Enkomputiligis Don HARLOW

Karbogad-kaptado

eldanigis Roma THORSEN

aperis en Norda Prismo, 1956/3 p. 130


Jen kolektiva priskribo de 14-jaraj infanoj en la lernejo Kvivik (Feroujo) sub gvido de instruisto Rölant Lenvisg.

La karbogado naĝas en la maro en grandaj aroj; kelkfoje ĝi naĝas ankaŭ proksime al la marbordo.

Kiam oni observas grandajn arojn da karbogado proksime al la marbordo, oni anoncas tion al ĉiuj viroj en la vilaĝo, por ke ĉiuj povu prepari sin por la ĉaso de la fiŝoj. Boato kun speciala lorno remas sur la maro por lokalizi la fiŝaron.

Samtempe ĉiuj viroj alkuregas. Kelkaj tiras la fiŝretojn en la retboaton, aliaj aranĝas la ŝnuregojn; iuj viroj malpacience atendas la interkonsentitan signon de la lorno-boato.

Kiam reto, ŝnuregoj kaj boato estas pretaj, la viroj staras kun rigidaj okuloj kaj rigardas en la golfeto la lorno-boaton, kiu ire kaj reire malrapide remas, kvazaŭ riskante la vivon.

Nun venas la plej grava punkto: En la lorno-boato viro, kiu vidas naĝi rapide la fiŝaron al la marbordo, levas sian dekstran manon kai faras signon.

En la sama momento, ĉiu estas sur sia posteno.

En la ret-boato oni nun komencas remi, kaj la gvidanto atendas konvenan momenton. Baldaŭ la kaptado komenciĝos. Oni ĵetas la reton en la maron; la ŝnuregojn -- unu ĉe ĉiu flanko de la reto -- oni nun transportas al la bordo. Baldaŭ centoj da manoj tiras rapide la ŝnuregojn. Manoj de ĉiuj loĝantoj de la vilaĝo; eĉ la urbestro, la pastro kaj la instruisto kunhelpas kelkfoje. Kiam la duono de la reto estas sur la strando, oni tiras la alian duonon en la boatojn. Baldaŭ oni vidas la karbogadojn, pli ol unu metrojn longajn, brilantajn, kiel arĝento, frapeti, plaŭdi, kaj ŝpruci. La fiŝistoj plenigas la boatojn kaj reremas al la malgranda haveno.

Nun la heloantoj -- la ŝnurtirintoj -- malplenigas la boatojn per siteloj kaj korboj, por ke ili denove povu partopreni la kaptadon. Kelkfoje oni povas uzi la saman reton 3-4 foje dum la tago.

Kiam la kaptado estas finita, la fiŝistoj dividas la profiton en same grandajn partojn. Knaboj ricevas la duonon. Poste oni purigas la fiŝojn kaj por sekigi ilin, oni pendigas ilin duope ĉe la vosta naĝilo.

La karbogado estas bona kaj ŝatata manĝaĵo.