Enkomputiligis Don HARLOW

Johannes Jörgensen mortis

aperis en Norda Prismo, 1956/3 p. 144


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Unu el la grandaj lingvoartistoj de la dana literaturo, Johannes Jörgensen mortis en majo. Jörgensen estis 90-jara. Pasis longa, longa tempo post lia debuto kiel naturalisto, ĉe kiu stacio li ne restis longe. La simbolismo vokis lin kaj lia esprimriĉa, virtuoza lingvo volonte adaptiĝis al tiu arta direkto. Antaŭ 60 jaroj Jörgensen konvertiĝis al la katolikismo kaj iĝis ĉefe klasika biografiisto de sanktuloj. -- Multaj dubis pri la sincereco de tiu ĉi ŝanĝo. Ernst Nordlind (kulturhistoriisto, mortinta antaŭ kelkaj jaroj) siatempe asertis, ke tiu, kiu konis Jörgensen, ne povis dubi pri tio:

"Se iam homo povis trovi trankvilon en la katolikismo por maltrankvila animo, do estis li. Lia supersentema konscienco troigis etajn erarojn je gigantaj pekoj. Li suferis ĉiam ..." Nordlind rakontis i. a. en la sama artikolo, kiel al li konfesis Jörgensen (kaj poste al pastro), ke li kisis belan knabinon, kiu petis aŭtogramon de li. Nordlind ne konis la verkiston, kiel flirtemulon, kaj la fraŭlino ne aspektis tro cedema. Li demandis: Ĉu tio estas vero? -- Post longa paŭzo venis la respondo: Ne, ne estas vero. Sed la peko estas same granda, ĉar mi intencis fari tion.