Enkomputiligis Don HARLOW

Sur la marĝeno de la islanda literaturo

de Marek WAJSBLUM

aperis en Norda Prismo, 1956/3 paĝoj 140-143


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

D-ro M. Wajsblum, kiel prelegisto kaj instruisto en Islando, faris gravan kulturlaboron tie.

Kun sincera plezuro mi legis en iu lasta numero de N. Pr. la simpatian kaj justan pritakson de la poemoj de mia juna amiko Baldur Ragnarsson. Ni esperu, ke en li Islando havos bonan reprezentanton por sia propra literaturo en nia traduka literaturo kaj por siaj spiritaj fortoj en nia originala kreado. Ĉu mi povas tamen rimarki, ke vi eraras, asertante ke li estas pioniro de Esperanta Iiteraturo en Islando. Tute ne malpliigante la signifon kaj valoron de la poezia talento de Baldur Ragnarsson, mi devas konstati, ke antaŭ li kaj delonge antaŭ li la Esperanta literaturo originala kaj tradukita havis bonajn reprezentantojn en lia lando. (l)

Jam en j. 1906 la pioniro de nia lingvo en Islando, Thorsteinn Thorsteinsson, publikigis sian artikolon pri la patriarko de la moderna islanda poezio Matthias Jochumsson (1835-1920) kaj -- se mi ne eraras -- tradukon de unu el liaj patriotaj poemoj. Kiel konate -- aŭ propradire, kiel malmulte konate -- Islando estas lando, kie poezio estas sama vivnecesaĵo, kiel aero kaj kie ĝi kvazaŭ aero saturigas la atmosferon de la socio.

Ne mirinde do, ke jam la unuaj semoj de l' Lingvo Internacia, plantitaj en tiu grundo ekfloris en la koro de homo, kies propra vivo estas kvazaŭ bela elegio pri homo digno kaj spirita forto. Li estis Sig. Kristófer Pétursson (1882-1925), unu el la lastaj islandaj lepruloj. Li infektiĝis, kiam li estis nur 14-jara knabo kaj enirinte azilon por lepruloj (apud Reykjavík), ne forlasis ĝin ĝis sia morto. Kaj tamen tiu homo, por kiu ĉiu horo de l' vivo signifis nur formortadon, daŭre efikas en la vivanta tradicio de islanda kulturo dank' al siaj filozofiaj verkoj teozofiaj, poemoj kaj lingvaj studoj. En j. 1907 li lernis Esperanton laŭ dana lernolibro kaj tuj, preskaŭ dumlerne, enkarnigis siajn sentojn en la Esperantan poezion originalan kaj tradukitan. Tri el liaj tradukoj aperis en la unua islanda lernolibro de Esp-o verkita de Thorsteinn Thorsteinsson (1909); unu el ili, la kanto de Grimur Thomsen (1820-1896) estas citata en la libro de Olafur Th. Kristjánsson pri Islando (v. sube) kaj de Vilho Setälä en lia artikolo "La kanto de Islando -- kaj de Suomi" (Malgranda Revuo nro 4/1947). (2) El liaj originalaj verkoj nur la simplaj "Versoj de Printempo" aperis en Islanda Esperantisto (1931) kaj en la Voĉo de Islando (nro 2/1949). Onidire, inter siaj manuskriptoj li postlasis tradukojn de malnovislandaj "sögur" (legendoj) kaj poemoj; estus dezirinde informiĝi pri ilia sorto kaj eble sekurigi ilin. Ni heredis de li nur malmulton konatan. Kaj tamen tiu rimarkinda homo meritas nian dankan memoron, ĉar -- simile al sia granda antaŭulo, la genia lepra psalmisto Hallgrímur Pétursson (1614-1670) -- li levis torĉon de sia spirito super la ĉerko de la korpo por lumigi la vojon de la vivo. Kiam mi pensas pri Síg. Kristófer, mi ŝatas imagi lin tiel, kiel la granda islanda skulptisto Einar Jónsson prezentis la lepran psalmiston: sur lito de malsano kvazaŭ boato, levata de la sekvanta lin ondo de homaj voĉoj.

