Enkomputiligis Don HARLOW

Ringdanco feroa

de Jörgen-Frantz JAKOBSEN

eldanigis Povl SKAARUP

aperis en Norda Prismo, 1956/3 p. 123-124


Jörgen-Frantz Jacobsen (1900-38) estis feroano, sed ĵurnalisto ĉe dana gazeto, kaj per siaj artikoloj laboris por sciigi la danan popolon pri sia lando. Post lia morto (pro tuberkulozo) aperis en dana lingvo lia sola romano, "Barbara", kiu estas "danko al la vivo", kiel li mem skribas en letero. Tio ĉi estas el artikolo verkita en 1927.

La feroa ringdanco rekte devenas de la ringdanco tiom fama de la mezepoko, kaj daŭrigas ĝin. Ĝi havis sian originon en Francujo. De tie ĝi rapide disvastiĝis, kaj dum la 13-15-aj jarcentoj la tuta Eŭropo dancis tion, kion oni povas nun nomi "feroa danco", kvankam nature en multaj diversaj varioj. Poste la ringdanco elmodiĝis; ĝin anstataŭis aliaj dancoj, kaj post la reformacio la protestantaj pastroj en multaj lokoj batalis kontraŭ ĝi. Laŭdire ĝi tiel pereis en la malnovaj nordaj landoj. Orkney kaj Shetland. En Islando ĝi mortis en la 18-a jarcento. En Feroujo kontraŭe ĝi trankvile pluvivis. Ĝi estas nun nomata feroa danco -- nature ne sen pravo. Sed samtempe ĝi estas pli ol la nacia danco de la feroanoj. Ĝi estas ero da eŭropa kulturhistorio.

Tio, kio precipe donas al la feroa danco ĝian eksterordinaran kulturan valoron, estas ke ĝi krom dancado estas ankaŭ kantado. Dum la plej multajn dancojn akompanas instrumenta muziko, oni por la feroa ringdanco uzas baladojn, eposojn. Jes, oni povas eĉ diri, ke la dancado estas ia akompano de la kantata teksto. Laŭ tiu vidpunkto oni devas konsideri la dancon. En si mem ĝi ne aspektas interesa, oni daŭre ripetas la samajn paŝojn, kiuj nur per la enhavo de la balado ricevas sian signifon. Ĝi estas unika ekzemplo de la spirito de komuneco kaj societeco de la mezepoko. Dum unu -- aŭ malmultaj -- kantante rakontas, la ceteraj akompanas la eventojn per dancopaŝoj kaj per daŭra ripetado de la rekantaĵo, kiu donas ofte bazan agordon de la teksto. Nature estas plej intima kuneco inter la enhavo de la balado kaj la dancado. Se la rakonto estas trista, oni dancas senbrue; ĉe batalo oni forte tretas; se la enhavo estas amuza, la ritmo estas gaja kaj saltanta. La dancado estas konstanta esprimo de la sentoj de la aŭskultantoj -- la pulso de la deklamado. Ju pli bona estas la dancado, des pli la ringo kunfandiĝas al tuto, al granda kolektiva estaĵo, al unu potenca ritmo. Individualismo ne havas lokon.

La balado estas la esenco, la dancado, la potenca ritma akompano de la aŭskultantoj. Oni estas eĉ tentata nomi la feroan dancon maniero deklami la baladojn. Certe estas almenaŭ vere, ke la danco en sia tuto estas pli literatura ol koreografia. Ĉie en la nordaj landoj ĝi estis firme ligita al balada literaturo, kiu estas konsiderata inter la plej grandaj naciaj trezoroj de la diversaj landoj. Nenio estas pli malĝusta ol konsideri tiun malnovan kantodancon kiel sporton. Oni eĉ apenaŭ povas nomi ĝin ludo. Kiam ĝi atingas sian perfekton, ĝi estas kulto.

