Enkomputiligis Don HARLOW

Fluge super la islanda kulturo

de Stefan SIGURDSSON

aperis en Norda Prismo, 1956/3 paĝoj 104-106


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Dum la jaroj 874 ĝis 930 p. Kr. Islando ekloĝiĝis.

La koloniistoj plejparte venis el Norvegujo. Tamen multaj venis el la britaj insuloj, parte Norvegoj, kiuj antaŭ kelkaj jaroj transloĝiĝis al la britaj insuloj kaj parte indiĝenoj de Skotlando, Irlando kaj la insuloj norde de Skotlando.

La Norvegoj estis idolanoj same kiel aliaj nordeŭropaj popoloj tiutempe. Ili kredis je multaj dioj kaj diinoj, el kiuj la plej supera nomiĝis Odinn kaj lia edzino Frigg. Sed kelkaj, kiuj venis el la britaj insuloj estis Kristanoj. Tamen tiu religio tre malmulte efikis en la popola vivo dum la unua jarcento. La alfabeto de la unuaj enloĝantoj de la lando estis la tielnomataj runoj, kiujn oni tranĉis en lignon aŭ ŝtonon. Tamen estas diskutata afero, ĉu la unuaj koloniistoj mem konis ilin.

En la tria jardeko de la deka jarcento islanda bienisto Ŭlfljotur restis dum tri jaroj en Norvegujo, por studi leĝojn validajn en certa regiono tie. Poste li venis kun preta leĝoprojekto por la fondota islanda ŝtato. La elektita loko por la parlamento nomiĝis (kaj ankoraŭ nomiĝas) Thingvellir (Parlamenta kampo). Tie la parlamento okazis dum 868 jaroj. La parlamento nomiĝis (kaj ankoraŭ nomiĝas) Althing (Ĝeneralkongreso), por diferencigi ĝin de Vorthing (Printempaj kongresoj), kiuj estis por apartaj regionoj.

En la jaro 930, aŭ eble kelkajn jarojn antaŭe, okazis la unua Althing kaj la leĝoj de Ŭlfljótur estis akceptataj kaj per tio fondiĝis la islanda ŝtato.

Mi priskribas la fondon de la parlamento pro tio, ke ĝi ja vere estis altlernejo por la tuta lando. La tasko de la parlamento estis duobla. Ĝi estis kaj leĝodona kaj juĝa instanco. Ekzistis unu tribunalo por ĉiu kvarono de la lando kaj unu supera tribunalo. La leĝokreantoj estis la ĉefoj de la distriktoj kaj ili elektis la juĝantojn inter la bienistoj. La akuzantoj kaj la akuzatoj aŭ mem pledis antaŭ la tribunaloj aŭ ili komisiis tion al iuj, kiuj pli bone sciis la leĝojn, ĉar profesiaj pledantoj ne ekzistis. Tial oni devis koni la leĝojn. La prezidanto de la parlamento, l&omul;gsögumadur (leĝodiranto), havis la devon deklami la leĝojn antaŭ la ĉeestanta amaso, por ke ĉiu povu aŭdi kaj scii, kiuj leĝoj estas validaj. Alian potencon li ne havis. Skribitaj leĝoj ne estis antaŭ 1117-1118. Ĝis tiam oni devis scii ilin parkere. Ofte junuloj restis ĉe iu leĝosciulo por lerni leĝojn.

Sed ne estis nur leĝaj kaj juraj aferoj, kiuj okupis la alvenintojn en la parlamento. Tre multaj venis tien amuzi sin. La viroj faris sportojn kaj la virinoj rigardis tion. Oni ankaŭ rakontis historiojn pri okazintaĵoj kaj enlandaj kaj eksterlandaj. Multaj vojaĝis eksterlanden, iuj eĉ al Konstantinopolo, kaj reveninte hejmen ili multe povis rakonti. La parlamento daŭris du semajnojn ĉiujare. Veninte hejmen post la fino de la parlamento, oni rakontis aŭditajn rakontaĵojn kaj ankaŭ ĉion okazintan en la parlamento. Ĉi tiuj rakontoj, kaj rerakontoj vivis sur la lipoj de la popolo, fariĝis temoj por la konata malnova islanda literaturo, verkita plejparte en la dektria jarcento.

