Enkomputiligis Don HARLOW

Mia patrino

Matthías JOCHUMSSON

elislandigis Oskar INGIMARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 122


Matthías Jochumsson naskiĝis en 1835 kaj mortis en 1920. Profesie pastro. Li estis kaj kvante kaj kvalite la plej elstara poeto en Islando dum duona jarcento. Li staris ekster ĉiuj skoloj kaj ismoj, prezentis larĝanimajn interesojn kaj simpatiojn enbrakumantajn la homojn kaj la naturon, Islandon kaj la tutan universon. Inter liaj verkoj estas la populara teatraĵo "Skuggasveinn" (Ombrulo, vidu elĉerpaĵon). Li tradukis kvar dramojn de Shakespeare, "Manfred" de Byron kaj multajn poemojn de aliaj poetoj.

Ĉu versi nur pri alia virin',
sed pri vi nenion, mia patrin'?
Leviĝu, la kanto de l' koro!
Ĉar dia anĝel' kompare al vi,
la nimf' de l' amo kaj poezi',
ne estas de ia valoro.

Mi bone memoras la tuton nun:
min vekis la frua brila sun'
kaj du ni staris en pordo.
Nin sorĉis la glora panoram'
kun ĉiereganta pac' kaj am'
kaj onda ludado sur fjordo.

Vi montris al mi, ke la suna ruĝ'
la teron benigis per vivrifuĝ',
vi benis min krucosignante:
"Estas la varma rigardo de Di',
la densan mallumon forigas li
la kapon en gloro klinante".

Pasis de tiam duona jarcent',
sed min okupadas la sama sent':
la vero pri tiu eldiro.
Fajron mi sentas en mia anim'
ĝin venkas ne dub', perfido aŭ tim',
ĝi estas la dia inspiro.

Vi bele rakontis en iu vesper'
dum ekmallumiĝis la tuta ter'.
Mi sidis sur via genuo.
Mi vidis trans sablon en suna ban'
la landojn de Cion kaj Kanaan,
mi vidis, ke mortis Jesuo.

Kaj multon mi lernis pri viv' kaj mort',
komenc' de l' homaro kaj ĝia sort',
pri Dio kaj liaj bonfaroj.
Vi estis la font' el kiu la saĝ'
elvenis kun fort' de granda kuraĝ'
por mi en la vivoŝtormaroj.

Favore ne traktis la sorto min,
mi dekunujara forlasis vin,
malforta, senfirma infano.
Vin mi revidis kun ega dolor',
ĉar estis silenta jam via kor'
kaj ne plu moviĝis la mano.

-- -- --

Preskaŭ neniu laŭ mia sci'
estis en koro pli nobla ol vi,
dolĉa, amata patrino.
Plej riĉa vi estis en la mizer',
neniam vin venkis monda sufer'
kvazaŭ vi estus reĝino.

Mi konatiĝis kun mondumar',
mi studis librojn kaj lingvojn, ĉar
la nimfo de l' arto min tiris.
Neniu lernigis min kiel vi
pri vero eterna kaj religi',
vi min per dieco inspiris.

Se iam hazarde post mort' de mi
la suprajn liniojn tralegos vi,
forgesu ne mian patrinon.
Sed metu folion de bela sunflor'
sur lokon tre karan je ŝia memor'.
Sanktigu la grandan virinon.