Enkomputiligis Don HARLOW

Renaskiĝo

de Jakob THORARENSEN

elislandigis Oskar INGIMARSSON

aperis en Norda Prismo, 1956/3 paĝoj 108-111


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Jakob Thorarensen naskiĝis en 1886 kaj lernis la ĉarpentistan metion. Aperigis multajn poemarojn kaj noveletojn. Liaj verkoj estas plejparte malkonformaj al la nuntempa modo. Li estas konservativa, ligita al la tero kaj malŝatas altflugadon, kerne firma kaj multrilate popoleca pense kaj sente. Foje li tamen perdas la balancon kaj nudigas internan fajron kaj doloron.

Li enigis ŝtonojn en siajn poŝojn kaj sin deponis al rezigno kaj necerteco.

La vivo ne plu havis valoron; la espero de restariĝo estis nur abomena sedimento en la animo -- nuraj mensogoj de la biersedimentoj kaj nenio alia. Kaj se li foje estis "normala", kiel oni nomis tion -- ŝajnis al li, ke ĉiuj muskoloj kaj nervoj severe akuzis lin pro persista interrilato kun la veneno, kvankam la organoj plie postulis, ke li daŭrigu.

Ŝajnis al li, ke ĉio estis neebla. Se li iutage kuraĝigis sin kaj volis aliĝi al grupo de sanaj, agantaj homoj, neniu laboro estis havebla. Ŝajnis, ke ĉiuj malŝatis kaj malfidis lin la lastajn monatojn. -- "Labori! Nu, vi estas tiel aspektanta, kamarado!", unu de la laborestroj ekzemple diris al li antaŭ nelonge. Kaj alia snufis tabakon kaj tute ne respondis.

Ankaŭ Gudfinna, la servistino en la plej supra etaĝo, kie li loĝis, ne plibonigis la aferon. Ŝi insultegis lin preskaŭ ĉiam, kiam ŝi ekvidis lin en la koridoro, kiam li venis hejmen aŭ iris for de la hejmo, -- ŝajnis, ke ŝi ne toleris la odoron, ekscitiĝis pro la malbonodoro. Kaj se li estis tro malmulte ebria, li tre ofte sentis tiom da troinklino en la animo, ke li ektiriĝis for de la maliceco -- kvazaŭ li timis la balailon kaj la lavsitelon.

Antaŭ proksimume du jaroj Finna estis ŝtonsilenta kaj sincere liveris liajn ŝuojn, brile brositajn, ĉiun dimanĉmatenon. Li ankaŭ estis direktilisto tiatempe, iomete pli honorama kaj pli zorgema pri la vinoj, kaj lia konduto estis pli ĝentila.

Li subaŭdis, ke li estas nomita Simbi "ĉiamebria" -- ankoraŭ unu kun tiu titolo. Ĉi tio tre ofendis lian ambicion, ĉar malgraŭ sia humileco li posedis sufiĉe da aroganteco. -- Ĉiamebria! Kia malbenita stultaĵo! Li, kiu efektive devis esti forta direktilisto kun bona reputacio -- jes, kaj li eble ankoraŭ estus direktilisto, se li ne estus ricevinta tiun ne atenditan gajnon en la loterio de la vivo. Sed nun li ree estis senmona, tute senmona, ĉar li tiel honte kondutis, ke kiam lia patro mortis, li tute ne povis kontroli sian amuzemon, kaj dum la malmultaj jaroj, kiuj nun estis pasintaj de tiam, li estis malŝparinta la tutan heredaĵon de la patro, ĉiun moneron, kaj poste li perdis sian okupon.

Sed ĉi tio estis bagateloj aŭ flankaj aferoj. La ĉefa afero estis, ke la diablo de venenaj sedimentoj estis gorĝpreninta lian vivon tiel fortege, ke li retropaŝis for de la antipatio kaj la malsukceso, li fuĝis sin mem -- ŝteliris laŭ la plej maloftiraj stratoj en mallumo de la aŭtuna nokto, ĝis la maro, kie li enigis ŝtonojn en siajn poŝojn.

Kaj kiam li faligis sin malsupren de la kajo, kiam la vivfino alproksimiĝis kaj estis kvazaŭ la plaŭdo kaj la malvarma akvopremo volis krevigi la oreltamburojn, li sentis, ke la ebrieco ne multe ŝanĝiĝis. Li ne estis naĝipova, sed dum li estis forgesanta sin mem, li ege gestadis aŭ senvole sin manremis en la direkton, kie li en la mallumo kaj la profundo supozis, ke la bordo estas -- la bordo aŭ la vivo, kiun li nun estis adiaŭinta. Sed baldaŭ ĉio estis finita, kaj post tempeto la konscio fariĝis tute senaktiva kaj kelkaj aervezikoj sur la mara surfaco konfirmis la okazaĵon.

La luno estis brilinta antaŭ mallonga tempo, sed ĝi ankaŭ fariĝis senaktiva, ĝuste en tiu ĉi momento. Estis kiel ĝi tute ne volis vidi tion. Ŝajnis, ke ĝi ne posedis sufiĉan kuraĝon por rigardi la mizeron de morto, kaj tial ĝi tiris nubvualon antaŭ siajn okulojn.