La islanda nacio ĉiam havis proporcie multajn poetojn, sed en la 10-12-a jarcentoj la islandaj poetoj aplikis sian talenton tre unike. Ili vojaĝis eksterlanden kaj vizitis reĝojn kaj aliajn grandnobelojn en la skandinavaj landoj kaj Britujo. Venantaj al la kortego de reĝo, ili kutime havis pretan poemon pri la reĝo, en kiu li estis precipe laŭdata pro sia braveco kiel batalanto kaj pro sia donacemo kiel reganto. La reĝo rekompence donacis al la poeto grandvalorajn objektojn, armilojn, orajn ornamaĵojn aŭ belajn vestojn, kaj invitis lin resti ĉe la kortego. Kelkaj el la poetoj restis multjare, eĉ dumvive ĉe la reĝo kiel "kortegaj poetoj". Tiutempe la plej multaj el la "kortegaj poetoj" en supre menciitaj landoj estis Islandanoj.

En la jaro 1000 la kristana religio estis pace akceptata de la parlamento. Kun ĝi venis nova alfabeto kaj aliaj sciencoj de la katolika eklezio. En la duona jarcento, 1056 ĝis 1106 estis establataj 4 lernejoj, en la du episkopejoj kaj du aliaj. Ĉi tiuj lernejoj havis precipe la devon klerigi pastrojn por la eklezio. La ĉefaj fakoj estis la latina lingvo kaj religio. Sed la islandaj lernejoj ankaŭ okupis sin pri aferoj rilatantaj al la popolo mem, genealogio kaj historio.

En la 12-a jarcento oni fondis kelkajn monaĥejojn kaj monaĥinejojn, kaj almenaŭ kelkaj el ili havis lernejojn, kiuj similis al tiuj supre menciitaj.

En la jaro 1117 oni skribis la leĝojn, kaj tiu estas la unua skribaĵo konata en islanda lingvo. Iam poste, en la 12-13-a jc. ekfloris la riĉa kaj unika literaturo islandlingva.

Ĝi konsistis el rakontoj (romanoj), pli malpli historiaj, kutime nomataj Islendingasögur (rakontoj pri Islandanoj) sagaoj. Estas menciinde, ke tiutempe la aliaj eŭropaj nacioj verkis ne gepatralingve, sed preskaŭ nur latinlingve. En tiuj jarcentoj la islanda popolo sendube staris en la sama kulturnivelo kiel la plej altkulturaj nacioj en Eŭropo.

Post tiam iom post iom malriĉiĝis la literatura kreo. Oni tamen multe okupis sin pri la jam kreita. Ĝin oni kopiis kaj konservis precipe en la monaĥejoj kaj ĉe bonhavaj bienistoj kaj oni legis ĝin en la tuta lando. Tamen neniam disŝiriĝis la literatura fadeno. Oni verkis kronikojn kaj ankaŭ rakontojn pri sanktuloj kaj mezepokaj kavaliroj pli malpli fantaziaj, kaj fabelojn, malpli valorajn ol la "Islanedingasögur". Kaj ĉiam vivis multaj poetoj.

Sed malaltiĝis la temperaturo. Plioftiĝis la jaroj, kiam mara glacio drivanta de la Arkta maro pli-malpli ĉirkaŭis la landon. Vulkanaj erupcioj minacis. Epidemioj furiozis, i. a. la nigra pesto en jaro 1402, kiu mortigis almenaŭ trionon de la nacio. Ĉio ĉi kaŭzis malaltiĝon de la kultura stato, sed tamen multe pli granda kaŭzo estis la peze premanta mano de la eksterlanda reĝimo, monopolanta la komercon, kio alportis mizeron. La kulmino estis komence de la 18-a jarcento.

La nacio perdis sian memstarecon en la jaro 1262.

Dum la venintaj mizeraj tempoj la popolo faciligis sian vivon per ĝuo de siaj spiritaj valoraĵoj. En longaj mallumaj vintrovesperoj oni legadis la malnovajn historiojn kaj kantis la "rimur" (rimaĵoj), kiuj tiel abundis kiel malabundis la vivrimedoj. La poetoj kuraĝigis kaj konsolis la popolon per siaj poeziaj verkoj, kiuj estis deklamataj kaj lernataj.

Frue en la deksesa jarcento estis establata presejo en unu el la du episkopejoj.

Meze de la sama jarcento la islanda eklezio akceptis la doktrinon de Luther laŭ fremda ordono, sed tio ne multe ŝanĝis la kulturstaton. Tamen estas menciinde, ke unu el la plej grandaj pioniroj de la Luther-a doktrino, kiu fariĝis episkopo dudek jarojn post la religiŝanĝiĝo kaj okupis tiun oficon dum 56 jaroj, eldonis pli ol okdek librojn, inter kiuj estis la Biblio islandlingva. La Nova testamento jam antaŭe aperis gepatralingve. Ĉi tio estas tre grava rilate al konservo kaj evoluo de la islanda lingvo, ke la nacio tuj post la menciita religiŝanĝiĝo ricevis siajn religiajn librojn en sia propra lingvo.