Mencio pri Hallgrímur Pétursson gvidas nin al lia tradukinto, pastro Stefán Jónsson (1860-1931). Lia nomo estas preskaŭ nekonata en nia bibliografio, ĉar la modesta pastro, dum 41 jaroj preskaŭ senelire servante sian kamparan paroĥon de Stadharhraun preferis verki sub pseŭdonomo Hringur Hansson el Hagi. En sia izoleco li sukcesis tamen ekmastri kelkajn lingvojn kaj akiri bonan konon de klasika filologio; la longajn vintrajn vesperojn li dediĉadis al poeziaj ĝuoj, tradukante fremdajn aŭtorojn en islandan lingvon. Al ĝuo -- ni ripetu -- ĉar li verkadis ne por publiko, sed por si mem. Li konatiĝis kun Esp-o en j. 1911 kaj samjare li sendis al Thorsteinn Thorsteinsson siajn unuajn Esp. tradukojn. Lia preferata poeto estis Hallgrímur Pétursson kaj al li ni ŝuldas esperantigon de parto de ties "Pasiona Psalmaro" kaj precipe de la funebra himno "Allt eins og blómstridh eina" (Ho, kiel vegetaĵo), kiu de tri jarcentoj akompanas Islandanojn al fina ripozejo. El liaj aliaj tradukoj estas konataj poemoj, dediĉitaj al lia hejma Islando de la du romantikaj poetoj Jón Thoroddsen (1819-1868) (3) kaj Bjarni Thorarensen (1786 1841). Iuj liaj tradukoj aperis en La Revuo (nroj 7 k. 9, 1914), en la Islanda Esperantisto (v. supre) kaj en la Voĉo de Islando, sed kredeble pli multaj restis en manuskriptoj.

Tiujn tri pionirojn sekvis la nova generacio de la intermilitaj jaroj. Gvidis ĝin la eminenta prozisto Thórbergur Thordharson, kiu per sia fama "Letero al Laŭra" (1924) lingve kaj idee revoluciigis la islandan prozon kaj per sia energia propagando por Esp-o kaj per sia funda kaj bonega verko pri la problemo de lingvo internacia (1933) forte helpis la disvolviĝon de nia movado en Islando. Al tiu generacio apartenas i. a. Olafur Th. Kristjánsson el Önundafjórdur, unu el la gvidantoj de la pedagogia vivo en sia lando; lia leginda libreto "Islando: lando, vivo, literaturo" (Reykjavík 1930), la unua plene Esperanta libro presita en tiu lando, donas koncizan bilancon de la laboro de la islandaj Esperantistoj; lia originala kanteto "Kvarfolia Trifolio", verkita por la samnoma Esperantista klubo en Hafnafjórdhur, eĉ nun estas populara.

Post la dua mondmilito la Esperantajn verkistojn centrigis la kvaronjara Voĉo de Islando (1949-1950) redaktata de Olafur Th. Kristjánsson, juna filologo Arni Bödbvarsson kaj de la instruisto Olafur S. Magnusson. Sub la rubriko "Islanda antologio" ĉi tiu gazeto regule publikigadis tradukojn de islandaj prozistoj kaj poetoj. Inter la proztradukistoj aperas la tri redaktoroj mem, pastor Halldór Kolbeins el Vestmannaeyjar, bibliotekisto Haraldur Gudhnasson, Sígurdur Gudhmundsson, Ingimur Oskarsson, Ragnar V. Sturlusson, specialisto pri Grenlando, ktp.; Arni Bödhvarsson okupiĝas speciale pri islanda folkoro pri kiu li estas bone konata fakulo. El la poetoj ni nomu Ingimur Oskarsson, i. a. tradukinton de poemoj de Kristján Jónsson (1842-1869), kaj Haraldur Jónsson, tradukinton de Thorsteinn Erlingsson (1858-1914). Al ilia grupo apartenas ankaŭ (kvankam fremdlandano) F. V. Lorenz, kies traduko de la "Novjara Himno" de Matthías Jochumsson, presita en lia poemaro kaj ofte represata en internaciaj kantaroj, estas preferata kanto de islandaj Esperantistoj. Tie debutis Baldur Ragnarsson (tiam apenaŭ 20-jara junulo) per sia preferata poemformo, la originala soneto "Al Esperanto".

Dum postaj jaroj notindaj estas tradukoj de Baldvin B. Skaftfell el nuntempaj poetoj kun forta pacista akcento, Jakobina Sigurdardóttir kaj Kristján Einarsson el Djúpalaek (1953).

Ni esperu, ke Norda Prismo revekos la malnovajn verkistojn kaj instigos ilin al plua kreado. Eble valorus la penon elserĉi kaj trarigardi la malnovajn manuskriptojn de Sig. Kristófer Pétursson kaj de Stefán Jonsson.