Kontraŭe la malfluso daŭrigis sian laboron, -- torenta grandmalfluso, tiel ke unu bordŝtono post la alia aperis, aŭ rustruĝaj kruĉegaĉoj senvualiĝis, zonoj, botelfragmentoj, malnova benzinbarelo kaj diversspeca alia aĵaĉo sur la fundo de la maro, tiu parto, kiu estis plej proksime al la bordo kaj kiun la tajdo superregis. Baldaŭ la kadavro aperis inter du bordŝtonoj, la kapo estis levigita de alteta algamaso, kiu estis kvazaŭ mola, starigita kuseno. Dum ioma tempo la ondoj plaŭdetis aŭ karesis ĉi tiun senhelpan amason, sed ili havis preskaŭ neniun tempon por haltado, ĉar la malfluso estis tiel rapidega kaj grandioza.

La silento de la aŭtuna nokto brakumis landon kaj maron, kaj la nuboj iam kaj iam kovris la lunon. Kaj kion lumigis nun la palaj lunradioj? Nenion decidan la unuan horon, ĉar la luno ĉiam balanciĝis aŭ longtempe kaŝis sin malantaŭ la nuboj. Intertempe ĝi mirinde brile lumigis la aĵojn.

Sed kio estis okazanta? Movo? Jes, estis klare, ke la kadavro iomete moviĝis dum unu momento. Sed tuj ĉio reiĝis kiel kutime: neniu movo estis videbla; nur la luno mem ŝajnis moviĝi, -- jen ĝi malsuprenfalis, jen suprenleviĝis en la plej altaj ĉieloj kaj kun frosta rikano ĝi rigardis la feliĉon kaj la malfeliĉon de la malluma, dormema tero.

Ne -- efektive neniu certa movo estis videbla tie la plejan parton de la nokto. Sed iom post iom tamen nova, stranga konscio ekaperis, dolora, mizera konscio, kiun okazigis la forta salecŝveliĝo en la stomako kaj la mara akreco en ĉiuj sentumoj. Tia estis la morto aŭ tio, kio troviĝis trans la kurteno. -- Aŭ -- aŭ estis --?

Kio estis? Ĉu li ne estis morta? Kiaj baraĵoj estis survoje, kiuj malrapidigis ĝustajn kaj dezirantajn ŝanĝojn de la ekzistado? Ĉu li efektive vivis ankoraŭ? Ĉu li en la mortstreĉoj estis rampaĉinta tro proksime al la bordo, aŭ malfidis lin la maro, kiam li bezonis ĝin kiel neniam antaŭe? Ĉu li nur estis perdinta la konscion dum ioma tempo kaj nun ree vekiĝis, aŭ estis -- estis?

Estis evidente, ke la kadavro movis sin, palpis ĉirkaŭ si, konigis la situacion al si kaj manpalpis la aĵojn. Tio estis ŝtono, tie estis algamaso, tie kuŝis fragmento de barelzono kaj tie estis -- ne, li certe vivis ankoraŭ.

Ree ekkaptis lin iu marasmo aŭ perfekta indiferenteco pri tio, ĉu li estas morta aŭ viva. Sed la vivo aŭ la ĉirkaŭaĵo ne longe lasis lin indiferenta. Iom post iom tagiĝis. Aŭtomobilo fajfis en ioma malproksimeco kaj diversaj aliaj signoj de la vekiĝanta tago alproksimiĝis pli kaj pli. Kaj vole nevole la konscio samtempe pli kaj pli bone klariĝis kaj komencis fari iuspecajn, duon-neklarajn aranĝojn. Kafo -- varma, fortega kafo -- tio ŝajnis esti la unua deziro de tiu ĉi nova, malĝoja konscio, la unua postulo al la malnova vivo, kiu dum mallonga tempo neeviteble devis iom daŭriĝi. Poste oni supozeble povis elekti pli profundan akvon aŭ pli certajn cirkonstancojn -- iam poste, jes -- sed nun estis plej necese ekhavi fortan, bolante varman kafon. Kaj la konscio eĉ rezonis, ke en unu poŝo ekzistus moneroj, kiuj estus sufiĉaj por aĉeti tiun necesaĵon.

Kaj tiu ĉi malhela neformaĵo malsupre sur la marbordo tre bonŝance ne estis kadavro, tio evidentiĝis, sed ĝi estis vivanta homo, kiu estis perdinta la konscion dum ioma tempo -- forta, tolerema viro, kiu ja estis trinkinta grandan kvanton da mara akvo, sed feliĉe estis eliginta la plejon de ĝi en tiu ĉi milda, malfrusomera nokto. Ĉu li povis stari, aŭ estis malpermesita al li sin teni sur la piedoj? Li rapide ekstaris iomete kolere; li ja unue sufiĉe ŝanceliĝis, sed tamen ne falis; li piedfrapis la teron kaj sin frapis per la manoj dum mallonga tempo, kaj sufiĉe da varmo tuj trairis liajn malvarmain membrojn. Jes, estis diable granda fluso, feliĉe, ke iu el la ŝtonoj ne mortiĝis lin, ĉar la akvo efektive estis tre malprofunda. Tiam li rampaĉis supren sur la kajon kaj ekiris hejmen.

