Enkomputiligis Don HARLOW

La homo el Marso

de Thor VILHJÁLMSSON

elislandigis Baldvin B. SKAFTFELL

aperis en Norda Prismo, 1956/3 paĝoj 126-128


Thor Vilhjálmsson estas unu el la plej gravaj nomoj el la moderna generacio en Islando. Li estas edukita en Parizo kaj sekvas novajn vojojn en sia verkado.

I.

Li nenion memoris.

Li estis piediranta sur trafikoplena strato kiam li renkontis ŝin.

-- Petro, diris la virino.

-- Kiu, li diris.

-- Petro, diris la virino.

-- Vi estas bela, li diris kaj direktis sian rigardon en ŝiajn profundajn okulojn.

-- Kio estas al vi, ŝi diris, kio okazis al vi?

Li silentis kaj rigardis en la okulojn kaj pensis: Kie mi antaŭe vidis tiun virinon, sed tion li ne memoris. Ŝi rigardis lin dum tempo kun timo en la okuloj. Post ŝi diris: venu.

Li rigardis en la senfinon, ĝis kiam ŝi zorgeme prenis lian manon kaj li sentis ŝian varman manplaton ĉirkaŭi lian manon kaj permesis al ŝi forkonduki lin.

Nun li rigardis rekte antaŭen tra la densa nebulo, kiu plenigis lian konscion kaj li penis trovi respondon al la demando: "Kie mi antaŭe vidis tiun virinon?"

De tempo al tempo ŝi ĵetis al li zorgoplenan kaj samtempe penetre atentan rigardon. Ŝi diris: Petro, mia amato, kio okazis?

Kiam li vekiĝis la sekvantan matenon li troviĝis en malgranda ĉambro kiun li ne konis kaj la suno brilis tra la fenestro kaj ĝiaj radioj vigle dancis sur la planko. La virino dormis apud lia flanko kaj ŝia blanka brako kuŝis sur lia brusto.

Li kuŝis tute senmova kaj rigardis al la plafono kaj pensis: Mi amas tiun virinon sed kie mi antaŭe vidis ŝin.

Sed li nenion memoris. Nenion krom tio, ke li renkontis la virinon la antaŭan vesperon sur homplena strato kaj ke ŝi estis preninta lian manon kaj diris: venu. Kaj nun ŝi dormis ĉi-tie apud lia flanko en la lito.

Kiam ŝi vekiĝis li flustris sen rigardi rekte al ŝi: Vi estas bela. Vi estas bona. Mi amas vin.

Li turnis sin al ŝi, rigardis en ŝiajn okulojn kaj kiam li komencis droni en ili, li flustris: Kiu vi estas?

-- Petro, ŝi diris, Petro, kio okazis al vi.

-- Mi estas via edzino.

II.

Li rampis antaŭen sur la ventro tra la arbetaro ĝis kiam li atingis la lokon kiu estis markita sur la karto per kruca signo. Tiam li rigardis la horloĝon kaj vidis ke ĝi montras la horon 13.05. Post 20 minutoj ĝi komencu. 13.05, li pensis kaj subite trakuris lian memoron kiel estis dum tiu sama horo en la dimanĉoj antaŭ tri monatoj, kiam li sidis apud la kverkligna tablo kaj Juanita sidis kontraŭ li kaj ili estis du solaj, kaj de tempo al tempo iliaj okuloj renkontiĝis kaj iliaj rigardoj reciproke enprofundiĝis unu en tiu de la alia kaj ili sentis sian ĉiaman unuiĝon kaj ke nenio povus ilin disigi. Kiam li iris en la militon ili jam estis geedzoj dum du monatoj. Ŝi ne estis plorinta, kiam ŝi adiaŭis lin sed staris silenta kaj postrigardis la trajnon, ĝis kiam nenio restis krom la rememoro pri ĝiaj batoj sur la frostegrizaj reloj kvazaŭ mortmalvarma fantoma rido. La homoj jam forlasis la relvojstacion kaj ŝi ankaŭ foriris, sed paŝis malrapide kaj ne atentis ion ajn en la ĉirkaŭaĵo. Ŝajnis kvazaŭ ŝia konscio forlasis ŝin kun la trajno kune kun li, la viro kiun ŝi amis. Ŝi hejmeniris al sia malplena domo kaj estis homoj tie, sed ĝi estis malplena, malplena, terure malplena. Ŝi eniris sian dormoĉambron kaj ploris ĝis kiam la dormo forbalais ŝin el la sfero de la maldormo kaj kirlis ŝin en la kapturnan senlimaĵon de inkubaj sonĝperceptoj ĝis kiam ŝia propra savkrio vekis ŝin kaj ŝi ploris plu sola en la mallumo. Tiaj pensoj pafiĝis tra lia kapo, kiam li kuŝis tie kaj atendis ĝis kiam li vidis, ke la horloĝo montris 13.15 kaj li vekiĝis el tiuj meditadoj, kiuj tute okupis lian penson kaj li memoris ke ĝi baldaŭ devas komenciĝi kaj kuŝis tute senmova kaj sentis sian koron bati kontraŭ la tero sub li, kvazaŭ ĝi penus krevigi la teran kruston por fosi al li tombon. Li estis malvarma, li ektuŝis sian frunton per la fingropintoj por senti ilin kaj ili estis kvazaŭ feraj preniloj konservitaj en glaciujo aŭ kvazaŭ sinteno de instruisto pri matematiko. Nur restis du minutoj kaj ŝajnis al li, ke liaj vejnoj volus krevigi liajn tempiojn kaj la koro elsalti el la brusto, suben, suben en la karbonigran teron, en la plej profundan internon de la tero.