Kiel la aliaj nordaj popoloj, ankaŭ la feroanoj havas sian grandan baladliteraturon. La 14-a kaj la 15-a jarcentoj estas ĝenerale konsiderataj la balada epoko de Feroujo; sed ni scias, ke oni dancis jam en 1300, kaj ke unu el la feroaj baladoj verkiĝis en tiu tempo. Ĉar la danco ne mortis, kiel aliloke, ne nur la baladoj sed ankaŭ la verkado de baladoj vivis preskaŭ ĝis nia tempo. Eĉ en la komenco de la 19-a jarcento venis tuta renesanco kun la riĉa baladverkado de la bienulo Jens Christian Djurhuus. Nome krom malnovaj baladoj, ekz. Sjúrdarkvaedi, la baladoj pri Sigurd laŭ tempoj el la komungermana legendciklo pri la Nibelungoj, kaj Karlamagnusarkvaedi kun tempoj el la legendciklo pri Charlemagne kaj liaj viroj, ekzistas ankaŭ reverkaĵoj laŭ samaj temoj, en kiujn plektiĝas novaj detaloj. Multaj el ili havas grandan poezian valoron.

La eksteraj influoj, kiuj en Feroujo vekis la kreskon de la balada literaturo, venis laŭ du vojoj: de Norvebujo kaj de Islando. Eble pli multe de Islando. Ŝajnas esti tute certe, ke islandaj haŭtlibroj estis konataj. Kelkaj baladoj eĉ komencas indikante islandan sagaon kiel fonton.

Oni ne povas nei, ke la danco kiel ankaŭ la buŝa baladtradicio nun estas en dekadenco. Feliĉe la plej granda parto estas skribita. Ĝi staras en la granda manskribita verko: Föroya Kvaedi, Corpus Carminum Faeroensium (nun eldonata -- rim. de trad.) en la Reĝa Biblioteko en Kopenhago, entute 70.000 strofoj. Konata feroano, la reĝbienulo Jóannes Patursson faris grandan utilon presigante popularajn baladeldonojn, kaj tiel ekestis bona apogo por la daŭra vivado de la danco.

Nature en Feroujo la baladoj kaj la danco estas konsiderataj kiel granda trezoro, kiel nacia simbolo. Jen la feroa lingvo havas memstaran literaturon kompareblan kun la altestimataj baladoj de la ceteraj nordaj landoj; jen estas konservata en sia origineco malnova kulturo, kiu havas valoron por la tuta Nordo. La baladoj estas la fieraĵo de la feroa lingvo, sed ankaŭ ĝia spino. Ili montras al ni la malnovan, fortan lingvon kiel unikan modelon por ĉiuj, kiuj nun volas uzi la feroan lingvon.

La feroa dancado, kiel ĝi okazas en malgranda ĉambro kun malmulta lumo, monotona laŭ ritmo, peza kaj tondra, por multaj eble aspektas monotona kaj seninteresa. Por tiuj, kiuj ĝin konas, ĝi tamen havas sian propran, potencan ĉarmon. Ĝuste en la ripetado, la ĉiam revenanta rekantaĵo, la samaj vizaĝoj denove kaj denove pasataj kaj rekonataj, ĝi havas sian propran, ofte edifan forton. Tia, kia ĝi iom post iom formiĝis en Feroujo, ĝi havas ion de la potenca, balancanta ritmo de la maro. Kiel la maro en regula takto ĵetiĝas kontraŭ la rokojn por poste retiriĝi en ĉiam egale sonanta kantado, en mil malgrandaj, salaj fluoj, tiel ankaŭ la daŭra kantado de la balado ondas antaŭen, ĉiam interrompata de la monotona rekantaĵo.

La duone malluma ĉambro, kie milda, flava lumo de olelampo falas sur malmolajn virvizaĝojn, delikatajn virinvangojn, la sovaĝa ĥoro de la kriantaj gorĝoj, jen Feroujo -- la malhelo, la ondegoj, la ŝtormo. Jen tio sovaĝa kaj samtempe tio strange intima, la forta eposo kaj la hontema liriko, kies konservado ĝis nia tempo en malnovegaj vestoj estas la kultura grandfaro de la feroanoj.