Jam estis brila tago kaj la laboro estis komenciĝinta. Ekster la pordo de unu el la varejoj, kiu situis aparte apud mallarĝa strateto, estis du aŭ tri laboristoj penegantaj kun grandega varkesto, kiu ŝajne devis esti portota endomen, antaŭ ol la pluvo ekfalis. Ĉu estis muzikinstrumento en tiu kesto, aŭ kia egaĵo ĝi estis? Ho, ve, tio tute ne koncernis lin. La dentoj preskaŭ tintis en lia buŝo.

"Helpu nin, Simbi", la laborestro kriis al li, kiam li alproksimiĝis.

"Mi -- mi bezonas kafon", li respondis distrita.

"Kion vi bezonas? Kiel vi aspektas! Vi estas kurbe klinata kaj malseka kiel hundo. Ĉu vi kuŝis en la koto lastan nokton?"

"Falis -- mi falis", li diris. "Kafon -- mi bezonas kafon". Lia animo estis inerta kaj malplena kaj ĉiam turnis ĉirkaŭ la sama afero.

"Helpu nin unu momenton kun la diabla kesto", diris la laborestro. "Poste vi povas kuri ien kaj trinki ion varman. Sed revenu post tempeto; ĉi tie estos sufiĉa laboro, almenaŭ hodiaŭ kaj morgaŭ. Nu, Simbi, helpu Gudlaugur levi la kestangulon".

Kaj tion li faris, li siaparte trenis tiun ĉi grandegan keston ĝis la fundo de la varejo, antaŭ ol li povis plenumi la unuan postulon de sia nova vivo: Varma, fortega kafo. --

La sekvantajn monatojn li kvazaŭ estis kurigata de unu laboro al alia. Unue li laboris ioman tempon apud la haveno, tiam li ekhavis laboron ĉe cementkonstruado. Sed kiam printempiĝis, li okaze vagiris al la plej proksimaj kamparoj orientpartaj, kie li unue laboris ĉe terplibonigo, sed poste ĉe fojnakiro. Dum tiu ĉi vojaĝo li havigis al si grandan energion de restariĝo. Tamen li revenis al la urbo, kaj sekvantajn duonjarojn li laboris pri io ajn. Li estis energia laboristo, kiu nenie malpli taŭga ol la aliaj.

Gudfinna estis silenta, kaj nun ŝi ree liveris liajn ŝuojn, brile brositajn, ĉiun dimanĉmatenon. Oni povis distingi sufiĉe da respekto aŭ humileco en ŝia vizaĝo kaj ŝia konduto, kiam pasis la tempo, kaj ŝi ĉesis cii lin, sed tion ŝi ĉiam faris, kiam ŝi estis tre ekscita. Kaj kiam ili estis tute solaj, eĉ povis okazi, ke ŝi iomete parolis pri edziniĝo aŭ io simila -- almenaŭ ŝajnis tiel -- sed tio estis tute senutila. Jes, aŭ li volis nenion tiaspecan en sia vivo, aŭ iun, kiu estis iom pli kvalita ol Finna, la humila servistmo.

Kaj ili, kiuj plej bone konis Simbi "ĉiamebrian" diris, ke estis diable strange, kiel subite tiu ĉi homo ŝanĝiĝis. Multo aludis tion, ke li iam estis trodrinkinta, tamen nenio pruviĝis, sed oni estis scivolema pri tio, kia speco de trinkaĵo kapablis fari tiel kompletan ŝanĝon de vivmaniero. Kaj kvankam la alnomoj kutime estas persistaj kaj firmaj, kie ili estas enradikiĝintaj, estis preskaŭ neeble daŭre nomi tiun unikan sobremulon "ĉiamebria", kaj fine la tiamuloj rezignis al tiu entrepreno -- kaj la alnomo vaporiĝis, estis forgesita, kaj laste ĝi tute malaperis.

Du jarojn post la elmara renaskiĝo li ree atingis la direktilistan okupon, kiun li malgajnis en tiu tempo, kiam li perdis sian memkontrolon, kaj dum proporcie mallonga tempo li atingis la tri rangojn: direktilisto, ŝipestro, direktoro.

Sed longan, longan tempon li tamen memoris la malfrusomeran nokton malluman, kiam li sin mortigis, -- li estis seriozema homo kaj rememoris tion kun teruro kaj malpleneco. Sed kiam li pliaĝiĝis kaj la sango kvietiĝis, li pripensis la aferojn kun plia gajeco kaj tiam li kelkfoje ridetis al si mem, pro la malnova stulteco kaj la eraraĉoj, precipe kiam li estis respektinda, renoma homo kaj membro de la urbestraro.