Enkomputiligis Don HARLOW

Niklas Niklái

de Hedin BRU

elferoigis Povl SKAARUP

aperis en Norda Prismo, 1956/3 p. 118-121


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Hedin Bru estas la plej bona prozisto de la feroa lingvo. Liaj verkoj pentras la feroan popolon kun kvieta humoro. Ĉi tiu novelo staras en "Flókatröll" (Ĉifonuloj) 1948.

Niklas Niklái estis tia, kiaj la aliaj vilaĝanoj, nek pli malbona, nek pli bona -- eble iom pli malbone vestita; sed kiu pensis pri tio, ĉar li havis tiun apartecon dum sesdek jaroj?

Sed iun matenon li iris tra la vilaĝo kun belega nova ĉapelo, kaj en la rubando estis peco de pava plumo.

Tiam la tuta vilaĝo konsterniĝis, oni tute ne sciis kion pensi pri tio. La virinoj etendis sin el la fenestroj por observi lin, la viroj haltis meze en la vojo, rigardante: "Ĉu diablo prenis Niklas Niklái?"

La virinoj tamen ne longe pensis pri tio: "Kio alia ol nura kaj pura fiereco?" Sed la viroj, kiuj dum tiu multaj jaroj laboradis sur tero kaj maro kune kun li, diris: "Fiereco, Niklas Niklái? ne, ne pli ol ĉe vi kaj mi."

"Nu, sed kio do?" demandis la virinoj, "Ni devas tion scii."

Ne, neniu sciis tion diri. Kelkaj konjektis, ke la ĉapelo venis el la maro. Sed tio ne eblis, ĉar en tiu kazo ĝi estus difektita, kaj la pava plumo sorbus akvon. -- Tia estis la stato, kiam venis la vespero kaj oni enlitiĝis, ke neniu sciis ion, kaj ĉiu koleris kontraŭ Niklas Niklái, ĉar li metis ilin en tian situacion.

Sed ĝi estis ankoraŭ pli malbona la postan matenon, ĉar tiam li razis sian barbon, lavis kaj kombis sin, kaj deprenis sian ĉapelon salutante; ankaŭ aperis blanka kolumo kaj nigra kravato super lia bluzo.

Ĉirkaŭ tagmezo faciliĝis la koroj de la viroj, ĉar tiam iu fortulino ĵuris, ke Niklas Niklái iĝis frenezega. -- "O, li freneziĝis", ripetis ĉiuj aliaj virinoj, "ne mirige, kuŝante sola en tiu tera kaverno. -- Tion ni tuj divenis hieraŭ."

Sed dubis la viroj: "Freneza li verŝajne ne estas." Ili demandis lin pri la tajdo. Ĝin li povis klarigi. Iu ankaŭ demandis lin: "He, Niklas Niklái, kiel vi kutime kalkulas vian devenon de Runto la Maljuna?" Tion li povis diri, do freneza li ŝajne ne estis.

Eble li trovis ŝipan keston, "opiniis virino, li estas diligenta serĉi drivaĵojn".

"Jes, tio ne estas neebla." Ili sendis viron prunti de li ligilon: "Klopodu ekzameni, ĉu li havas ŝipan keston, ion kun kankretoj aŭ vermoj, kio aspektas drivinta en la maro."

Li iris, kaj kiam Niklas Niklái serĉis la ligilon en la subtegmentejo, li rigardis ĉie, sukcesis ankaŭ malfermi la pordon de la dormejo, sed kankretojn li vidis nenie.

"Ne, oni ja tamen povis atendi, ke vi nenion trovos", oni opiniis, "ĉar fakte, kiel li povus porti hejmen tiel grandan objekton, kiom estas ŝipa kesto sen ies scio?"

Se ili tion ne eksciis per tiaj metodoj, ili devis resti nesciaj, ĉar neniu volis fari sin tiom maldiskreta simple demandi lin.

Niklas Niklái estis kiel antaŭe. Venis matene al la boatejoj por iom paroli kun la aliaj, post tio eklaboris pri io, kaj revenis al la boatejoj antaŭ ol li iris al sia lito vespere. -- Sed torfon li ne plu portis, kio estis prudenta, ĉar la ĉapelo difektiĝus. Dánjal portis al li la torfon, kaj supozeble li gajnis laŭ nombro de portiloj.

