Enkomputiligis Don HARLOW

El la "Ombrulo"

de Matthías JOCHUMSSON

de Halldor KOLBEINS

aperis en Norda Prismo, 1956/3 paĝoj 131-132


(OMBRULO estas eble la plej populara teatraĵo islanda, kvankam ĝi ne povas pretendi grandan valoron artan. Ĝia aŭtoro estis ankoraŭ gimnaziano, kiam li verkis ĝin tamen jam matura kaj verkistkonscia. Ombrulo estas ekzilito, vivas sur la montoj kun kelkaj kamaradoj, ŝtelas ŝafojn de la bienuloj kaj kaŭzas timon al la kamparanoj. Li havas gigantan staturon kaj fortan voĉon, sed sub la kruda kresto sin kaŝas certa honesteco kaj heroeco. Li estas ankaŭ ruza kaj ŝercema, kiel la sekvanta sceno el la 3-a akto atestas. Ombrulo kaŝvestita alvenas la bienon de la distriktestro, Laŭrenco, kaj per mensogoj igas lin foriri kun siaj servistoj por kapti la ekzilitojn, kio kompreneble estas trompo.)

(Ĉambro ĉe Laŭrenco; somernokto).

(Ombrulo eniras vestita kiel vojaĝanto en mantelo kaj kun ĉapelo ŝovita sur okulojn. Li silente ĉirkaŭrigardas en la ĉambro, tiam li prenas el sia poŝo ŝtelŝlosilon, malfermas ŝrankon kaj dume kantetas):

Per magia melodi'
gardu min la Ombrodi',
kaŝu mian domon li
al aĉaj pekejanoj;
muĝu maro, tondru uraganoj.

(Parolas al si mem). Nun Laŭĉjo devos pagi! Kion vi havas en la mano, kamarado? Arĝentajn kulerojn! Ili estas uzeblaj. Oraj ringoj -- du -- tri -- kvar kaj -- kvin! Bona kaj valida varo. Sed kie estas la animo mem, aŭ la animprezo, la ŝvitgutoj de la malriĉuloj, la arĝento, por klare paroli, mia sinjora moŝto? (Trovas grandan montrezoron). Ses centoj plenaj aŭ sesobla kompensmono por homo! Ĉu eble ĝi estas la proponita pago por la kapo de la maljuna Ombrulo? Kiu pli meritus ĝin ol mi, la bonulo mem? (Fermas la ŝrankon, esplore ĉirkaŭrigardas kaj vidas kruĉon starantan sur la ĉambrotablo). Nun mia alveno estus preskaŭ pagita, se restus biero en la kruĉo. (Trinkas el ĝi ioman tempon). Bona estas via biero, Laŭĉjo. Dankon, ke vi estingis soifon de maljunulo. Ne, honton vi havu pro tio! Neniam vi donus al mi ion alian ol fajron kaj sulfuron, tio estas: se vi estus la riĉulo kaj mi Lazaro. Sed neniam vi povos egali kun li. Li permesis al la hundoj leki la vundojn de la almozulo, sed vi ĉiam kaj ĉiam bojigas viajn ĉashundojn kontraŭ mi. Mi tamen ne kuŝas senlabora antaŭ la piedoj de homoj kaj hundoj, sed mi serĉas mian panon en la ŝvito de mia vizaĝo. Sufiĉe biblioscia estas Ombrulo (kantetas):

Por mi Biblio estas banalaĵo,
mi lernis ĝin en et-momento,
ĝi estas por mi nura vento.

Jes, ho jes, ne decas ke mi tiel turniĝu hejmen; mi ne povas veni tien ĉi kiel ŝtelisto dum nokto. Estas ankaŭ peko ne kompensi la freŝigan trinkon. Tie ĉi flanke, ŝajnas al mi, estas la servista halo. Do, mi unue vekos iun homaĉon, petos ke la distriktestro parolu kun mi, salutos lin ĝentile, plenŝtopos lin per mensogoj, kaj igos lin akompani min de sia hejmo. Poste li povos memori, ke ni renkontis unu la alian, ni ĉefuloj. (Vokas el la halopordo per ŝanĝita voĉo;) Pacon ĉi tie!

