Enkomputiligis Don HARLOW

Libro-Kulturo

aperis en Norda Prismo, 1956/3 p. 113-116


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Islanda Muziko

Sigursveinn D. Kristinsson: Fylgd (Akompano). Muziko laŭ la poemo de Gudmundur Bödvarsson, trad. ankaŭ en la germanan kaj Esperanton. Dediĉita al la Kontraŭarmea Movado en Islando.

Simple gaja, dance ondlinia melodio, iom kontraste peza baso kun varmaj harmonioj. El la kvarstrofa traduko de O. Ingimarsson jen ni citas la unuan strofon:

Ĉiam vi fidela - estu al la bela - fjordo, kiu hela - ludas kun la strand'. - Brilas glacirand'. - Flustras rivereto - floras la stepeto - estas via land'.

Kiel ankaŭ tiu ĉi fragmento pruvas, la traduko estas agrabla, natura, emfaza, tute laŭ la tono de la sentoplena originala.

H. Ivesjö (Boraas)

Petro (kursa lernolibro de SAT)

La nuna 8-a eldono esence ne diferencas de la antaŭaj du eldonoj. Sur 112 paĝoj la lernanto konatiĝas kun la vivo de Petro kaj kun la lingvo. Precipe konvenas, kiel legolibro por komencintoj, sed ankaŭ taŭga kurslibro por komencantoj.

Scienca Revuo

La Scienca Revuo ne estas novajo, sed ne estas superflue atentigi la ne-informitan parton de la Esp-istaro, ke tiu ĉi bone redaktata kaj belaspekta kvaronjara revuo meritas ĉiun apogon pro sia kulturcelado; ĝi ne estas nur fakorgano de sciencistoj, sed ankaŭ utila informilo pri diversaj problemoj aktualaj, rilatantaj la sciencojn. En la n-ro 1/1956 G. H. demandas en sia interesa artikolo: Ĉu la sciencistoj povas donaci ion al la esp-istoj, se neniu akceptas la donacon? (Nia Vojo). En la sama n-ro troviĝas artikolo de prof-o G. Canuto pri "La Serumo de Vereco"; la prelego de rektoro K. Söderberg en Munkeno (1951) pri August Strindberg, recenzoj ktp.

Adreso de la redakcio estas: D-ro Inĝ. G. Hamming, Boomkruiperlaan 1, Den Haag, Nederl. Tutjara abono: 1,50 US. dolaroj aŭ egalvaloro.

Ĉu vi do volas akcepti la donacon de la Esp. sciencistoj? Certe.

F. S.

Dua ABOCO-Libro

The British Esp. Assoc. eldonis la duan ABC-libron de Nenjo Rimanto kun la ilustraĵoj de Brian Leslie. La strofetoj kaj la liter-asociaj bildoj estas ĝenerale taŭgaj, kaj kvankam ilia tono estas senŝerce instrua, oni povas imagi, ke infanoj akceptas la lingvon en tiu ĉi altabligo kun scivola ambicio.

F. S.