Kiam komenciĝis tiu torfoportado, ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ Dánjal, demandante: "He, Dánjal, kio do estas pri Niklas Niklái?"

Sed Dánjal sciis rakonti nenion, li devis nur meti la dorsportilon sur la ŝtupon kaj foriri. Sed antaŭ homoj li ŝajnigis scii multon kaj estis sekretema: "Jes, vidu, Niklas Niklái, lin oni povas tamen kompreni, finfine ..." "Ĉu vi scias ion, Dánjal?"

"Scias kaj scias, se vi ofte estus tie, vi certe rimarkus ion."

La virinoj invitis lin kaj verŝis al li kafon. Post tio ili mem eksidis kaj demandis per unu buŝo: "He, Dánjal, belan ĉapelon havas Niklas Niklái."

"Jes, bela, nature ĝi estas bela; kiam granda viro ricevas veston, ĝi ja estas bela."

"La granda viro - Jesuo venu al mi", ĝemis la virinoj, pete rigardante Dánjal. "Kio estas la afero?"

"Jes, vidu, tio estas tamen ne tro malfacile komprenebla, finfine." Tiam Dánjal foriris kaj estis invitata en alian domon.

La postan matenon Niklas Niklái fumis cigaron kaj portis ĵaketon kaj veŝton kun horloĝa ĉeno sur la ventro, sed ankoraŭ li havis la malnovajn vestojn sub la zono. La unuaj, kiuj renkontis lin, demandis la horon por scii, ĉu estas horloĝo ĉe la ĉeno. Jes, li havis orhorloĝon.

Tiam miregis la virinoj: "Jesuo venu al mi, li mortigis viron kaj prenis liajn vestojn, ne povas esti alie. -- Kaj tiu stranga Dánjal, kiu volas rakonti nenion."

Kiam la infanoj aŭdis pri la ora horloĝo, ili grupiĝis ĉirkaŭ Niklas Niklái; ora horloĝo neniam antaŭe estis en la vilaĝo, do ĝin oni devis vidi. Kvar- kaj kvinope ili demandis la horon. Komence li respondis, sed poste li incitiĝis, ne prenis la horloĝon, nur respondis ion stultan: "Estas kvarono antaŭ la trideka, estas dudek kvin minutoj post la kvardekunua," aŭ simile. Tuj sciis la tuta vilaĝo, ke la orhorloĝo de Niklas Niklái havas horojn pli ol kvardek. -- Sed la virinoj nur blovis ĉagrenite: "Ne, Dio, ĉu ni kredas unu vorton el tio."

Vespere la viroj anoncis fiŝadon: "Ni vidu, kiel li sin ekipos."

Sed li sendis Dánjal anstataŭ si. -- Mem li nur venis por rigardadi. Tiam li en la mano portis bastonon, kaj en arĝenta ringo ĉirkaŭ ĝi staris gravurite NN. Li pikis en la aron da nigraj gadoj kaj laŭdis ilin: "Netakseble bonaj gadoj; se ili nur estus multaj." Li eksidas sur ŝtonon por babili, prenas tukon kaj viŝas sub sia nazo, pikas sur la dorson de infano ĉe la fiŝoŝnurego: "Tiru diligente, maljunulo, ni vidu kiel sukcesos tiu ĵeto."

Tiuj, kiuj tiras la ŝnuregon, premas la lanŝuojn en la gruzon kaj mordas siajn barbojn, ne estas amuze, ke tiu ornamita egalulo sidas babilante kun la brakoj krucigitaj, dum ili staras ŝvitante: "Li almenaŭ ne bezonas pikadi, dum ni penas."

Niklas Niklái prenis cigaron el la poŝo kaj bruligis ĝin, elblovis nubetojn da fumo kaj spiris kontente. Tiam iu prenis grandan poliparon el akvotruo kaj ĵetis ĝin kontraŭ li, ili ne plu eltenis, ke li tie sidas tiel fiere. La ĵetaĵo trafis lian kolon kaj tute malpurigis la kolumon. Sed li nur ridis kaj viŝis per la tuko, kiun li poste ĵetis for: "Devas esti amuzaĵoj kie junuloj kunestas, he, he!" Sed post tio li foriris, kaj ili grimacis post li.