Hrobjartur (en la halo): Feliĉon al vi! Estu benata!

O: (al si mem): Feliĉon kaj benon ni lasu, ĉar malsevera mi estas pri la ritaro.

(Hrobjartur envenas en ĉemizo, duonmaldorme. Ombrulo lin rigardas, diras ŝanĝvoĉe): Feliĉon kaj sanon, kamarado, fine ni renkontiĝas. Ĉu vi ne estas ...

H: Hrobjartur, jes, feliĉon al vi (sin gratas).

O: Vi ne rekonas min, bonulo?

H: (frotas la okulojn): Ne -- neniel, ne -- neniel.

O: Ĉu vi ne remadis por fiŝkapto antaŭ 10-12 jaroj en ...?

H: Antaŭ 10-12 jaroj, jes en Grindavik.

O: Ĉu ne tie vi spertis ŝiprompon?

H: Tie? Ne, tio estis en Stafnes -- la vintron antaŭ la pluvŝtorma-somero. Estas multe pli longe de tiam. Mi tiam havis 16 jarojn kal antaŭ nelonge venis al Gröf, -- jen ho jen.

O: En Stafnes -- ĉu vere? Mi ja sciis ke mi konas vin. Ho, kompatindulo. Mi estis unu el viaj savintoj. Ĉu vi memoras Kuraĝulon el Malsupre de la Montoj?

H: Ĉu estis vi? Mi ne memoras vin, sed ne gravas, ĉar se vi tion faris, mi ŝuldas al vi komplezon.

O: Mi venis por plendo antaŭ la distriktestro. Ĉu li estas hejme aŭ en dormo?

H: Jes, li ĵus ekdormis. Li intencas iri morgaŭ matene por serĉi ŝtelistojn, -- jen ho jen.

O: Ho, por serĉi kiujn ŝtelistojn?

H: Li serĉos Ombrulon mem, mi kredas.

O: Kaj ĉu li ankoraŭ vivas, la malbenito? Ĉu oni lin pendigos, se li estos kaptita?

H: Tute sendube. (Oscedas). Se nur rimenpeco ekzistas en la lando por tio!

O: Hi, hi, hi! Sed nun, bonulo, faru komplezon al mi iru rekte al la lito de la distriktestro, veku lin kaj diru, ke venis homo, kiu havas urĝan mesaĝon por li. Pri murdo, diru, hommurdo.

H: Pri hommurdo. Mi kuros (foriras).

O: (al si). Kiel malsaĝa diablo li nun estas logota kaj trompota, kaj se li iom iros kun mi sola, li ne povos rakonti pri nia renkonto. Malbone estas, ke mia halebardo ne estas ĉe mi, tio ĉi ne estas taŭga por grandaj faroj (tiras ĉastranĉilon el sia maniko kaj ree enmanikigas ĝin). Silentu, silentu, jen bruo. La ulo ne atendigas min longe. (Laŭrenco envenas).

Laŭrenco: Kiu vi estas?

O: Mia nomo estas Omĉjo.

L: Kiu Omĉjo?

O: El Ombrorokoj.

L: El Ombrorokoj? Do nordlanda?

O: Vaganto de ĉiuj regionoj.

L: Kian tiel urĝan plendon vi havas?

O: Ŝtelenrompo en proksima biendomo kaj interbatalo. La farmisto en Gil -- sed tie mi tranoktis -- petas vin veni tuj. Ombrulo estas kaptita. Li ne povas gardteni ilin. Ili estas kvar. Rapidu, rapidu. Mi ankaŭ iros.

L: (vokas). Nigrulo, Jono, Vivulo, Aglo. Leviĝu, venu al la halopordo tiel kiel vi staras, -- mi donas al vi armilojn, Rapidu. (Al Ombrulo). Vi ankaŭ iros.

O: Jes, kompreneble. Jen kiaj devas esti distriktestroj. (Ili foriras).

Kurteno.