Enkomputiligis Don HARLOW

Mi opinias, ke UNO devas iniciati...

de Halldór Kiljan LAXNESS

intervjuon notis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 1956/3 paĝoj 97-98


La intervjuo de la fama, nunjare Nobel-premiita verkisto estas speciale interesa enkonduko al la nuna numero kiun ni dediĉas

al la kulturo de Islando kaj la Feroa insularo.

La graveco de tiuj prakulturoj estas neproporcie granda. Por nomi jam ĉiloke nur unu ekzemplon (aliajn vi trovos en la gazeto mem), la genia Nobel-premiita kuracisto kaj esploristo de la ultraviola radiaro, Niels Finsen estis island-devena feroano.

Pro la altvalora helpo ni varme dankas ĉiujn kunlaborantojn de tiu ĉi numero. Estu permesite mencii aparte la iniciaton kaj utilan penon de nia talenta islanda kunredaktoro: Baldur Ragnarsson! La plej grandan parton de la feroa materialo ni dankas al Povl Skaarup.

La redaktoro

Kiun opinion vi havas pri Esperanto?

Iam antaŭ longe mi ekstudis Esperantan gramatikon dum parto de tago kaj facile legas ordinaran tekston en Esperanto. Mi ŝatas Esperanton.

Malmulto ŝajnas al mi tiel ridinda kaj kompatinda en Eŭropo kiel vidi anglon esti senlingva en Francujo aŭ Germanujo; kaj inverse. Unu el la malmultaj landoj, kie mi vojaĝe ne povis kompreni la lingvon je bezono, estas Finnlando. Por ordinara anglo ĉiuj lingvoj estas kvazaŭ la finna, kiam li estas ekster la angla mondo. La finna komenciĝas por li en Francujo kaj reaperas kie ajn en tuta Eŭropo: ĉie la sama finna lingvo, the same terrible thing. Mi opinias, ke la Unuiĝintaj Nacioj devas iniciati devigan instruadon de Esperanto kiel helplingvo tra la tuta mondo. Sed por justo ŝajnas al mi, ke pli multe da ekstereŭropaj vortradikoj povus esti enkondukitaj en Esperanton. Estas domaĝe, ke la plej grandaj nacioj en la mondo havas tie nur tiel malmultajn reprezentantojn (ekz. lingvoj ĉina, hindaj, slavaj).

Oni nun multe parolas pri t. n. "nordeca kunlaboro", t. e. tiu de Islando, Finnlando kaj la skandinavaj landoj. Kion vi opinias pri tio?

Mi estas tute fremda al tio, kion oni nomas "nordeca kunlaboro" kaj apenaŭ komprenas la sencon de tiu vortkunaĵo. Mi ne scias respondi tiel ĝeneralan demandon tiamaniere, ke iuj povus kontentiĝi pri tio. Estus ebleco tiel fari, se la demando estus precizigita ekz. tiel, ĉu mi estas favora al tio, ke la nordaj nacioj ekhavus inter si kunlaboron pri restarigo de komuna nordeca lingvo; tiam mi dirus jes -- tamen sciante, ke tia kunlaboro ne havas sencon, ĉar ekz. la nuntempa dana lingvo okdek procente konsistas el la malaltgermana kaj altgermana lingvoj, la sveda sepdek-kvin procente. Se komun-norda lingvouzo estus efektivigita en tiuj landoj, tio signifus, ke la danoj kaj svedoj estus senlingvigitaj en la unua ŝtupo.

Mi vidas, ke foje politikistoj interkonsiliĝas pri "nordeca" impost-unuiĝo, sed mi ne komprenas la signifon de la vorto "nordeca" en tiu rilato.

Kiuj estas la plej gravaj ecoj de verkisto por akiri distingon en sia arto?

Tion mi ne estas pli kompetenta prijuĝi ol la aliaj. Mi tamen kredas, ke por akiri distingon en verkado ne estas necesa iu speciala talento aŭ kapablo pli ol en aliaj aferoj, sed, ke multo dependas de tio havi konsiderindan aron da ĝeneralaj ĉiutagecaj kapabloj. Oni diras, ke "ŝakluda talento", la kapablo de ŝakistoj, estas la sumo de kiel eble plej multaj kapabloj. Fariĝi taŭga ŝakludisto dependas de zorga atentemo, prudenta rezon-kapablo (foje nomata sana prudento), imagopovo, eltenemo, alcelemo, koncentriĝo-povo. Kaj ĉiuj ĉi "talentoj" estas senuzaj al la ŝakisto kaj unuope kaj ĉiuj kune, se li ne posedas tion, kio estas nomata en moderna lingvo "fortaj nervoj" (sed antaŭe nomiĝis kuraĝo aŭ sentimo). Mi pensas, ke por akiri distingon en verkado estas bezonata io simila al tio, kion ŝakistoj devas havi.

Viaj verkoj estas plejparte prozaj. Kia estas via vidpunkto rilate poezion?

Ni vivas en tempo, kiam la ĉefa punkto en akcepto de poezio estas nek ĝui ion diritan en poemo nek serĉi en poemo tion, kio brulis en la koro, kvankam oni mem ne sciis esprimi tion, -- sed la jena: laŭeble kritiki la poemon, elmontri ĝian nelogikecon, kiel mallerte ĝi estas farita, enhave malmoderna, imite simila al iu alia poemo aŭ konforma al iu eldatiĝinta ismo kaj tiel plu. Troviĝas iuj tiel multe instruitaj, ke ili jam perdis la kapablon agnoski tion, kiam saĝa kaj sincera poeto, kompatema kaj amema, sin prezentas en poemo, sed legante sin spasme alkroĉas al siaj -- kaj precipe al tiuj de aliaj -- antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, ĝis ili preskaŭ ĉesas rekoni la literojn kaŭze de troa intelekto kaj tropremo de saĝeco. Mi diras por mi, ke mi bone scias legi poezion en la sama maniero kiel tiuj kritikistoj, kiuj apartenas al la sama kategorio kiel analfabetoj. Sed se mi vidas honestan homon esti prezentata en poemo, tiam estas al mi egale, ĉu la poemo estas senlogika aŭ mallerte farita, malmoderna kaj imitas tiun aŭ alian poezion aŭ eldatiĝintan ismon.

Kiam oni povas atendi venontan libron de vi?

Ne scias. Nedecidite.