Enkomputiligis Don HARLOW

Infanmondo -- "granda" mondo

de Bertil SÖDERLING

elsvedigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 1956/3 paĝoj 99-101


Ĉefkuracisto B. Söderling estas psikiatro, kies konsilan ĉiusemajnan radioprogramon la publiko tre alte taksas. D-ro Söderling ne estas nur eminenta infanpsikologo, sed ankaŭ sprita artikolverkisto, kion pruvas la suba artikolo.

La mondo de infanoj kaj tiu de la plenkreskuloj multrilate grave diferencas unu de la alia. Kelkfoje ili estas tute kontrastaj koncerne la vivmanieron kaj taksadon.

Ne temas nur pri tio, ke ni plenkreskuloj iĝas trosataj kaj malfaremaj post la manĝo, dum la infanoj staras surkape, transkapiĝas, volas bani sin, elvolvi speciale intensan motoran aktivecon ktp. Mi eĉ ne pensas pri ilia deziro iĝi grandaj kaj maljunaj, dum ni strebas ĉiurimede konservi nian junecon aŭ almenaŭ la ŝajnon. "Mi sentas min tiel granda ĉivespere", ekkriis eta 8-jarulo. Granda = feliĉa. Liaj gepatroj certe en simila situacio dirus: "Kiel juna mi sentas min ĉivespere". Juna = feliĉa.

Aŭ pripensu, kiel malrapide atingas infano la ĝuon de tio, kion ni plenkreskuloj nomas beleco. Artekspozicio estas nenio por infano. Por la belo de la naturo oni ekhavas senson nur post la adoleskiĝo. "La ŝtupo subeniĝas de si mem", respondis la 6-jarulo, kiu kun dorso al la panoramo apudakva admiris la strukturon de la tramo, kiam lia patro, kortuŝita, ĝusaturita pro la belo de la urbo de sia infanaĝo, atentigis sian filon pri la beleco de la borda pejzaĝo.

Bruo, tempo, libereco ktp.

Pri bruo nia gusto forte diferencas. Infanoj amas bruon kaj ludas per ĝi, kvazaŭ ĝi estus konkreta ludilo. Manipuli pri tumulta bruo estas kara okupo, donanta potencon. Ni, kiuj estas iom pli avancintaj, faras ĉion por ekstermi ĝin. Kiam ni sukcesas pri tio, ni sentas nin potencaj.

Kaj la temponocio! La reĝo de la plenkreskuloj la Tempo, la tirano de nia mondo, kun la lakeoj Horloĝo kaj Horaro, kiel sklavpelistoj -- kie ili troviĝas en la mondo de la infanoj? Nu, ĉi tie disiĝas ofte la mondoj. Kiam Petro estis suĉinfano, liaj dormemaj gepatroj opiniis, ke li vekiĝas aĉe frue plenripozinta kaj agema, sed en la adoleskaj jaroj Petro povas dormi ĝis la tagmezo kaj malgraŭ tio neniam li aspektas plendorminta. Kaj jen: kial ili ĉiam tiel rapidas, kaj kial neniam panjo havas tempon rakonti fabelon, aŭ paĉjo ludi kun oni trajnon? Oni ne povas ja fari kion ajn pri tago, nokto, la movo de la planedoj ĉirkaŭ la suno, ĉu ne? Ne, amiko, pri tio mi samopinias; la tempnocio estas fiktiva kaj ofte ĝi estas maniero penegi tiel efike, kiel la kulturo postulas. Oni nomas tion la socianiĝo de la homo, kiam oni laŭhore enkadrigas sin en la ordon kaj sistemon, regularon kaj skemon; la lango certe pendas iom ne-dece el la spirperdinta buŝo, sed tio ja apartenas al nia moderna okcidenta kulturo. "Rapidu, urĝas, estos malfrue, kiel estos" estas nia konstanta refreno. Fari la malon estas por ni kaj ankaŭ por la infano signo de libero. Esti surpiede vespere kaj ne devi enlitiĝi laŭ kutima alvoko, donas neforgeseblan senton de la libero. La plenkreskuloj havas alian deziron kaj ofte estas feliĉaj enlitiĝinte en konvena tempo. Sed ĉiuj ni memoras el nia infanaĝo tiujn vesperojn, kiam "oni rajtis esti maldorma laŭplaĉe." En la adoleska tempo oni travivas fortan libersenton, kiam neniu devigas iun ellitiĝi frue dimanĉe. Oni sentas sin libera kaj feliĉa, kiam oni rajtas dormi "laŭeble plej longe".

Sed ne nur la ĵus cititaj bagatelaĵoj faras la Realon tiel diferenca en la mondoj de la infanaro kaj plenkreskuloj.

Tero, aero, fajro, akvo

La infano estas multe pli proksime al la naturo kaj primitiva vivo. Ĝin forte logas la elementoj, kun ili ĝi amikiĝas kaj kunvivas.

La tero ne estas malpura aŭ plena de danĝeraj bakterioj por infaneto, kaj krome ĝi estas fizike proksima. La tero aŭ la planko estas proprasence tablo, kie oni dissternas aĵojn, aŭ seĝo, kie oni povas ekripozi kiam ajn. Oni ĵetas sin sur la malpuran trotuaron proksimume, kiel ni plenkreskuloj sur liton, oni kuŝas tie kaj ripozas aŭ ekzercas streĉmovojn, fleksojn, ruliĝojn k. c. La tero estas por infano apogo, amika elemento.