La postan matenon aŭdiĝis krio pri fajro ĉe Niklas Niklái. La viroj saltis el la litoj, kaptis la proksimajn sitelojn kaj kuris. Ankaŭ la virinoj kuris eksteren por rigardi, sed ĉar la domo de Niklas Niklái estis tiom longe for de aliaj domoj, ke la fajro ne povis kaŭzi domaĝon, ili ne kriis al Jesuo.

Kiam ili kuregante venas supren al la domo, Niklas Niklái staras fotografante la fajron, la vilaĝon kaj la ĉirkaŭan pejzaĝon; precipe li zorgas ke la bildoj enhavu ĉiujn virojn anhelantajn supren, oblikvajn pro la pezaj akvositeloj. Kaj eleganta li estas, en helgrizaj vojaĝvestoj, brilaj ledobotoj kaj felta ĉapelo kun larĝa ĉirkaŭrando. Multaj el la viroj tute perpleksiĝis, lasis la sitelojn, nur staris rigidaj rigardante lin, sed aliaj iris al la fajro kaj ĵetis, kriis al la aliaj ke ili portu pli da akvo.

Sed Niklas Niklái parolis milde al ili kaj petis insiste ne estingi lian fajron: "Ĉar nun mi pene faris tiun fajron."

Tiam ili prenis lin. Kvar kaptis lin, dum kvina kuris en la vilaĝon por havi ŝnuron. Aliaj klopodis estingi, sed oni ne povis savi la domon, kiu brulis kun sia internaĵo.

Kolero prenis Niklas Niklái, li volis denunci, piki aŭ pafi, se ili ne lasus lin: "Kapti senkulpulon, vi perdis vian prudenton."

"Ne, ne," diris la viroj, "ni ne lasos vin, vi freneziĝis, kaj ni portos vin trans la insulon al la kuracisto."

"Sed mi ne estas freneza," li defendis sin. "Mia propra estis la domo kiun mi bruligis, tio ne koncernas vin, bravuloj." Kaj li diris al ili, kiam longe la akvo fluas orienten en la tajdo, nombris la koboldojn en Hornalando kaj citis siajn prapatrojn ĝis Runto, ĝuste kaj precize: "Vidu, ĉu vi konsideras min freneza?"

Jes, ili lin konsideris tia; kaj kiam la viro revenis kun la ŝnuro, ili ligis lin, metis lin sur portilon, kaj iris trans la insulon kun li, dekses viroj, portantaj okope. Dekdu kilometrojn ili devis iri en montoj, sed la tero estis seka.

Plurajn fojojn Niklas Niklái petis por si: "Aŭdu, lasu min, ĉar mi ne estas freneza. Se vi volas ke mi venu al la kuracisto, mi venos, sed permesu al mi iri mem, mi ne povas kuŝadi sur la portilo." Kaj li menciis la apostolojn, kantis la Fojnobaladon, parolis pri fiŝlokoj, ŝafoj kaj reŭmatismo, estis prudenta, sed malligi lin ili ne volis.

Kiam ili venis al la hospitalo, la kuracisto tuj prenis tranĉilon kaj tranĉis liajn ŝnurojn, petante ilin iri al sia diabla hejmo, s-ro Nelson ne estas malsana.

Tie staras ĉiuj dekses, lacegaj post sia irado kaj hontaj: "S-ro Nelson? la kuracisto nomas lin s-ro Nelson!" La okuloj rigidiĝas en la kapoj, kaj ili rigardadas unu la aliajn.

Sed Niklas Niklái estis afabla kaj petis ilin resti ĉe la hospitalo: "Mi venigos mian advokaton, tiam ni parolos pri la aferoj." Kaj li iris en la domon por telefoni.

La dekses svenis: "Mi venigos mian advokaton. Antaŭ tri tagoj li estis la plej granda ĉifonulo de la vilaĝo, nun li havas advo ..."

Venis la advokato, granda nerazita viro kun leda sako: "Nu bonuloj, ĉu mi tuj akuzu vin, aŭ ĉu vi venos kun mi por paroli pri la aferoj?"

"Ni faris nenion kriman", aŭdiĝis en iu.

La advokato ondiĝis kontraŭ ili: "Nenion kriman? Kapti kaj ligi senkulpulon kaj porti lin trans la montojn. -- Ĉu vi faris nenion kriman, ĉu?"

Jes, ili venas por trakti.

Li iras unua, kaj ili poste. Kiam ili venas al la domo, li gvidas ilin en grandan kontoron, petas ilin atendi tie: "S-ro Nelson, Niklas Niklái Nilsen kiel vi nomas lin, manĝas ĉe la kuracisto, do iom daŭros."