Fine venis la horo 13.25. Li ekstaris kaj kuris kiel eble plej rapide, ĝis kiam venis terurega fulmo, kiu bruege forviŝis lin kaj polvigis nian sunsistemon per sia monstreco kaj ĉio fariĝis nigra, tre nigra kaj ĉesis esti.

III.

Kiam li rekonsciiĝis en la hospitalo li sciis nenion, ne kiu li estas, nek kio okazis. Oni informis lin, ke oni trovis lin senkonscian kaj grave vunditan kaj ke li estis transportita al la helploko. Unue oni supozis ke li mortas, sed la vivo tiel firme tenis lin, ke la falĉilo de la morto ne kapablis tratranĉi la fadenon, kiu ligis lin al la vivo. Li estis elskribita el la hospitalo kaj nun li ree estis en Madrido. La milito ankoraŭ ne estis finita, sed oni opiniis lin malkapabla fari pluan militservadon kaj li ricevis honore forpermeson el la militservo de la respublika armeo. Oni ne ankoraŭ eltrovis, kiu li estas nek kian vivon li vivis antaŭe, sed nun li laboris en poŝtoficejo. Granda ĥaoso regis tiam en la urbo kaj oni timis ke la ribelantoj kiam ajn invados la urbon kaj ĝi fariĝos batalkampo.

Kaj tiun vesperon li estis hejmeniranta de sia laboro, kiam li renkontis tiun strangan ĉarman virinon, kiu nun kuŝis apud lia flanko en la lito kaj diris:

-- Mi estas via edzino, Petro.

IV.

Li ne povis komunikiĝi kun tiu mondo, pri kiu ŝi poste de tempo al tempo rakontis al li malgraŭ tio, ke li laŭ ŝia diro ludis en ĝi la ĉefrolon kune kun ŝi. Tiu homo, pri kiu ŝi rakontis tiel senmezure, malproksimis al tiu mondo, en kiu li nun vivis. Ili ne povis interkomunikiĝi, li kaj tiu homo. Kaj lia nuna kunvivo havis nenian interrilaton kun la historio, kiun ŝi asertis, ke antaŭe estis ilia. Ĝi tiel ege diferencis de tiu kiu nun estis. En la unua li amis ŝin kaj ŝi amis lin. Nun li amas ŝin kaj ŝi amas lin. Sed tiu amo, kiu nun plenigas lian estadon, havas tute malsaman karakteron kiel ŝajnis havi la antaŭa, laŭ ŝia rakontado. Kaj li ne sentis deziron retrovi la unuan, li ne volis retroiri. Li sciis ke io fariĝis en lia vivo, kio kaŭzis ke li neniam denove estos tiu, kiu li estis. La alia historio havis komencon kaj ankaŭ finon. Al ĝi oni nenion povis aldoni, oni ne povis ĝin revivi por ion aldoni. Nun fariĝis alia historio komenciĝinta en tiu vespero, kiam ŝi renkontis lin kaj prenis lin je la mano kaj diris: Petro, kaj estis kondukinta lin al la vivo for el la karcero de la viva morto. Ĉar tia estis estado kiam li rekonsciiĝis en la hospitalo, vundita. Kaj ĉi-tiu historio neniam finiĝu. Neniam. Sed de tempo al tempo nekomprenebla terursento kaptis lin, timo, tiel senlime granda ke ŝajnis al li, ke ĝi ne trovus sufiĉan spacon interne en li kaj, ke li krevus kiel balono troblovita per aero kaj li sentis kapturniĝon pro la timo kaj sensekureco kaj estis kelkfoje kvazaŭ kiam la homa penso ekvojaĝas en la senfinan spacon de la universo provanta mezuri kaj taksi la perspektivon de la steloj kompare kun sia propra malgrandeco kaj senhelpeco. Kaj li tenis ŝin en siaj brakoj tiel firme ke ŝin doloregis, sed komprenis lin kaj ŝatis la doloron kaj li diris: Juanita, Juanita, li preskaŭ kriis. Mi neniam perdu vin. Neniam. Mi neniam perdu vin.

-- Vi neniam perdos min, ŝi diris. Mi estas via edzino, Petro.

V.

Nun ŝi estis graveda. Kiam li eksciis pri tio, li nenion povis diri, sed delikate kaj zorgeme frotetis ŝian hararon kaj liaj okuloj estis tiel malsekaj, ke li ne povis rigardi rekte al ŝi, sed trans ŝia ŝultro li rigardis la lumon de la vespero naskiĝanta sur la blua fono de la krepusko kaj pensis: Se mi perdos vin, mi mortos.

Sed iun vesperon flugmaŝinoj venis super la urbon. Ilia muĝa bruego kruda kaj saturita per la tuta krueleco de la mondo oreltranĉis tra la freŝa paco, kiu estas la rajto de la tero post la brulvarmo de la tago kiam la suno senindulge estis verŝinta sian fluidan plumbon super la brunan altebenaĵon, super la domojn kaj la homojn.

Kiam li venis hejmen, li ne plu havis hejmon. Li ankaŭ ne havis edzinon kaj li neniam havos infanon.

Ili transportis lin en la frenezulejon kaj la geflegistaro nomis lin: La homo el Marso.