Haugen. Se vi ankoraŭ ne havas tiun ĉi belaspektan libron, eldonitan de Eldona Rondo, Trondheim, favoru vin mem kaj la memoron de la granda norvega poeto kune kun la akcelo de niaj moralaj celoj: aĉetu kaj legu ĝin.