Jen ili sidas rigardante unu la aliajn. -- S-ro Nelson -- manĝas ĉe la kuracisto -- akuzo de la advokato? Ili tenas siajn fruntojn kaj pensas, ĉu la frenezuloj estus ili.

Poste en la tago revenas s-ro Nelson kaj la advokato, ambaŭ en festaj vestoj. -- Ne ili ne havas tempon, tagmanĝos ĉe la konsulo, post momento ili devos ekiri. -- "Do estas plej bone, ke vi iros kaj revenos iam morgaŭ; vi povos veni al mia kontoro ĉirkaŭ tagmezo kaj demandi kiam estos eble havi konferencon kun s-ro Nelson," diras la advokato.

Neniu el la dekses respondas. S-ro Nelson sidas kun sia ĉapelo sur siaj genuoj, rigardante el la fenestro, kun neglekta mieno.

"Nu, eble ni povas fini la aferon tuj," rekomencas la advokato. "Unue mia kliento havas kelkajn postulojn al vi. Ekzemple la vestojn, kiujn vi detruis, fotografiilon, kaj ankaŭ liajn suferojn, plie viajn insultojn al li, dirante ke li estas freneza, fine tion ke vi kaptis kaj ligis lin; ĉion ĉi vi rekompencu. Ĉu ni konsentu -- por esti mildaj - pri tri mil kronoj? Alia eblo estas, ke mi akuzos vin kaptintaj senkulpulon."

"Ni preferas esti akuzataj, ĉar ni ne posedas monon", diras la viroj.

"Nu, dependas de s-ro Nelson, ĉu li lasos vin aŭ ne."

"Mi ne kvitigos vin pri unu oero", diras s-ro Nelson, "mi volas ke vi donu al mi ĉiun oeron, se ne, mi arestigos vin, ĉar vi kaptis min. Sed por ke vi ne kredu, ke mi uzas tiun okazon por riĉigi min, mi intencas ŝiri la monbiletojn antaŭ viaj okuloj; ĉar por mi ili ne gravas, mi ne bezonas ilin."

Tiam eklarmas kvin el la dekses, kaj la vizaĝoj de la aliaj ŝvelas, la kapoj falas sur la brustojn: Ĉu ne estas pli milda solvo?

La advokato ne scias: "Kion pensas vi, s-ro Nelson?"

S-ro Nelson ekridas: "Jes, karuloj, estas pli milda solvo, kaj tio estas ke vi iros hejmen al la vilaĝo de kie vi venis, kaj klare rakontos al la vilaĝanoj la eraron, kiun vi faris. Mi deziras neniun el viaj mizeraj oeroj."

Tiam ili reprenas la parolon, kaj ĉiu el ili petas pardonon, nun ili vidas ke ili kondutis stulte: "Sed ni ĉiam sciis, ke vi estas noblulo, ke vi ne volas embarasi nin tiel." Ili adiaŭas kaj dankas, dirante al s-ro Nelson: "Kiel estas, vi venos kun ni, loĝon vi havos ĉe ni."

Ne, li ne pensas ke li venos: "Loĝon mi havus ĉe vi, tiom bonaj mi konas vin, sed mi havas bonan domon en New York, do mi verŝajne preferos iri tien."

Kiam ili revenis hejmen, la vilaĝo jam sciis, ke Niklas Niklái ricevis grandan heredon de viro en Ameriko, li eble estas milionulo. La virinoj ĝemis: "Ho, Dio, kiom stultaj vi estis, ke vi ne povis kompreni la aferon. Sed tamen li devus diri, kio okazis al li."

Ne, por tio li estas tro modesta kaj tro nobla, opiniis la viroj. "Ankaŭ tial li ne portis ĉiujn siajn novajn vestojn tuj."

Sed Niklas Niklái neniam iris al Ameriko. Post semajno li revenis al la vilaĝo, kaj tiam li portis laborvestojn. Nun li ne havis domon, sed li havis parton de boato kaj de reto kaj iomete da tero, kaj iris al Dánjal.

Oni parolis pri eraro de nomo. Tiel estis aŭ ne, scias neniu en la vilaĝo, sed sendube estis eraro ie, ĉar Niklas Niklái restis vilaĝano kiel antaŭe, nur ankoraŭ pli malbone vestita ol iam.