Estus tre dezirinde, ke niaj islandaj samideanoj konsideru prilaboron de antologio de la nekompareblaj trezoroj de la malnovislanda literaturo. Ili ja disponas pri taŭgaj spertuloj. Ĉu ne Arni Bödhvarsson estas unu el la esperdonaj filologoj de nia generacio, kiu respondecas pri noveldonoj de islandaj popolaj legendoj? Mi ŝatus legi en Esp-o iujn el tiuj "sögur" (saga-oj, historioj, legendoj) kies antaŭguston donis al ni B. Ragnarsson en sia poezia parafrazo de la "Hervarar saga og Heidreks" (Revuo Esperanto Internacia, 1953). Kiel aspektus ekz. la klasika "Historio pri Njál la Brulinto" en internacia lingvo? Certe vekus intereson iuj el la "riddarsögur" (mezepokaj kavaliraj aventuroj), almenaŭ tiuj kiuj estas pli intime ligitaj kun la sorĉa atmosfero de Islando. Kaj eble nur en Esp-o ni povus plene ĝui la belon de la mezepokaj poemoj de la bardoj, iliajn "kvaedhi", ankaŭ epikajn "rímur" kaj la tranĉan humoron de la popolaj "vísur" (epigramoj). Mi ripetas, ke nur pere de Esp-o Islando povos digne reprezenti sian poezion en la internacia medio. Estas ja simpla trudismo, ke nur lingvano povas plene kaj senreste majstri poeziajn valorojn de iu lingvo. Rezulte do tradukanto devas aŭ perfidi estetikajn valorojn de la lingvo tradukata, se li tradukas el lingvo fremda al li en la sian, aŭ li perdigas esprimpovon de la lingvo tradukata, se li tradukas en lingvon fremdan por si. Kaj tio validas ankaŭ kaj precipe por islanda poezio kun ties rafina formo, kombinanta rimon kaj ritmon kun strikta sistemo de aliteracio.

Veraj tradukistoj kapablaj samgenie reverki poemojn, estas homoj plurlingvaj, plurlingvanoj. Plurlingveco tamen, escepte en specialaj cirkonstancoj, estas ebla nur se la "alia" lingvo estas komunkultura esprimilo, se ĝi do estas samrajte posedata kaj same sentata de la tradukanto, kiel de la ĝuanto de la traduko. Tiun postulon povas plenumi nur lingvo nacie neŭtrala, do lingvo internacia. Poetoj de la mezepoko kaj renesanco civitanis en sia nacio kaj samgrade en Eŭropo, ĉar ilia dulingveco nacie-internacia (pere de lingvo latina) sekurigadis al ili komunan eŭropan kulturmedion. Tial ĝuste ili kapablis tiel penetre kaj sentoplene prezenti al siaj samnacianoj valorojn de la internacia poezio. Ne male tamen, ĉar la antikva kulturbaza tradicio malhelpis adaptiĝon de la komunkultura esprimilo al variaj formoj kaj enhavoj de la naciaj kulturoj. Nun tiun pozicion de la komuna esprimilo ambicias Esp-o en pli larĝa skalo, ĉar universala, interkultura kai en pli varia, ĉar ambivalenta funkcio -- ĝi komencas tie, kie la lingvo latina montriĝis neadekvata.