Se oni eldonas la literaturon de la dekdua kaj dektria jarcentoj laŭ nuntempa ortografio, evidentiĝas, ke ĝi same bone povus esti verkata hodiaŭ, kaj infanoj, kiuj lernis legi, rimarkas neniun diferencon. Kompreneble la elparolo de la islanda lingvo nuntempe iom malegalas al tiu en la dektria jarcento.

La legopovo iom diferencis laŭ bienoj kaj distriktoj. Tiutempe la nacio konsistis preskaŭ ekskluzive el kamparanoj, kaj en Islando la kamparanoj neniam vivis en vilaĝoj, sed nur en disaj bienoj, ofte po kelkdek personoj. La pastroj estis la ĉefaj instruistoj de la popolo, kaj ili estis tre ne-egale fervoraj kaj instruemaj. Paroĥanoj, kiuj feliĉe havis bonan pastron, multe pli multnombre sciis legi kaj skribi ol aliaj, kiuj tiurilate ne estis tiel bonŝancaj. Ĉi tio evidentiĝis, kiam en la kvina jardeko de la dekoka jarcento dana episkopo laŭ registara ordono esploris la kulturan staton de la popolo. Tiam verŝajne nur duono de la popolo aŭ iom pli povis legi. Sed post tio la stato tiurilate pliboniĝis.

Kompreneble la islanda popolo kiel aliaj nacioj, posedas multegon da popolmelodioj, el kiuj multaj estas tre belaj kaj karakterizaj, sed krome en Islando kaj nenie aliloke konserviĝis aparta speco de kantmetodo, nome duvoĉa kanto, tielnomata kvint-kanto, ĉar plejparte la interspaco inter la du voĉoj estas kvintoj.

La vojaĝoj de la Islandanoj eksterlanden ĉiam alportis novajn alfluojn kulturajn el la vasta mondo. Ĉi supre estas menciataj vojaĝoj de eksterordinare multaj en la unuaj jarcentoj. Dum la katolika tempo tre multaj vojaĝis al Romo kaj klerikoj kaj laikoj, kaj oni eĉ rakontas pri grandbienistoj, kiuj vojaĝis al Jerusalemo. Multaj studis en la plej bonaj umversitatoj en Eŭropo.

En la 19-a jarcento estis establataj lernejoj por geknaboj en diversaj lokoj, tamen plej multaj en la lasta triono de la jarcento.

En 1907 la parlamento aprobis leĝon pri lernodevo por geknaboj de la deka ĝis dek-kvara jaro, kondiĉe, ke ili, kiel dekjaraj sciu legi kaj skribi. Tio signifis, ke estis la devo de la gepatroj instrui al siaj infanoj legi kaj skribi antaŭ la deka jaro.

La nun validaj leĝoj pri la lerneja sistemo devenas de la jaro 1945. Laŭ ili la geknaboj estas lernodevaj de sep ĝis dekkvinjara aĝo. La elementa lernejo finiĝas en la 13-a jaro. Poste venas kvarjara reallernejo, en kiu du la unuaj jaroj estas devigaj. Diplomo de la reallernejo donas rajton al studo en diversaj specialaj lernejoj. Diplomo el la tria klaso de la reallernejo (mezlerneja diplomo) rajtigas al studo en gimnazio kaj seminario, kiuj daŭras kvar jarojn. El la gimnazio la vojo kompreneble kondukas al la universitato. Islando havas sian propran universitaton, fonditan en 1911, kiu havas fakultatojn filozofian (kun islanda lingvo, literaturo kaj historio, geografio, ĝenerala historio kaj fremdaj lingvoj), teologian, juran, ekonomian, medicinan kaj inĝenieran.

Ĉiuj geknaboj laŭleĝe devas lerni naĝi, kio laŭ mia scio estas nenie aliloke.

Malriĉa kaj ege malmultnombra nacio, kiel la Islanda, kaj krome nur antaŭ nelonge reakirinta sian sendependecon, kompreneble ne povas konkursi kun la grandaj kaj riĉaj nacioj rilate al sciencaj faraĵoj, sed la kulturstato de la popolo egalas al tiu en la proksimaj landoj. La Islandanoj daŭre estas legemaj ne malpli ol antaŭe, kion pruvas, ke nenie en la mondo oni eldonas laŭproporcie tiom da libroj, kiel en Islando.