Enkomputiligis Don HARLOW

Proksime al la morto

de Hjálmar JÓNSSON

elislandigis F. V. LORENZ

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 128


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Hjálmar Jónsson nask. en 1796, filo de senedza patrino kaj nekonata patro, adoptita de malriĉa vidvino. Edziĝis kaj malriĉe vivis en mizera kabano, ĝis li mortis en 1875. Liaj najbaroj estis sensciaj, malicaj kaj malestimaj, sed li pagis ilian impertinentecon per la plej mordantaj satiroj en la islanda lingvo. Li estas unu el la plej grandaj inter islandaj poetoj. Aŭtodidakta genio. Liaj poemoj aperis nur post lia morto.

Mi malfacile versas nun,
la plum' jam pezas por la mano,
dumnokte mankas al mi lum'
kaj de l' bondormo la brakum',
mi tremas pro malvarmo kaj malsano.
Proksimas lasta la vesper',
jen al tombej' la voj' kaj pordo.
Mi sur la ŝildo de l' esper'
gravuras runojn de mister',
legotajn sur l' alia vivobordo.