Se tamen ni akceptas tiujn premisojn, ni devas ankaŭ konsideri iliajn konsekvencojn. Se Esp-o estas servonta kiel universala perilo ambivalenta, ĝi devas peri literaturajn valorojn estetikajn el ekster la konvencia sfero de okcidenteŭropa literatura tradicio. Precipe ni devas eliri el la limoj de la okcidenteŭropa verso naskiĝinta el la dekadenco de latina metriko kai eksterme de la antaŭkristana poezio kelta kaj ĝermana. Ĝisnun nia tuta poezia laboro celis konkeron kaj asimilon de la okcidenteŭropa tradicia formaro -- tiun celadon aplombe inaŭguris Grabowski per sia "Trikorda lir'", proklamante kapablon de Esperanto adekvate esprimi ĉiujn formalajn valorojn de la konvencia verso; venke gvidis ĝin al plena realiĝo Kalocsay en sia poezia kaj en teoria verkaro. Ŝajnas al mi, ke estas jam tempo inaŭĝuri novan periodon en disvolviĝo de Esp-a poezio, periodon de konscia kaj plana celado al plenumo de tiu rolo, al kiu destinas Esperanton ĝia konstrua principo, sintezanta akiraĵon de okcidenta kulturo kun orientaj formrimedoj. Alidire, ni devas ekmajstri tiujn formojn poeziajn, kiuj baziĝas sur estetikaj rimedoj nekutimaj en la konvencia eŭropa formaro. Kompreneble, ni ne povos asimili formojn baziĝantajn sur lingvaj proprecoj fremdaj al Esperanto, ekz. sur silablongo. En tiuj kazoj -- kiel tion pruvis Kalocsay -- ni devos sekvi vojon de lingvoj naciaj kaj ellabori sistemojn plej adekvate reprezentajn. Ne ekzistas tamen kaŭzo, kial ni devus rezigni pri asimilo de formoj estetikaj lingve akordaj kun Esp-o, kiel ekz. aliteracio, melodio de logika emfazo ktp. Mi ne misjuĝas malfacilaĵojn, kiuj renkontos tradukanton aŭ adaptanton. Li devos ne nur ekmajstri la novajn rimedojn, sed ankaŭ eduki legantaron. Kiel malfacila tio estas, plej bone montras la ankoraŭ ne plene solvita problemo de asimilo de la formoj de japana poezio, pri kiu laboris Grabowski kaj Kalocsay kaj nun japanaj samideanoj. En tiu kazo temas ne nur pri formo, sed pri estetika valoro de la poezia imago, tiel diferenca de nia dinamika kaj dissterna pens- kaj sentmaniero. Eĉ en traduka kontakto de multe pli proksimaj mensmedioj ofte okazas estetikaj konfliktoj pri poeziaj imagoj nekongruaj kun emocia respondemo de la leganto (komparu mian artikolon pri la Rubaoj de Umar Ĥajjam, "The Worker Esperantist" 1954). Almenaŭ ĝis la nun plejparte eŭropkultura legantaro iniciiĝos en pens- kaj emociesprimon de la poezio de aliaj kultursferoj, iuj elementoj de la "nekonvencia" poezio devos esti ne tradukataj, sed reverkataj en Esp-o. Dume tamen ni povas kaj devas eklabori pri asimilo de iuj formalaj poezirimedoj kaj eduki nian legantaron pri ilia estetika valoro. Ŝajnas al mi, ke ĝuste islanda poezio estas tre bona elirpunkto por tiu iniciato. Modernaj islandaj poetoj feliĉe sintezis la komuneŭropan kaj nacian kulturenhavon, kun komuneŭropaj kaj tradicie naciaj poeziformoj. Ilia poezio konservas nian konvencian strukturon, sed pliriĉigas ĝin per sia konvencia aliteracio. Neislanda leganto do perdas nenion, nur gajnas aldonajn estetikajn valorojn, se la traduko plene adoptas formon de la originalo. Ke tio estas ebla, ke ni povas emocie respondi al poezio senrima, sed bazita sur aliteracio, montris la nesensukcesa provo de Kalocsay imiti la tradician finlandan poezion en sia "Kongresa runo". Denove mi ripetas, ke mi konscias pri la ega malfacileco de tiu tasko. Mi ne esperas vidi en nia lingvo iun "slöttubönd" (palindromon), pri kiuj tiel entuziasmas islandanoj, aŭ ion similan. Adekvata traduko estus artifiko preskaŭ superhoma. Islanda poezio tamen estas grava defio al niaj poetoj kaj ties traduka ekrego grava kaj necesa tasko por estonta disvolviĝo de nia poezio. Teoriaj fundamentoj estas jam -- se ne metitaj -- almenaŭ inaŭguritaj de Olafur Th. Kristánsson per lia artikolo pri islanda aliteracio (Heroldo nro 38/1926); la temon disvolvis poste dro Guth, donante eĉ provon de aliteracia traduko de la fragmento pri kreo de l' mondo el la "Edda" (en ĉeĥoslovaka revuo "Marto" 1929). Ni esperu, ke Baldur Ragnarsson respondos al la voko kaj inaŭguros novan etapon en nia celado al universala poezia esprimo pere de lingvo internacia.

Rim. de la red: Ni ne volis uzi la vorton "pioniro" en la senco de "unua" pioniro.


Piednotoj

(1) Por iuj bibliografiaj informoj mi ŝuldas dankon al s-ano M. C. Butler, la bibliotekisto de la Brita Esperanto-Asocio.
(2) Tradukon de la sama poemo de Grímur Thomsen aperigis A. Kofman en Juna Esperantisto, 1908.
(3) Iuj poemoj de Jón Thoroddsen aperis ankaŭ s. t. "Eroj el islanda liriko" en j. 1944 (Esperanto 1944).