Sed la granduloj kondutas tre malkomprene, precipe, kiam (ofte) ili estas trohigienaj aŭ tro bacilmaniaj. Krom tio oni ne komprenas, ke 75-cm-a homo ne bezonas klini sin tiel forte por trovi bonegan tablon. Jen rondtabla komuneco ĉirkaŭ la tuta tero en tiu aĝo!

"Brulvunda infano kuras for de flamo" -- estas ja vero kun granda modifo. La brulvundita plenkreskulo estas avertita, sed por la etularo la fajro estas nove kaj nove ekscita faktoro en la ekzisto. (Se plenkreskulo do restas en infana stadio, li havas en si piromanion, kiu povas evolui al aktiva kontraŭsocia sinteno.)

La aeron oni ne sentas trablovo aŭ malvarmeta (inter iuj kadroj), escepte kiam oni enuas aŭ estas malsata. Pro malvarmo bluhaŭta panjo volonte donus al sia varma aŭ indiferenta ido varman kamizolon -- tion ŝi konsideras tiel agrabla. "Infaneto, ne sidu kaj frostu tie, restu en la sunvarmo." Sed infanoj fartas same bone aŭ pli bone en la ombro, en groto, kabano, sub tablo. La ravo de la freŝa aero ne havas la saman allogon por ĉiuj aĝklasoj, eĉ ne por infanoj antaŭ la adoleskiĝo. Ili povas, kiel ni scias, restadi en sia ĉambro kaj malfari ĉe gramofonmuziko malgraŭ la ĉarmo de la naturo kaj printempa suno sur la ĉielo. Oni estas varmsanga kaj havas adaptiĝeman sangcirkulan skalon dum la infanjaroj. Oni iĝas frostema iom kun la jaroj kaj ĉelrigidiĝo; la suno en la homo iĝas pli pala kaj la ekstera suno iĝas pli kaj pli necesa.

Estas same pri la Akvo, la mirinda elemento, trovebla ĉie. La infanoj ludas same bone en pluva vetero kaj nek rimarkas la malsekon nek -- laŭ mia opinio -- lernus sperti la malsekon kiel ion malagrablan, se la edukistoj kaj plenkreskuloj ĉirkaŭ ili ne knaraĉus pri tio. Stina aŭ Ole, kiuj estas 6 kaj 7-jaraj, ne rimarkas, ke la somero estis malbona; tio estas plenkreska koncepto! Por ili estis agrablege en la ludodometo kaj en la flakoj. Ili ludas meze de la pluvo, kvazaŭ estus sunradio. Infanoj ne bezonas turist-sunan someron kaj banstrandbakiĝon por bonfarti. Jen plenkreskula percepto, ofte senfantazia, kiel la SOMERO devas aspekti. Mi kredas, ke plenkreskuloj devus lerni senti sin liberaj kaj feriantaj sen iĝi brunaj. (Iu institucio devus eble eldoni broŝuron "Kiel oni povas elteni ferion sen ideala vetero" aŭ ion similan.) Eĉ kiam la infanoj havas anserhaŭton pro la malvarmo kaj la dentoj kunklakiĝas, tamen la sinbano lage-mare estas tiel rava kaj aventura, ke oni tute ne volas forlasi la akvon. La (suferanta) plenkreska gardanto devas aŭdigi sian fortan, potencan voĉon kaj montri diktatoran mienon por obeigi.

La Realo kun granda inicialo

Se oni malfermis siajn okulojn kaj orelojn kaj emas registri siajn observojn, oni ekmiras, kiam da "realecoj" ekzistas, kaj kiel malofta estas la sola efektiva "Realeco" kun granda R. En ĉiu aĝo kaj en ĉiu mondo estas vere prudente eviti rapidegan aŭton aŭ ne enspiri sub la akvo. Tio estas iaspeca realeco. Sed krome troviĝas centoj da t. n. realecoj, kiujn oni nomas tiel, ĉar la pli aĝaj kaj pli fortaj decidis tiel.

Ĉu tio estas "adaptiĝo al la realeco", aŭ subiĝo al la nerealeco?

Kompreneble ni devas ŝirmi niajn infanojn, instrui al ili adaptiĝon al la plenkreska maniero vidi, socianigi ilin ktp., sed tio devas okazi iom post iom, kun pacienco kaj kun respekto al la realo de la aliaj. Ni, plenkreskuloj devas eĉ atenti kaj lerni la taksadon de la infanmondo. La plenkreskula sperto estas ofte tro simple tradicia kaj tro reganta, jes, - tro nereala!

Vivante kun infanoj ĉiutage oni rimarkas tiaspecajn fenomenojn de diferencoj inter la du mondoj. Ankaŭ inter infanoj, kies aĝdiferenco estas nur kelke da jaroj, troviĝas tiaj. En nia tempo, kiun pli ol ajnan, karakterizas la pliiĝanta komunika eblo inter popoloj, kontinentoj, sociaj klasoj, seksoj ktp. kaj kiam ni volas trovi vojon por kunlaboro kun TEAMA AGO kiel devizo, oni ne surpriziĝu, ke ekzistas klopodoj por pli granda kompreno inter la samtempaj generacioj, antaŭ ĉio inter infanoj kaj plenkreskuloj.