Enkomputiligis Don HARLOW

Kiu estas

Einar Bragi SIGURDSSON

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 112


Einar Bragi Sigurdsson studis belarton en Svedujo kaj estas unu el la plej elstaraj literaturistoj inter la juna generacio. Redaktoro de libereca literatura revuo, li servas kiel instiganto kaj protektanto de novecaj sed ankoraŭ ne popularaj fluoj en la islanda nuntempa literaturo. Aperigis tri poemarojn kaj multe da priliteraturaj artikoloj. Tradukis "Ditte Meniskebarn" de Nexö en isl. lingvon. Esperantisto.

Ĉe l' ĝardena
blanka krado
staras mi
sur la griza
polva strato
iras ŝi
volas kure
preteriri
sed la bubo
ŝin rigardas
kaj protestas
demandante
kiu estas

eblas ne por
ŝi eskapi
sekve haltas
kaj salutas
kol' ekruĝas
koro saltas
buŝo mutas
bruston levas
pens' memora
vekas revon
tempo fora

maron maŝis
suna oro
temis sonĝe
varma vento
brilis roso
sur la floro
tonoj ŝvebis
sen lamento
trompas ora maro
flustro de l' ondaro
knabinetojn belajn
kun lentugoj helaj
kial vi tiel malfruas

mi elserĉis ĉiujn saĝojn
studis vivon multajn paĝojn
sed ne venas neniamo
dum samecas mara flamo

jes

por mia edzo mi esperas
ke sur la maro bonveteras

kaj antaŭen sian vojon
iras ŝi
kaj pensante ĉe la krado
staras mi

sed nia filo
sin rigardas
kaj protestas
demandante
kiu estas.