Enkomputiligis Don HARLOW |
Ni kaŝe kuŝis, rest' de l' homa hordo sub la piedo monstra de l' malamo, ĉe l'rompo vibris lasta vivokordo. In fero faŭkis: ĉe mokanta flamo de mond' murdita nigra nokto sternis stagnigan ŝtofon sur la sangobanon. Fantomaj krioj el vakej' alternis kun tomba grinco de l' atoma ardo, sarkasme kiu tra la nokt' lanternis. Ni kuŝis tiel sub la mortstandardo ĝemante plore en sufok' angora, dum trans abismon rulis sin rigardo, kaj "fiat-luxe" lumis stelo fora, planed' fratina, la diin' Venuso, juvel' ĉiela, en brilec' de l' oro. Vidante ĝin el nia Tera kuŝo, ni ridis raŭke: Kiu ĝia sorto? Post tio streĉe spasmis nia buŝo, kaj regis sur la ter' la Morto. |